UEA ŝanĝas ĝeneralan direktoron de Libera Folio je 2017-11-012017-11-02 La Centra Oficejo de UEA ekde la jarŝanĝo iĝos malcentra. La nova ĝenerala direktoro de la asocio, Martin Schäffer, ne laboros en la oficejo. La ĉefa oficisto de la asocio grandparte loĝos en alia kontinento.
La estraro de UEA esploras la krizon en la CO de Libera Folio je 2017-10-312017-10-31 Dum pluraj monatoj venadas signaloj pri grave malboniĝinta etoso en la Centra Oficejo de UEA. La estraro de la asocio laboras por solvi la problemon.
UEA investis 10.000 eŭrojn en Amikumu de Libera Folio je 2017-10-272017-10-28 La poŝtelefona programo Amikumu iĝis multlingva, ricevis premion kaj trovis novajn investantojn. Unu el ili estas UEA, kiu aĉetis akciojn de Amikumu por 10.000 eŭroj.
La Centra Oficejo ekparolis angle de Libera Folio je 2017-10-182017-10-30 Dum jardekoj la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo estis la plej esperantlingva loko en la tuta mondo, sed jam ne. Volontuloj ne plu bezonas scipovi Esperanton, kaj por komuniki kun ili la oficistoj devas paroli angle.
Nova kanalo por informoj pri Esperantujo de Libera Folio je 2017-10-172021-03-29 ”Sal Esperantujo” estas la nomo de nova projekto, kiu rete disvastigas informojn pri okazaĵoj en Esperantujo. Ĝin fondis sveda gimnaziano, kiu lernis Esperanton rete antaŭ tri jaroj.
Bosniaj esperantistoj subtenas la katalunan popolon de Libera Folio je 2017-10-112017-11-21 UEA kaj ĝiaj landaj asocioj devas esti politike neŭtralaj, kaj sekve ne povas alpreni oficialan starpunkton en la disputo pri la eventuala sendependiĝo de Katalunio. La landa asocio de UEA en Bosnio tamen sendis subtenan leteron al Kataluna Esperanto-Asocio.
Monato disvastigas konspir-teoriojn de Libera Folio je 2017-10-032017-10-03 Multaj abonantoj de Monato ekmiregis, kiam ili ricevis la freŝan numeron de la gazeto. En granda artikolo ĝi kiel faktojn diskonigas konspir-teoriojn, laŭ kiuj Barack Obama ne estas vera usonano kaj murdis homon por ke tio ne estu malkaŝita.
La deficito de UEA duobliĝos de Libera Folio je 2017-10-022017-10-02 Antaŭvideblas, ke la buĝeta deficito de UEA en 2017 estos pli ol 100.000 eŭroj, laŭ informoj donitaj de la estraro. Tio estos la plej granda deficito de UEA iam ajn.
Historiaj periodaĵoj nun rete traserĉeblaj de Libera Folio je 2017-10-022017-10-02 La kompletaj tekstoj de multaj jarkolektoj de pli ol 70 Esperanto-periodaĵoj, ekzemple tiuj de la revuo Esperanto de 1905 ĝis 1946, estas nun plene serĉeblaj en la retejo de la Aŭstria nacia biblioteko. Ni petis Bernhard Tuider, la estron de la kolekto, rakonti pli.
EU financos studon pri Esperanto de Libera Folio je 2017-09-262017-09-27 Ĉu vere studoj de Esperanto faciligas lernadon de aliaj lingvoj? Tion esploros nova projekto kun la nomo “Lingva Akcelilo”, kiun financas Eŭropa Unio.