De militaviadilo al Pegazo – 100 jaroj de Auld de Libera Folio je 2024-11-062024-11-06 Antaŭ 100 jaroj, la 6-an de novembro 1924, naskiĝis unu el la plej elstaraj verkistoj en Esperanto. En Britio okazos memorceremonio en la Nacia Biblioteko de Skotlando en Edinburgo. En la glora periodo de la Centra Oficejo Auld estis unu el la plej popularaj gastoj de Malfermaj Tagoj, rakontas Osmo Buller.
La prezidanto de UEA silentas de Libera Folio je 2024-10-31 Kio okazas pri la libroservo de UEA, la vendo de la domo, la nova administra sistemo kaj retejo? Neniu scias. La prezidanto ne respondas al demandoj de Libera Folio, do ni decidis kontroli, ĉu almenaŭ la supera decida organo de UEA estas informata. Tamen, ankaŭ en la komitata diskutejo la prezidanto silentas. Dum la lastaj du monatoj li sendis nur unu mesaĝon, kaj ĝi neniel rilatis al la funkciado de UEA.
TEJO turnas sin al Unesko de Libera Folio je 2024-10-222024-10-22 Antaŭ 70 jaroj en Montevideo en Urugvajo estis aprobita grava rezolucio de Unesko pri Esperanto. Sojle al la datreveno, la 10-a de decembro, TEJO publikigis Manifeston de Ŝventojo, kiu alvokas la Esperanto-movadon refortigi siajn ligojn kun Unesko. Libera Folio petis pliajn informojn de TEJO pri la afero.
Rusaj hakistoj atakas Monaton de Libera Folio je 2024-10-122024-10-13 Dum la lasta semajno rusiaj hakistoj atakas plurajn retejojn en Belgio. Inter tiuj troviĝas ankaŭ la retejo de la magazino Monato, kiu en la lastaj tagoj estis nur intermite alirebla. Monato aperigis kritikajn artikolojn pri la rusia invado de Ukrainio.
”Esperantistoj preferas konvinkadi aliajn” de Libera Folio je 2024-10-082024-10-09 La Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, kredeble la plej ampleksa kaj plej oficiala universitatnivela instruado de Esperanto en la lastaj jardekoj, regule okazadis de 1998 ĝis 2024 sub la gvido de profesoro Ilona Koutny. Laŭ ŝi multaj esperantistoj preferas konvinkadi aliajn lerni Esperanton, sed opinias, ke ili mem ne bezonas plu lerni.
Kien iros CDELI kaj al kiu ĝi apartenas? de Libera Folio je 2024-10-012024-10-02 La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds en Svisio estas riĉega kolekto de materialoj pri Esperanto kaj la diversaj planlingvaj movadoj. En februaro 2023 demisiis ĝia nun 93-jara fondinto Claude Gacond. La estonteco de la arkivo malklaras. Antaŭ eventuala transporto al alia loko kaj sarkado nepre necesas profesia katalogado, skribas Rubeno Fernández Asensio en sia vidpunkta artikolo.
Duobla adiaŭo en Poznano de Libera Folio je 2024-09-25 Post jardekoj da fruktodonaj renkontoj, ĵus disiĝis en Poznano du centraj institucioj de la Esperanta kulturo: la kultura aranĝo Arkones, unuafoje okazinta en 1980, kaj la Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz, fonditaj en 1997. Malklaras kio, se io, povos preni ilian lokon.
Handikapabloj kaj esperantistoj ĉe Unesko de Libera Folio je 2024-09-172024-09-17 “Handikapabloj. Sporto kaj laboro: Ĉiuj gajnas per fizika kaj mensa ekzercado” – impulsis vortluda, sed samtempe serioza titolo de kongreso en la Pariza domo de Unesko, la 9-an de septembro, kun ĉeesto de esperantistoj.
Nestabila Zamenhof falis en Bjalistoko de Libera Folio je 2024-09-102024-09-10 Ĉu vandaloj denove atakis statuon de Zamenhof en Bjalistoko, samkiel en 2009 dum la Universala Kongreso? Ĉi-foje estis trafita la malgranda Ludoviko, kiu ekde 2017 staris apud la ĉefa placo de la urbo. Sed polica enketo konkludis, ke krimo ne okazis.
IJK neniel tro enuiga eĉ sen skandaloj de Libera Folio je 2024-09-032024-09-03 Dum la pasintjara IJK en Italio du komencantoj estis trafitaj de seksa ĝenado. Ĉi-jare okazis neniuj skandaloj, kaj iuj eĉ opiniis la IJK-n en Litovio enuiga. Siru Laine trovis la trankvilon agrabla. ”Foje estis plezuro nur klaĉeti kaj manĝi sunflorsemojn en la hamakejo kun amikoj el diversaj kontinentoj”, ŝi skribas en sia raporto.