Amikumu ekhavis pli ol mil novajn uzantojn de Libera Folio je 2017-04-232017-04-24 La poŝtelefona aplikaĵo Amikumu, kiu helpas trovi proksimajn esperantistojn, estis lanĉita sabate la 22-an de aprilo. Dum la unua tago ĝi ekhavis pli ol mil novajn uzantojn.
Amikuma aplikaĵo aperos aprile de Libera Folio je 2017-04-132017-04-13 La teamo de la nova aplikaĵo por trovi proksimajn esperantistojn esperas ekhavi dek mil uzantojn jam dum la unua monato. Amikumu estos lanĉita por la ĝenerala publiko dum aprilo.
UEA ekhavos novan retejon en 2018 de Libera Folio je 2017-03-10 En ĵusa konkurso UEA ricevis unu kontentigan proponon pri projekto de nova retejo. La realigo de la propono daŭros unu jaron, laŭ Veronika Poór. Samtempe UEA okupiĝas pri deko da aliaj retejoj.
Membroj provas savi la retejon Ipernity de Libera Folio je 2017-02-082017-02-08 La populara foto-retejo Ipernity, kies baldaŭa fermiĝo estis anoncita en decembro, plu funkcias. Nun grupo de membroj planas kolekti monon por savi ĝin
”Ekparolu” volas aktivigi izolulojn de Libera Folio je 2017-01-272017-02-26 Lastatempe multaj homoj eklernas Esperanton per la reto, sed restas izolitaj de la Esperanto-komunumo kaj ne aktive ekuzas la lingvon. Per sia nova projekto Edukado.net strebas ekparoligi ilin. Ni petis Katalin Kováts rakonti pli.
Libera Folio en pli bela pakaĵo de Libera Folio je 2016-12-152016-12-15 Ekde la zamenhofa tago 2016 Libera Folio ekloĝas en nova, pli fleksebla kaj pli facile ĝisdatigebla reteja sistemo. Ni kore dankas al nia ĝisnuna teknika respondeculo Jan Ulrich Hasecke, kiu prizorgis nian bultenon en sia servilo dum pli ol 12 jaroj.
La senfina esperantigo ekis en 2008 de Libera Folio je 2016-12-152016-12-15 Ekde 2004 Libera Folio loĝis en reteja sistemo nomata Plone. Tiam eĉ ne ekzistis esperantlingva versio de la nun ege populara publikiga sistemo WordPress. La tradukado komenciĝis en 2008, kaj neniam finiĝos, rakontas la respondeculo Cindy McKee en intervjuo de Libera Folio.
”Ni ĉie bezonas pli da travideblo” de Libera Folio je 2016-12-152016-12-15 Dum dek du jaroj Jan Ulrich Hasecke en Germanio respondecis pri la teknika funkciado de Libera Folio. Ni petis lin rakonti pri siaj spertoj kaj pri tio, kio laŭ li ŝanĝiĝis en la reta mondo dum la tempo kiu pasis.
La retejo Ipernity fermiĝos en januaro de Libera Folio je 2016-12-032016-12-15 La retejo Ipernity, kiun multaj esperantistoj ekuzis en 2007 pro ĝia esperantlingva fasado, fermiĝos fine de januaro 2017 pro ekonomiaj problemoj. Ĉiuj enhaveroj riskas malaperi, se ili ne estos transmetitaj aliloken antaŭ tio.
Amikumu helpos trovi proksimajn esperantistojn de Libera Folio je 2016-10-182017-04-13 Chuck Smith kaj Richard Delamore lanĉis monkolekton por krei novan telefonan aplikaĵon, kiu helpos esperantistojn trovi unu la alian kiam ili troviĝas proksime kaj volas esti trovitaj. En intervjuo de Antonio Codazzi ili rakontas, kial laŭ ili la afero meritas la penon kaj la monon.