26 libroj de la jaro 2016 de Libera Folio je 2016-12-282017-01-03 Ĉiusemajne aperas pluraj novaj verkoj en kaj pri Esperanto, do malfacilas havi superrigardon pri ĉio. Paweł Fischer-Kotowski elektis el la rikolto de 2016 dek kvin novajn beletraĵojn, dek unu novajn faklibrojn en Esperanto – kaj aldone kelkajn aliajn eldonaĵojn, kiuj laŭ li estas aparte atentindaj.
TEJO ekamikas kun la Civito de Libera Folio je 2016-12-262016-12-29 La estraro de TEJO, la sendependiĝanta junulara sekcio de UEA, decidis oficiale aŭspicii aranĝon de la Esperanta Civito. “UEA restas nia plej grava esperanta partnera organizo”, klarigas la prezidanto de TEJO.
UEA fidas ke subvencioj savos la buĝeton de Libera Folio je 2016-12-202016-12-21 La buĝeto de UEA por la venonta jaro estis akceptita lastmomente per reta voĉdonado, kaj antaŭvidas deficiton de 9.450 eŭroj. La efektiva deficito verŝajne estos multe pli granda, ĉar la enspezoj supozeble estos klare malpli altaj ol oni antaŭvidas.
Zamenhof-urbo sen Zamenhof? de Libera Folio je 2016-12-182016-12-20 La 12-an de decembro la urba konsilio de Bjalistoko post longa kaj stranga diskuto per unuvoĉa majoritato decidis, ke 2017 ne estos ”Jaro de Zamenhof” en la urbo. Pri la decido amplekse raportis ne nur polaj, sed ankaŭ alilandaj amaskomunikiloj. En sia artikolo Przemysław Wierzbowski rakontas pri la fono de la afero.
La membrokvanto de UEA falegis de Libera Folio je 2016-12-162016-12-20 La gvidantaro de UEA strikte sekretumas pri la nuna membrokvanto de la asocio, sed Libera Folio sukcesis ricevi aktualajn informojn. Kompare kun la pasinta jaro la individua membraro malkreskis je 23 procentoj. TEJO havas malpli ol 300 individuajn membrojn.
Asociaj membroj ŝanĝis la statuton de UEA de Libera Folio je 2016-12-162016-12-16 La statutŝanĝoj proponitaj de la estraro de UEA estis aprobitaj en la ĝenerala voĉdonado, kiu finiĝis la 15-an de decembro 2016. Tion anoncis la Centra Oficejo de UEA. Malpli ol triono el la individuaj membroj voĉdonis.
UEA denove serĉas novan redaktoron de Libera Folio je 2016-12-152016-12-16 La malsukcesoj de UEA trovi kontentigan solvon pri la redaktado de la revuo Esperanto daŭras. En novembro 2015 forlasis sian postenon la antaŭa redaktoro Fabricio Valle, kaj post nur iom pli ol jaro la estraro anoncis la eksigon de lia posteulo Attila Kaszás.
Libera Folio en pli bela pakaĵo de Libera Folio je 2016-12-152016-12-15 Ekde la zamenhofa tago 2016 Libera Folio ekloĝas en nova, pli fleksebla kaj pli facile ĝisdatigebla reteja sistemo. Ni kore dankas al nia ĝisnuna teknika respondeculo Jan Ulrich Hasecke, kiu prizorgis nian bultenon en sia servilo dum pli ol 12 jaroj.
La senfina esperantigo ekis en 2008 de Libera Folio je 2016-12-152016-12-15 Ekde 2004 Libera Folio loĝis en reteja sistemo nomata Plone. Tiam eĉ ne ekzistis esperantlingva versio de la nun ege populara publikiga sistemo WordPress. La tradukado komenciĝis en 2008, kaj neniam finiĝos, rakontas la respondeculo Cindy McKee en intervjuo de Libera Folio.
”Ni ĉie bezonas pli da travideblo” de Libera Folio je 2016-12-152016-12-15 Dum dek du jaroj Jan Ulrich Hasecke en Germanio respondecis pri la teknika funkciado de Libera Folio. Ni petis lin rakonti pri siaj spertoj kaj pri tio, kio laŭ li ŝanĝiĝis en la reta mondo dum la tempo kiu pasis.