Tuj aperos la unua televidserio en Esperanto de Libera Folio je 2024-04-092024-04-09 Ne ekzistas esperantlingvaj televidstacioj, sed tamen povas ekzisti esperantlingva realec-televido. La unua tia serio nomiĝas Esperanto Senlime kaj estis produktita de TEJO kun subteno de Eŭropa Unio. La unua epizodo spekteblos en la reto post iom pli ol monato.
UEA havas novan eksprezidanton de Libera Folio je 2024-04-022024-04-04 Kep Enderby neniam estis prezidanto de UEA. Anstataŭ li tiun postenon en la jaroj 1998–2001 havis Leonardo Popov, posta TEJO-volontulo. Tiel almenaŭ ŝajnas laŭ la portretoj de eksprezidantoj, kiuj nun pendas en la Centra Oficejo.
Trump postulas pagon por la angla de Libera Folio je 2024-04-012024-04-02 Donald Trump, la eksa prezidento de Usono, lige kun sia elektokampanjo subite ekpostulis pagon por la internacia uzo de la angla lingvo. Laŭ li, firmaoj en aliaj landoj ne ricevu profiton de la lingvo, kiun Usono disponigis al la mondo, se ili ne pretas pagi por ĝi.
Kiel Nixon vizitis Esperanto-kongreson en 1959 de Libera Folio je 2024-03-262024-03-28 En 1959 Richard Nixon, la tiama vicprezidanto de Usono, neatendite vizitis la jubilean Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio. Informojn pri la vizito malkovris Guilherme Fians dum arkivaj esploroj ĉe University of Massachusetts Amherst, financitaj de Esperantic Studies Foundation. En artikolo speciale verkita por Libera Folio li rakontas pri la okazaĵoj en Pollando.
La Universala Kongreso en 2025 okazos en Brno de Libera Folio je 2024-03-242024-03-24 Por la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Ĉeĥion kiel kongreslandon. Brno estos la venontjara kongresurbo. Ni republikigas la komunikon de UEA.
Eksterlandanoj ne plu rajtas membri en REU de Libera Folio je 2024-03-192024-03-19 Sekvante ŝanĝojn en la rusia leĝaro la estraro de Rusia Esperantista Unio decidis ke alilandaj esperantistoj ne plu rajtas membri en ĝi. Mallonga analizo de la leĝa teksto montras ke tiu decido povas esti senbaza, skribas Grigorij Arosev.
Esperantisto arestita en Rusio de Libera Folio je 2024-03-122024-03-12 La esperantista maldekstra aktivulo kaj muzikisto Jurij Ĉilikin estis arestita en Niĵnij Novgorod en Rusio. Oni akuzas lin pro “pravigo de terorismo”. La puno laŭ la nunaj rusiaj leĝoj povas esti malliberigo ĝis sep jaroj. Ne klaras, ĉu lia partopreno en esperantista muzikgrupo rilatas al la akuzo.
George Soros memoras pri IJK en 1947 de Libera Folio je 2024-03-052024-03-05 La mondfama financisto George Soros ne forgesis pri sia esperantista junaĝo. Post la 100-jara jubileo de la iama prezidanto de UEA, Grégoire Maertens, Soros aparte dankis al Maertens pro helpo kiu ebligis al li partopreni en la IJK en 1947, kiam li havis malfacilaĵojn enveturi en Brition.
La sorto de la bjalistoka geto nun en Esperanto de Libera Folio je 2024-02-262024-02-27 Zamenhof iam nomis sin ”hebreo el la geto”. Kiam la nazia Germanio dum la dua mondmilito okupis lian naskiĝurbon, Bjalistokon, inter la unuaj viktimoj tie estis du aktivuloj de Zamenhofa… [Legu plu]
Tri esperantismoj post la venko de la angla de Libera Folio je 2024-02-212024-02-21 La angla lingvo jam atingis statuson, kiun esperantistoj sendube konsiderus ”fina venko” – se nur temus ne pri la angla, sed pri Esperanto. Krome rapide evoluas komputilaj tradukiloj. Kiaj motivoj do ekzistas por plu okupiĝi pri Esperanto, demandas sin Jouko Lindstedt – kaj trovas tri respondojn.