Demisiis la prezidanto de TEJO de Libera Folio je 2017-12-312018-01-02 Dum la komitata kunsido de TEJO en Szczecin surprize anoncis sian demision la prezidanto de TEJO, Enric Baltasar. Li estis elektita por unujara mandatperiodo en aŭgusto 2017.
Samideanoj, ne malamikoj! de Libera Folio je 2017-12-29 Kial esperantistoj diras, ke ili subtenas lingvan diversecon, sed samtempe kontraŭbatalas aliajn artefaritajn lingvojn? Pri tio cerbumas Liu Xiaozhe, kiu opinias, ke la subtenantoj de aliaj lingvaj projektoj havas la saman celon kiel esperantistoj.
Komitatano postulas demision de la estraro de Libera Folio je 2017-12-202017-12-20 Reage al la listo de kandidatoj por novaj estraraj postenoj, komitatano Edvige Tantin Ackermann postulis demision de la tuta estraro. Ŝia propono ĝis nun ne ricevis subtenon, kaj la balotado pri la kandidatoj komenciĝos la 22-an de decembro.
Kvin kandidatoj por la estraro de UEA de Libera Folio je 2017-12-152017-12-16 Kvin personoj kandidatas por la maksimume tri novaj estraraj postenoj ĉe UEA. Tri el ili pretas alpreni la taskojn de la nuna ĝenerala sekretario Martin Schäffer, kiam tiu iĝos la nova ĝenerala direktoro de la asocio.
La Civito reprenas Heroldon de Libera Folio je 2017-12-132017-12-13 La Civito anoncis pri repreno de Heroldo de Esperanto, ĉar Fabrício Valle ne pagis la tutan interkonsentitan sumon por la gazeto. Li siavice minacas procesi en svisa kortumo.
Ankaŭ lingvistoj estas homoj de Libera Folio je 2017-12-122017-12-12 Indas dediĉi energion al informado direktita al lingvistoj, ĉar ili estas la kutimaj fakuloj, al kiuj turniĝas ĵurnalistoj, kiam ili volas verki pri Esperanto. Krome ilin demandas politikistoj, kiam ĉi tiujn oni alparolas pri Esperanto. Tion opinias Renato Corsetti, kiu jam en la 1970-aj jaroj ekokupiĝis pri tia informado en Italio.
La komitato de UEA akceptis buĝeton kun enorma deficito de Libera Folio je 2017-12-022017-12-03 La supera decida organo de UEA, la komitato, per reta voĉdono akceptis buĝeton por la jaro 2018 kun planata deficito de 140.000 eŭroj. Tiel la kostoj superas la enspezojn je 30 procentoj. La mankantan monon oni prenos el la kapitalo de la asocio.
Mark Fettes: “Ni ĉiuj konscias pri la granda laboro antaŭ ni” de Libera Folio je 2017-11-212017-12-04 Post la decido dungi nunan estraranon kiel ĝeneralan direktoron de la tuta asocio, UEA nun serĉas novajn estraranojn. Laŭ prezidanto Mark Fettes la Estraro krom novan ĝeneralan sekretarion bezonas respondeculon pri kulturo kaj kongresoj.
Martin Schäffer volas stabiligi la asocion de Libera Folio je 2017-11-142017-11-14 Stabiligo de la asocio kaj malpliigo de la deficito estas la plej urĝaj taskoj, kiujn volas entrepreni la nova ĝenerala direktoro de UEA. Tion rakonas Martin Schäffer en intervjuo al Libera Folio.
La revolucio donis nefinan venkon al Esperanto de Libera Folio je 2017-11-072017-11-07 Antaŭ cent jaroj, la 7-an de novembro 1917 laŭ la moderna kalendaro, en Rusio okazis revolucio kiu ŝanĝis la mondon. En Rusio la revolucio renversis ĉion kaj inter multaj aliaj evoluoj dum kelkaj jaroj enkondukis oran epokon de Esperanto.