Nova akademia verko pri Esperanto de Libera Folio je 2016-07-182016-12-15 Kial Esperanto gajnis la batalon kontraŭ aliaj internaciaj lingvoj kaj perdis la militon kontraŭ la angla? Tiun demandon provas respondi Roberto Garvía en sia ĵus aperinta akademia verko “Esperanto and Its Rivals. The Struggle for an International Language” (Esperanto kaj ĝiaj rivaloj, la lukto por internacia lingvo).
Telegramo furoras inter Duolinguloj de Libera Folio je 2016-06-262016-12-15 Telegram estas nova mesaĝilo, kiu nun furoras speciale inter tiuj, kiuj lernis Esperanton per Duolingo. La ĉefa ĉambro Esperantujo jam havas 575 membrojn kaj ĉiam estas vigla diskuto de komencantoj… [Legu plu]
Valle esperas sesobligi Heroldon de Esperanto de Libera Folio je 2016-06-212016-12-15 Fabrício Valle, la eksa redaktoro de revuo Esperanto, aĉetis Heroldon de Esperanto. Por ke la gazeto estu profita, necesos triobligi la abontantaron, li rakontas. Sed li esperas eĉ sesobligi ĝin dum 2017, kaj jam en 2018 aperigi sian renovigitan gazeton sur 24 paĝoj dufoje monate. Laŭ li la nova Heroldo estos sendependa, profesia, kaj sekvos ĵurnalismajn principojn.
Pli ol 400.000 lernantoj ĉe jubileanta Duolingo-kurso de Libera Folio je 2016-05-282017-01-02 Antaŭ unu jaro, la 28-an de majo 2015, estis lanĉita la kurso de Esperanto en la populara lingvolerna retejo Duolingo. La populareco de la kurso superis ĉiujn atendojn: dum la unua jaro jam 402.000 homoj ekstudis Esperanton per Duolingo.
Nova Pomego estos eĉ pli korekta de Libera Folio je 2016-05-272016-12-15 Jam dum kvarona jarcento Bertilo Wennergren okupiĝas pri sia ĉefverko, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG. Aŭ PoMEGo, kiel oni kutime nomas ĝin. Ĵus aperis renovigita reta versio kun kelkaj gravaj ŝanĝoj – en intervjuo de Libera Folio Bertilo Wennergren rakontas, kiaj.
Zamenhof-centro en Bjalistoko malfondota de Libera Folio je 2016-05-242017-05-22 La Zamenhof-centro en Bjalistoko estos malfondita kiel sendependa kultura institucio por ŝpari monon. Ĉiuj laborantoj estos maldungitaj. En diskuto pri la temo loka politikisto komparis Zamenhof kun Hitlero. La Zamenhof-centro… [Legu plu]
La nova redaktoro ne okupiĝos pri la reto de Libera Folio je 2016-03-142016-12-15 Attila Kaszás estos la nova redaktoro de la oficiala organo de UEA, revuo Esperanto. La revuo laŭ li efike servu la komunumon kaj proponu ion “same al la Esperanta dommastrino, kiel al la akademia intelektulo”. Laboro pri la reta informado ne apartenos al liaj taskoj, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.
TEJO-anoj volas resti junaj ĝis 35 de Libera Folio je 2016-02-262016-12-16 Por kontraŭbatali la malkreskon de la membraro de TEJO, la nova prezidanto Michael Boris Mandirola proponas ke oni altigu la aĝolimon de 30 al 35 jaroj. Simile oni faris en 1990, kiam la aĝolimo por membreco estis altigita de 26 al 30 jaroj. Tio tamen nur provizore haltigis la membrofalon.
William Auld: 80 jaroj en barko senpilota de Libera Folio je 2004-11-062024-11-05 Sabate la 6-an de novembro festis sian 80-an naskiĝtagon William Auld, la aŭtoro de La Infana Raso, kiu laŭ Gaston Waringhien estas “unu el tiuj tre malmultaj originalaĵoj en nia lingvo, kiuj egaliĝas kun la unuarangaj produktoj de la aliaj literaturoj, kaj kiuj venke pruvas, ke Esperanto fariĝis la memstara esprimilo de memstara, supernacia popolo”.
Merdo anstataŭ kugloj de Libera Folio je 2004-10-122020-02-05 “Ili ne povas pafi per kugloj, nur per merdo”, komentas Valentin Melnikov la freŝan decidon de Feminisma Esperanta Movado. Laŭ ĝi la redaktoro de Libera Folio estas “persona non grata”, nedezirinda persono. Tion deklaris la komitato de FEM en sia unua publika elpaŝo. Laŭ komitatano Alga Guernieri temas pri “neofenda deklaro”, kiu priskribas la realan situacion. La redaktoro de la gazeto de FEM aliflanke bedaŭras ke ŝia organizaĵo komencas sian vojon en malĝusta maniero. Laŭ ŝi FEM ne devintus tuj aliĝi al la Civito.