AIS vivas plu eĉ sen San-Marino de Libera Folio je 2024-07-232024-07-23 En 2020 formale ĉesis ekzisti la Sanmarina Akademio Internacia de Sciencoj (AIS), kiel tiam raportis Libera Folio. Sed la nuligo de la jura statuso de AIS en San-Marino neniel signifis la nuligon de ĝia ekzisto aŭ agado, klarigas la multjara prezidanto de AIS, Amri Wandel.
Post monato komenciĝos la IJK en Litovio de Libera Folio je 2024-07-182024-07-18 La 80-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Šventoji (Litovio), inter la 18-a kaj la 25-a de aŭgusto. Ĝin organizas Litova Esperanta Junulara Organizo, kiu estis fondita en 2022 por daŭrigi la laboron de la malaktiviĝinta antaŭa junulara organizaĵo. Pri la kongresaj preparoj rakontas unu el la ĉefaj aktivuloj, la denaska esperantisto Jogailė Čojūtė.
Reviziantoj de UEA atendas respondojn de Libera Folio je 2024-07-162024-07-18 Kio okazos pri la domo en Roterdamo? Kian planon oni havas pri la libroservo? Ĉu estas decido pri uzo de la nova administra sistemo Akso? La komitataj reviziantoj havis multajn demandojn, al kiuj la estraro de UEA ne povis tuj respondi. La estraro kaj la ĝenerala direktoro nun havas kvar monatojn por kunmeti respondojn.
Malmultas kandidatoj por la estraro de TEJO de Libera Folio je 2024-07-142024-07-14 Pastintjare, la elekta komisiono avertis pri krizo pro manko de kandidatoj por la estraro de TEJO, kiam estis nur ses kandidatoj. Ĉi-jare estas nur kvin kandidatoj por kvin postenoj. Tio estas drasta malkresko kompare kun antaŭ nur du jaroj, kiam estis naŭ homoj en la estraro.
Michal Matúšov kaptas la lastan ŝancon de Libera Folio je 2024-07-142024-07-15 Michal Matúšov estas la sola kandidato por la posteno de prezidanto de TEJO dum la sekva unujara mandatperiodo. Li nun estas ĝenerala sekretario de la asocio, kaj de multaj jaroj li estas konata kiel unu el la ĉefaj aktivuloj de la esperantlingva Vikipedio. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke li decidis kandidati por la posteno interalie ĉar estas lia lasta ŝanco antaŭ ol li iĝos tro aĝa.
EU-subvencio savis la financojn de UEA de Libera Folio je 2024-07-092024-07-10 Granda administra subvencio de EU savis la financojn de UEA en la pasinta jaro. Anstataŭ planita deficito de pli ol 50 000 eŭroj la asocio en 2023 atingis plusan rezulton kaj povis krome ŝpari monon por venontaj jaroj. La ekonomia rezulto de la kongreso en Torino aliflanke estis malbona, supozeble pro la pagoj al la entrepreno kiu nun prizorgas la kongresan fakon de UEA.
Esperantisto pereis ĉe la fronto en Ukrainio de Libera Folio je 2024-07-03 Fine de majo en la aĝo de 54 jaroj pereis ĉe la fronto la ukraina esperantisto Vadim Bikov. Li libervole aliĝis al la ukraina armeo tuj komence de la nuna milito kaj dum pli ol du jaroj servis en pluraj danĝeraj partoj de la fronto. Lin funebras lia esperantista edzino Julia Dmitrieva.
EU-estro respondis pri oficialigo de Esperanto de Libera Folio je 2024-07-012024-07-01 En aprilo la japana entreprenisto Etsuo Miyoshi leteris al eŭropaj parlamentanoj kaj la prezidanto de la Eŭropa Komisiono kun propono igi Esperanton unu el la oficialaj lingvoj de la unio. La prezidanto de la Komisiono en sia respondo atentigas pri la graveco de plurlingveco.
UEA rekomendas: ”Lernantoj bone lernu” de Libera Folio je 2024-06-232024-06-24 Dek monatojn post la Universala Kongreso en Torino, en la retejo de UEA aperis rekomendoj de la komitataj forumoj. Tie eblas ekscii, ke al UEA mankas konstanta informpolitiko, sed nun salajrata komunikisto antaŭenigos la agadon. Lernantoj bone lernu, ĉu kun instruisto aŭ ne, rekomendas la forumo pri instruado.
TEJO elektas komitatanon por neesperantistoj de Libera Folio je 2024-06-12 Ĉe TEJO ankaŭ eksmembroj estas membroj: ili estas Junaj Amikoj. Eĉ neesperantistoj povas iĝi Junaj Amikoj, plenigante formularon en retejo. Nun la Junaj Amikoj unuafoje rajtos elekti propran komitatanon de TEJO. Sed kiel oni trovu kandidaton, kaj kiun lingvon parolos la reprezentanto de la neesperantistoj en TEJO?