La komitato de TEJO kunsidas en Togolando de Libera Folio je 2017-08-072017-08-08 Jam komenciĝis la unua Internacia Junulara Kongreso en Afriko. En Aneho TEJO elektos novan estraron kaj plu diskutos la problemajn rilatojn kun UEA. La kondiĉoj en la kongresejo estas simplaj.
Sekvaj kongreslandoj: Finnlando kaj Kanado de Libera Folio je 2017-07-292017-07-30 En la fermo de la Univeralaj Kongreso en Seulo sabate matene estis anoncitaj la kongresurbroj de la jaroj 2019 kaj 2020: Lahti en Finnlando kaj Montrealo en Kanado. Jam pli frue estis konate, ke la kongreso en 2018 okazos en Lisbono, Portugalio.
Fina venko de la Esperanto-teamo de Libera Folio je 2017-07-292017-07-29 Unuafoje dum la mallonga historio de la Esperanta kongresa futbolado, la esperantista teamo en Seulo gajnis super teamo de lokanoj.
La Komitato de UEA malakceptis la buĝeton de Libera Folio je 2017-07-282017-07-28 La estraro volas tranĉi la salajrojn de la oficistoj de UEA venontjare, sed neniu decido pri buĝeto 2018 estis farita. Same oni ne decidis pri nova kotiza sistemo, nek pri nova strategia plano. Tiaj estas la nerezultoj de la dua komitata kunsido en Seulo.
Prozo, teatraĵo kaj eseo sen unua premio de Libera Folio je 2017-07-282017-07-28 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis anoncitaj en Seulo en vendredo. La unuan premion en la branĉo poezio ricevis Nicolau Dols el Hispanio pro “Pasio. Poemo en ses stacioj”.
Centra Oficejo respondis pri nudaj kruroj de Libera Folio je 2017-07-272017-07-29 Kongresanoj demandis la Centran Oficejon pri ĉio ebla, krom pri la laboro de la Centra Oficejo. Osmo Buller rekomendis, ke la proponata buĝeto de UEA ne estu akceptita de la komitato.
Dmitrij Bogatov nun en hejma aresto de Libera Folio je 2017-07-262017-07-26 La esperantista matematikisto Dmitrij Bogatov estis liberigita el arestejo pro sanproblemoj. Li nun restos arestita en sia hejmo en Moskvo ĝis la proceso, kaj lin plu minacas severa puno pro ”alvokoj al terorismo”.
Mankas konsento pri kotizoj en UEA de Libera Folio je 2017-07-242017-07-25 Post du jaroj da diskutado, daŭre mankas konsento pri tio, kiel aspektu la nova sistemo de kotizoj kaj membrokategorioj de UEA. Ne klaras, ĉu la komitato sukcesos decidi pri tio en Seulo.
Mark Fettes: ”La kongreso estas urbo de gastoj” de Libera Folio je 2017-07-242017-07-25 En sia inaŭgura parolado en la Universala Kongreso en Seulo Mark Fettes nomis la kongreson kultura ĉefurbo de la esperantistoj, kiuj tie trovas sin samtempe hejme kaj gaste.
Estrareto respondetis en Seulo de Libera Folio je 2017-07-232017-07-23 1.168 esperantistoj el 62 landoj aliĝis al la Universala Kongreso. Landajn salutojn en Seulo neatendite faris ankaŭ reprezentantoj de Katalunio kaj Tajvano. La estraro respondis en nekutima maniero.