Vidvokroniko trovis legantojn ekster la getto de Libera Folio je 2019-12-112019-12-11 Esperantistoj devus pli malfermiĝi al ekstera publiko, ĉiufoje kiam la karaktero kaj temo de la evento tion ebligas, diras István Ertl. Li disdonis anglan tradukon de sia prezento en Esperanto-klubo en Luksemburgo, kaj anglalingva retejo raportis pri la evento.
Monato: 40 jaroj da persisto de Libera Folio je 2019-12-042019-12-04 Nekredeble sed vere: unu el la malmultegaj esperantlingvaj periodaĵoj ne pri la movado, Monato, ĉi-decembre iĝas 40-jara. Lige kun tiu vere elstara evento Libera Folio intervjuis la gvidan redaktoron Paŭl Peeraerts, kiu samtempe estas redakcia sekretario kaj la plej longdaŭra kunlaboranto de la magazino.
Gvidantoj de UEA kaj TEJO superŝutitaj per demandoj dum la Malferma Tago de Libera Folio je 2019-12-012019-12-01 Grava programero de la ĵusa Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA estis ”dialoga momento” kun gvidantoj de UEA kaj TEJO. La momento pro multaj demandoj daŭris pli longe ol planite, sed la respondeculoj de UEA rifuzis klare diri, kiom da dungitoj efektive ankoraŭ laboras en la Centra Oficejo.
Testudoj amuzas ludantojn en Esperanto de Libera Folio je 2019-11-262019-11-26 En nova esperantlingva telefona ludo la celo estas meti kvin testudojn en vico. La ludon laŭ la ellaborinto Chuck Smith tamen igas unika ne la lingvo, sed la fakto ke la ludantoj metas siajn testudojn samtempe.
La Esperanto-muzeo en Vieno iĝis 90-jara de Libera Folio je 2019-11-252019-11-25 Por soleni la 90-jariĝon de la unika muzeo en Vieno oni aranĝis simpozion pri planlingvoj kaj lingvoplanado. Ĉiuj prelegoj estis en la angla, sed dum la paŭzoj kaj ankaŭ dum la diskutoj post la prelegoj ankaŭ Esperanto estis uzita.
TEJO perdas sian ĝeneralan sekretarion de Libera Folio je 2019-11-212019-11-21 La ĝenerala sekretario de TEJO, Catherine Neilson el Usono, anoncis ke ŝi forlasas sian postenon. Tion ŝi skribis la 21-an de novembro en la retpoŝta grupo “TEJO-komitato”.
Duncan Charters paŝas atente por eviti erarojn de Libera Folio je 2019-11-202019-11-20 Antaŭ kvar monatoj Duncan Charters estis elektita la prezidanto de UEA. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke li planas viziti la Centran Oficejon kaj interparoli kun la restantaj oficistoj por esplori la situacion. Li esperas ke la deficito de la asocio nun reduktiĝos. Al demando pri la membrostatistiko li respondas: ”Ĝenerala kresko venos nur kiam estos pli klara la valoro de membreco”.
Esperanto-blogoj – alternativaj amaskomunikiloj de Libera Folio je 2019-11-082019-11-08 Esperantistoj ĉiam estis pioniroj en uzado de novaj komunikiloj, do tuj post la apero de blogoj ili ekuzis tiun eblon. Ekde tiam la nombro de Esperanto-blogoj kreskas kaj iuj el ili jam enhavas centojn da artikoloj. Stano Belov priskribas sian sperton pri serĉado kaj trovado de blogoj de esperantistoj.
Kirill Ŝvedov: “Direktu la agadon eksteren” de Libera Folio je 2019-11-042019-11-04 Ĉi tiu artikolo de Kirill Ŝvedov respondas la julian publikaĵon de Grigorij Arosev, kiu, laŭ li, trafe formulis la ĉefan kaŭzon de la nuntempa stagnado de la Esperanta komunumo: “La plej granda [malfeliĉo] estas la manko de rezulto. Iu ajn aktivado de esperantistoj jam delonge havas preskaŭ nulan efikon… Ĉiuspeca agado de esperantistoj estas direktita internen, ne eksteren. …oni ne vidas progreson, ne vidas celon kaj pro tio malaktiviĝas.”
Prezidento Trump diskonigas Esperanton de Libera Folio je 2019-10-212019-10-21 Donald Trump, la prezidento de Usono, dimanĉe nomis sian novan defendministron Mark Esperanto. La teksteto, kiun Trump skribis en Twitter ricevis vastan atenton, kaj eĉ aperis parodia, esperantlingva Twitter-uzanto kun tiu nomo. La esperantlingva konto tamen estis rapide blokita de Twitter.