La triumfo de Esperanto en Montevideo de Libera Folio je 2024-12-102024-12-10 La rezolucio de Montevideo, akceptita la 10-an de decembro 1954 de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo, estas konsiderata unu el la grandaj venkoj de la Esperanto-movado. Ĝi estis la rezulto de multjara lobia laboro de UEA, kaj precipe de Ivo Lapenna. En la 70-a datreveno de la rezolucio ni publikigas raporton de Ivo Lapenna mem. Redaktita versio de la teksto origine aperis en La Praktiko. Ni konservis la originalajn ortografion kaj interpunkcion.
Zamenhof en la Juda muzeo en Vilno de Libera Folio je 2024-04-232024-04-23 Nova sekcio de la Juda muzeo en Vilno koncentriĝas al la kulturo de la identeco de la litoviaj judoj. Tie troveblas ankaŭ eksponaĵoj pri Ludoviko Zamenhof kaj lia rilato al Litovio.
Henri Ellenberger kronikis sian vivon Esperante de Libera Folio je 2023-10-242023-10-31 La mondfama historiisto de medicino kaj krimologo Henri Ellenberger dum jaroj verkis taglibrojn grandparte en Esperanto. Entute la taglibroj ampleksas 41 volumojn, 12 000 paĝojn. Li naskiĝis en Afriko kiel filo de misiistoj. Dum la dua mondmilito fuĝis el okupita Francio al Svisio, kaj poste migris al Ameriko. La Montreala esperantisto Ĵenja Amis legis la unuan volumon, kiu temas pri lia eskapo kaj vivo dum la dua mondmilito.
Fragmento el la taglibro de Henri Ellenberger de Libera Folio je 2023-10-242023-10-24 “Nia lasta tago en Francujo. Ni fruege vekiĝis k leviĝis, tiam enviciĝis je kvina k duono. Vojaĝo longa, malfacila, teda, kun koroj maltrankvilaj.”
Mortkondamno de Billy Waldon nuligita de Libera Folio je 2023-03-282023-03-28 Billy Waldon (Noiĉjo Sekvojo) estas konata ĉeroka esperantisto, kiu en 1991 estis kondamnita je mortpuno interalie pro tri murdoj. Lastatempe la Supera kortumo de Kalifornio nuligis la kondamnon kaj la tutan proceson kontraŭ li, raportas Brandon Sowers.
UK en 1922 – kulmino de la juna movado de Libera Folio je 2022-10-162022-10-16 Antaŭ cent jaroj en Helsinko okazis Universala Kongreso kun amaso da altnivelaj fakaj kunvenoj. Reprezentantoj de la UK estis akceptitaj de la prezidanto de Finnlando, kiu manpremis ĉiujn gastojn. Dum la kongreso oratoris Privat, deklamis Kalocsay, kaj la tuto ricevis vastan gazetaran atenton. Sed post la kongreso la loka movado kolapsis – kial?
Vivo dediĉita al Esperanto kaj Ukrainio de Libera Folio je 2022-09-262022-09-26 La vivo en Ukrainio pluiras, spite la militon – ankaŭ la esperantista vivo. Ĵus aperis nova libro pri la pioniro Orest Kuzma, kiu eldonis ukrainan lernolibron pri Esperanto en 1922. Komence de la dua mondmilito lia hejmregiono iĝis parto de Sovetio, kaj en 1947 li, same kun multaj aliaj edukitaj homoj, estis deportita al Siberio.
Pacismo en praktiko: ĉu ekzistas esperanta vojo? de Libera Folio je 2022-09-212022-09-21 Studentoj kaj esploristoj el diversaj landoj renkontiĝis en Bonn por diskuti pacismon en la Esperanto-movado el diversaj vidpunktoj. Estis prezentitaj unikaj historiaj materialoj – kaj la nova, franca traduko de ”La Danĝera lingvo” de Ulrich Lins.
La arkivo de UEA nun loĝas en Vieno de Libera Folio je 2022-07-262022-07-26 Entute 158 kestoj da arkivaj kaj bibliotekaj materialoj estis transdonitaj de UEA al la Internacia Esperanto-Muzeo ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko. Krom la tuta historia arkivo de UEA, el la biblioteko de UEA estis transdonitaj tiuj verkoj, kiujn la biblioteko en Aŭstrio ne jam posedis. Almenaŭ 95 procentoj el la enhavo de la biblioteko Hector Hodler tamen plu restas ĉe UEA. Tiu ĉefa parto de la biblioteko ŝajne estos transportita al Slovakio.
Titus Brandsma – nova esperantista sanktulo de Libera Folio je 2022-05-24 La katolika esperantisto Titus Brandsma kontraŭlaboris la naziajn okupantojn en Nederlando dum la dua mondmilito. Pro tio li estis sendita al koncentrejo, kie li pereis en 1942. Nun la papo deklaris lin sanktulo.