Ĉu la revuo estas kialo de membrofalo? de Libera Folio je 2019-05-042021-04-20 Kiel kutime, Libera Folio intervjuas kandidatojn por la komitataneco B. Laste ni publikigis respondojn de Osmo Buller. Ili kaŭzis reagon de la geredaktoroj de la revuo Esperanto, kiuj nun polemikas kontraŭ liaj opinioj.
”Por la bono de la asocio” de Libera Folio je 2019-04-272019-04-28 La planataj tranĉoj en la Centra Oficejo okazos por la bono de la asocio. Tion diris la prezidanto de UEA dum la malferma tago en la Centra Oficejo. Laŭ Mark Fettes la epoko ŝanĝiĝis, la membraro aĝiĝas kaj malkreskas, kaj UEA ne plu povas permesi al si tian oficejon kian ĝi havis antaŭe. Laŭ ĝenerala direktoro Martin Schäffer, sen la tranĉoj la asocion post kelkaj jaroj minacus kompleta bankroto.
Osmo Buller: la defio estas regajni fidon de Libera Folio je 2019-04-242019-04-25 La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn B inter ok kandidatoj. Osmo Buller estas la tria el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li trovas erara la decidon pri la malpliigo de la laborfortoj en la CO. Laŭ li oni devus teni la komitaton informita kaj aktivigi ĝin, kaj por solvi la nunajn problemojn necesas regajni la fidon al la gvidantoj.
Didier Janot volas ke la komitato pli aktivu de Libera Folio je 2019-04-182019-04-25 La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn B inter ok kandidatoj. Didier Janot estas la dua el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Laŭ li la decido pri tranĉoj en la Centra Oficejo estis farita pro la instigo de la komitato ekvilibrigi la buĝeton. Tamen laŭ li necesus pli da komunikado kaj aktiveco flanke de la komitato.
Emilio Cid volas ke UEA prioritatigu informadon de Libera Folio je 2019-04-152019-04-25 La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn B inter ok kandidatoj. Emilio Cid estas la unua el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Laŭ li UEA devus malpli okupiĝi pri servoj kaj pli pri informado al ekstera publiko. La planataj tranĉoj en la Centra Oficejo laŭ li estas nepraj por savi la asocion.
Du kandidatoj por la prezidanteco de UEA de Libera Folio je 2019-04-142019-04-16 En aŭgusto finiĝos la dua trijara mandatperiodo de Mark Fettes kiel prezidanto de UEA. Tri personoj proponis sin por transpreni la taskon, dum ses personoj, kiujn kontaktis la elekta komisiono, malakceptis. La plej verda el la sinproponintoj ĝis nun ne ricevis subtenon de komitatanoj.
Komitatanoj maltrankvilaj pro la maldungoj de Libera Folio je 2019-04-092019-04-10 Ans Bakker-ten Hagen, komitatano C de UEA, alvokis la estraron “haltigi ĉiun paŝon, kiu kondukas al ŝanĝoj en la laborhoroj de la stabo en la Centra Oficejo” kaj petis siajn komitatajn kolegojn pri subteno. Dum 24 horoj la alvokon ripetis kvar pliaj komitatanoj.
UEA maldungas oficistojn de Libera Folio je 2019-04-022019-04-03 Fine de sia dua oficperiodo la prezidanto de UEA decidis draste redukti la elspezojn por salajroj en Roterdamo. Lunde oficistoj de la Centra Oficejo havis kunsidon kun advokato de UEA, kiu sciigis ilin pri la propono maldungi iujn el ili kaj tranĉi labortempon kaj salajron ĉe preskaŭ ĉiuj aliaj.
Tubaro: nova retejo por trovi esperantlingvajn videojn de Libera Folio je 2019-03-232019-03-23 Aperis nova esperanta retpaĝo: Tubaro. Ĝi mem ne proponas novan enhavon, sed per ĝi pli facilas trovi esperantlingvajn filmetojn en YouTube. “Montri tion kio ekzistas aliloke, sed malfacile troveblas” – tiel priskribas la projekton unu el ties motoroj, Pablo Busto.
Nomoj de kandidatoj por B-komitataneco ĉe UEA ankoraŭ ne diskonigitaj de Libera Folio je 2019-03-192019-03-19 Jam tri semajnojn la Centra Oficejo de UEA ne aperigas la nomojn de la kandidatoj, dezirantaj fariĝi la B-komitatanoj de UEA. Kialoj de tio estas malklaraj, tamen laŭ informoj de Libera Folio temas pri 8 kandidatoj por 5 lokoj.