Dek jaroj de reteja renovigo de Libera Folio je 2023-07-262023-07-28 La 26-a de julio markas la dekjaran jubileon de la reteja renovigo de UEA. La projekto estis indikita kiel prioritata jam en 2013, sed ĝis nun rezultoj ne videblas. Laŭ TEJO la sistemo nun pretas, sed daŭras diskutoj inter UEA kaj TEJO pri testado kaj reciprokaj respondecoj.
UEA denove prokrastas la novan retejon de Libera Folio je 2023-06-282023-06-28 La 26-an de julio 2013 la komitato de UEA decidis rezervi 100 000 eŭrojn por la starigo de nova retejo. La projekto laŭ la estraro estis unu el la ĉefaj prioritatoj de la asocio. Dek jarojn poste, UEA dubas ĉu la sistemo entute estas bezonata kaj denove prokrastas ĝian lanĉon.
Aktivuloj klopodas savi la kursojn de Duolingo de Libera Folio je 2023-06-132023-06-13 En marto Libera Folio raportis pri la malapero de pluraj Esperanto-kursoj de Duolingo. Komence de junio aktivuloj de TEJO kaj la brazila junulara organizaĵo BEJO lanĉis peticion por savi la kursojn. En malpli ol du semajnoj ĝi kolektis pli ol 2 300 apogantojn. Sed kial tio influus komercan entreprenon, kiu volas gajni monon? Ni demandis al kelkaj el la aktivuloj.
Seriozaj informoj kun limigita vortprovizo de Libera Folio je 2023-06-062023-06-06 La de jaroj atendata nova retejo de UEA neniel volas aperi. Sed ne ĉiuj scias, ke jam de pluraj jaroj UEA havas apartan retejon kun interesaj tekstoj por novaj esperantistoj. ”Eĉ per limigita vortprovizo eblas transdoni al la legantoj seriozajn informojn”, rakontas la ĉefrespondeculo Anna Löwenstein.
Por kio utilas Libera Folio? de Libera Folio je 2023-04-192023-04-19 Libera Folio estis fondita antaŭ dudek jaroj por prilumi akutan krizon en UEA. Multo ŝanĝiĝis en la mondo de post la jaro 2003, sed krizoj konstantas. Por kio do utilas nia bulteno? Ĉu nur por fidinde kaj ripete informi, ke en Esperantujo ĉio daŭre aĉas, kiel komentis unu leganto?
Nova retejo por esperantistaj librovermoj de Libera Folio je 2023-04-122023-04-12 Ĉu denove nova socia retejo por esperantistoj? Sed ĉi-foje ĝi estas ne nur por esperantistoj. Per Libroj.org eblas rakonti en Esperanto pri interesaj libroj kaj trovi aliajn legemajn esperantistojn – sed ankaŭ interrilati kun legemuloj ekster Esperantujo. Libroj.org estas parto de Fediverso, samkiel Mastodon.
UEA lanĉis sian novan retejon de Libera Folio je 2023-04-012023-04-02 Sojle al la dekjara jubileo, UEA nun fine povas lanĉi sian novan retejon, kiu estis anoncita en 2013. Ne ĉio jam pretas, kaj la videblaj ŝanĝoj estas malpli grandaj ol multaj atendis, sed laŭ la estraro de UEA temas pri grava progreso. ”Cetere AKSO ne estas la nura reta projekto de UEA”, atentigas ĝenerala sekretario Aleks Kadar.
Duolingo nur por anglalingvanoj de Libera Folio je 2023-03-132023-03-13 Estonte nur tiuj, kiuj jam scias la anglan, povos lerni Esperanton per Duolingo. La kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis en la retejo, kaj la longe preparita kurso de Esperanto en la ĉina neniam estis funkciigita.
Tri usonanoj diskutas persone de Libera Folio je 2023-01-24 Ĉu Esperanto estas sekto? Ĉu tradukado estas mensogado? Kaj kiuj libroj en la ”Baza legolisto” efektive estas legindaj? Jen kelkaj demandoj, kiujn starigas la podkasto ”Usone persone”. Ni petis Hans Becklin rakonti pri la elsendo.
La milito en Ukrainio plej interesis legantojn de Libera Folio je 2022-12-312023-01-04 La milito en Ukrainio estis la temo, kiu plej interesis la legantojn de Libera Folio dum la pasinta jaro. Multe malpli aktive oni legis artikolojn pri la sorto de la Centra Oficejo, de TEJO kaj la nova retejo de UEA. Libera Folio atingis novan rekordon de paĝomontroj.