Unukornuloj parolas Esperanton de Libera Folio je 2022-12-182022-12-19 Ne nur homoj scias konversacii en Esperanto. La babil-roboto ChatGPT kapablas ne nur retbabili kun homoj en diversaj lingvoj – ankaŭ en Esperanto – sed eĉ verki artikolojn kaj kantotekstojn, kun impresaj rezultoj. Marc van Oostendorp petis la roboton krei tekstojn pri mondo, en kiu Esperanton parolas ankaŭ unukornuloj.
Pli da mono por nova retejo de UEA de Libera Folio je 2022-12-062022-12-06 UEA uzos pliajn 18 000 eŭrojn por la nova retejo dum la venonta jaro. Tion decidis la komitato en sia sabata reta kunveno, kiam estis aprobita la buĝeto por 2023. TEJO ne plu havas monon por pagi la laboron de la programisto.
Eventa Servo havigis novan retadreson de Libera Folio je 2022-12-062022-12-06 Eventa Servo disvastigos informojn pri Esperanto-eventoj per la adreso Esperanto.events.
Rusiaj esperantistoj postulas pardonpeton de Libera Folio je 2022-11-092022-11-09 Protesta letero sendita nome de “rusiaj esperantistoj” postulas, ke UEA ĝis la 1-a de decembro ree enoficigu la eksigitan ĉefdelegiton Svetlana Smetanina kaj pardonpetu al ŝi pro la eksigo. Laŭ la Estraro de UEA la komentoj de Smetanina subtene al militaj agoj de Rusio damaĝas la publikan bildon de la asocio.
Elon Musk pelas esperantistojn el Twitter de Libera Folio je 2022-11-012022-11-01 La miliardulo Elon Musk aĉetis la socian retejon Twitter, kaj tuj diskonigis grandajn ŝanĝojn. En kombino kun liaj propraj strangaj afiŝoj en la retejo, tio konvinkis multajn uzantojn de Twitter ekserĉi alternativojn. La plej populara ŝajnas esti la servo Mastodon, kien alvenis ankaŭ novaj esperantistoj.
Amikumu 5-jariĝas kaj renoviĝas de Libera Folio je 2022-04-22 La retservo Amikumu lanĉas renovigitan, kvaran version de sia poŝtelefona apo por sia 5-jara naskiĝtago, la 22-a de aprilo. Ni parolis kun Chuck Smith por ekscii, kio okazis pri la servo dum la lastaj kvin jaroj kaj kiajn perspektivojn ĝi havas nun. Dum la lasta monato milo da homoj uzis la apon, kaj 60 procentoj el la Amikumu-membroj almenaŭ iom scias Esperanton.
Novaj reguloj pri komentado de Libera Folio je 2022-02-132022-02-14 Por altigi la nivelon de la diskuto en Libera Folio, nur registritaj uzantoj kiuj indikas sian plenan nomon ekde nun povos afiŝi komentojn en Libera Folio.
Vortludo furoras ankaŭ en Esperanto de Libera Folio je 2022-02-012022-02-02 La anglalingva vortludo Wordle ekfuroris en la reto en decembro 2021 kaj ĵus estis aĉetita de New York Times. Rapide aperis kopioj en aliaj lingvoj – en Esperanto almenaŭ du. Ni parolis kun la kreinto de unu el tiuj.
Pasporta Servo bone fartas eĉ sen komisiito de Libera Folio je 2021-09-092021-09-09 Pasporta Servo dum multaj jaroj estis unu el la ĉefaj servoj de TEJO. La tradicia papera listo de gastigantoj post sepjara paŭzo denove aperis en 2017, kaj nova papera eldono ne plu estas planata. Aliflanke la retejo, kiu estis komplete renovigita en 2015, bone funkcias, kaj estas pli ol du mil gastigantoj en pli ol cent landoj.
Vikipedio nun havas 300 000 artikolojn de Libera Folio je 2021-07-192021-07-20 La Esperanta Vikipedio atingis novan rekordon: 300 000 artikoloj. Ĝi nun estas la 35-a Vikipedio laŭ la amplekso. Malpli grandaj estas ekzemple la bulgara, dana kaj kroata Vikipedioj.