Nur mil parolantoj de Esperanto en Ĉinio de Libera Folio je 2017-09-212017-09-23 Same kiel pri la nombro de esperantistoj en la tuta mondo, ankaŭ pri la kvanto de parolantoj en Ĉinio cirkulas plej fantaziaj ciferoj. Post iom da sondado Liu Xiaozhe tamen konkludas, ke verŝajne nur kelkcent homoj en Ĉinio, kaj preskaŭ certe ne pli ol mil, efektive scipovas paroli Esperanton.
Tur-strato iĝis Turmstrasse de Libera Folio je 2017-09-052017-09-05 La 5-an de septembro venas el la presejo la germana traduko de la originala Esperanta romano Tur-strato 4. La tradukinto Christian Cimpa rakontis al Libera Folio kiel okazis, ke ordinara nacilingva eldonejo volis aperigi tradukon de jam iom aĝa Esperanta klasikaĵo.
Mistajpo aligis 2 447 homojn al la UK en Lisbono de Libera Folio je 2017-09-012017-09-01 Preskaŭ 2 500 homoj frue matene la 1-an de septembro ricevis retpoŝtan konfirmon pri aliĝo al la venontjara Universala Kongreso en Lisbono, kvankam ili nek aliĝis nek pagis. La amasmesaĝo estis dissendita pro malfeliĉa mistajpo.
Forpasis Marjorie Boulton de Libera Folio je 2017-08-312017-08-31 La 30-an de aŭgusto, en la aĝo de 93 jaroj, forpasis Marjorie Boulton, unu el la plej ŝatataj Esperantaj verkistoj, honora membro de UEA.
Fantomoj hantas en la Jarlibro de Libera Folio je 2017-08-282017-08-28 La novan Jarlibron de UEA hantas homoj kaj adresoj, kiuj devus ne troviĝi tie. Reaperas ne nur nomoj de delonge eksaj respondeculoj, sed eĉ forpasintoj. La Jarlibro estis preparita de EU-subvenciata volontulo, ŝajne kontraŭ la reguloj de la volontula programo.
Mandirola: “TEJO kaj UEA ne devas resti en konstanta batalo” de Libera Folio je 2017-08-212017-08-21 Resumante siajn atingojn kiel prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola akcentas la gravecon de la sendependiĝo de la asocio, sed bedaŭras la daŭrantan konflikton kun UEA. Laŭ li, UEA devus ŝanĝi ĝeneralan direktoron.
Demisiis la kongresa asistanto de UEA de Libera Folio je 2017-08-182017-08-18 Ĵaŭde la 17-an de aŭgusto anoncis sian demision Tobiasz Kaźmierski, kiu dum preskaŭ naŭ jaroj laboris en la Centra Oficejo de UEA. En letero al la estraro li esprimis malkontenton pri la nuna evoluo de la asocio.
Enric Baltasar kontentas pri unujara mandato de Libera Folio je 2017-08-172017-08-17 La nova prezidanto de TEJO volas pligrandigi la membronombron de la asocio kaj fortigi ĝiajn financojn, li diras en intervjuo de Libera Folio. Li estas la unua prezidanto de TEJO, kies mandatperiodo daŭros nur unu jaron.
Laborplano donis nur hirtajn harojn de Libera Folio je 2017-08-112017-08-11 Preskaŭ nenio el la Strategia Laborplano de UEA estas realigita. La asocio ne sukcesis eĉ ellabori novan planon. Paweł Fischer-Kotowski demandas sin, ĉu Mark Fettes ankoraŭ havos tempon pruvi sian taŭgecon por la prezidant-posteno.
Enric Baltasar nova prezidanto de TEJO de Libera Folio je 2017-08-102017-08-10 Malfrue merkrede vespere la komitato de TEJO elektis novan estraron de la asocio por la venonta jaro. Kiel prezidanto estis elektita Enric Baltasar, kies oficiala nomo estas Pau Codina.