Matúšov demisiis du minutojn antaŭ eksigo de Libera Folio je 2025-02-252025-02-26 Antaŭ du semajnoj la estraro de TEJO decidis eksigi Michal Matúšov el la posteno de prezidanto. Nun la komitato voĉdonis por tute eksigi lin de la estraro – sed li mem fine anoncis sian demision el la estraro nur du minutojn antaŭ ol la voĉdonado finiĝis.
La Akademio havas naŭ novajn membrojn de Libera Folio je 2025-02-242025-03-08 La Akademio de Esperanto post la ĵusa balotado nun havas naŭ novajn membrojn. Tri el la novaj Akademianoj estas virinoj, sed aliflanke eliris el la Akademio du virinoj.
Esperantistoj naskiĝas mezaĝaj de Libera Folio je 2025-02-182025-02-18 Kie estas la junuloj? Tion oni ofte demandas en esperantistaj renkontiĝoj. Malmultas fidindaj statistikaĵoj pri la aĝostrukturo en la Esperanto-movado, sed se rigardi la statistikojn ĉe Edukado.net, oni trovas ke nur dekono el tiuj, kiuj indikis sian aĝon, estas malpli ol 30-jaraj. Se tiu estus la aĝopiramido de ordinara lando, ĝi antaŭvidus rapidan malaperon de la tuta popolo. Tamen novaj esperantistoj plej ofte ne estas beboj, infanoj aŭ eĉ junuloj.
La estraro de TEJO eksigis la prezidanton de Libera Folio je 2025-02-112025-02-11 La estraranoj de TEJO plenumis sian ribelon kontraŭ la prezidanto kaj eksigis lin. Anstataŭ atendi voĉdonadon de la komitato, la estraro decidis reasigni la rolon de prezidanto al Lucía Fernández Barrera. Matúšov restas en la estraro, almenaŭ por nun.
TEJO-oficisto demisiis pro la prezidanto de Libera Folio je 2025-02-102025-02-10 Pli ol du horojn en dimanĉo daŭris publika komitata forumo de TEJO, dum kiu pluraj estraranoj akre kritikis la prezidanton, kies demision ili postulis. Poste evidentiĝis, ke pro la konflikto jam demisiis la oficisto de TEJO kiu respondecas pri subvencioj. Prezidanto Michal Matúšov insiste defendis sin kontraŭ la akuzoj pri maltaŭga konduto. Li aliflanke aludis, ke li forlasos sian postenon, sed diris ke la estraro traktos la demandon poste.
Al la urbo, al la mondo de Libera Folio je 2025-02-072025-02-07 ”Renato estis romano sed, tra Esperanto, ankaŭ civitano de la mondo.” Tion skribas Federico Gobbo, kiu ekkonis Renato Corsetti en la 1990-aj jaroj, unue per retmesaĝoj. Corsetti membris en Akademio de Esperanto, afable korektis lingvajn erarojn de novuloj kaj dum sia tuta plenkreska vivo aktivis en preskaŭ ĉiuj sferoj de Esperantujo. En la reto li estis tiel aktiva, ke oni foje nomis lin ”Retano Corsetti”, kaj iuj kredis, ke li havas helpantojn kiuj skribas mesaĝojn lianome – laŭ ili ja ne eblus, ke li mem farus ĉion.
Forpasis Renato Corsetti de Libera Folio je 2025-02-012025-02-01 En la aĝo de 83 jaroj forpasis Renato Corsetti, iama prezidanto de TEJO kaj UEA kaj honora prezidanto de ambaŭ asocioj. Corsetti ĝis sia forpaso restis la plej aktiva ano de la komitato de UEA. Li estis ankaŭ membro de la elekta komisiono de UEA, kiu preparas la elekton de la sekva estraro
Demisio kaŭzas malordon en la TEJO-estraro de Libera Folio je 2025-01-262025-01-26 Pro malaktivado, la dua vicprezidanto de TEJO demisiis. Tamen TEJO momente ne havas elektan komisionon, do ne eblas elekti novan anon al la estraro laŭ la kutima maniero. Provizore la ĝisnuna ĝenerala sekretario anstataŭas la demisiinton. La antaŭa vicprezidanto Snehaja Venkatesh, kiu nun ne membras en la estraro, provizore laŭ decido de la prezidanto transprenis la taskojn de ĝenerala sekretario.
Ses esperantistoj batalas por Ukrainio de Libera Folio je 2025-01-212025-02-03 Almenaŭ ses esperantistoj nun batalas por defendi Ukrainion kontraŭ la agreso de Rusio. Ne estas permesite malkaŝi detalojn pri ili, sed dum la IJK oni kolektis monon por helpi al ili kaj iliaj familioj. ”Mi esperas, ke en la venonta IJK ni povos organizi programeron pri lecionoj de la pasinta milito anstataŭ monkolekto”, skribas nia aŭtoro.
Premioj gravas por montri agnoskon al aktivuloj de Libera Folio je 2025-01-142025-01-14 Stela Besenyei-Merger ĵus ricevis la unuan Premion Maertens de UEA por siaj originalaj, inspiraj kaj plurflankaj kontribuoj al la organiza kaj kultura vivo de la Esperanto-movado. Tuj antaŭ tio ŝi… [Legu plu]