Ĉifromono rapidigas parolrekonon en Esperanto de Libera Folio je 2021-06-292021-06-29 Ĉiam pli ofte homoj parolas ne per siaj poŝtelefonoj, sed al la telefonoj. En Esperanto tio ankoraŭ ne eblas, ĉar mankas parolrekonaj programoj. Sed nun la evoluigo okazas multe pli rapide, ĉar donacita ĉifromono logas pliajn volontulojn, kiuj voĉlegas frazojn en Esperanto.
Sciencaj temoj anstataŭ lingvaj debatoj de Libera Folio je 2021-06-152021-06-15 De pluraj jaroj Frank van Hertrooij, nederlanda studento pri biokemio, regule blogas pri sciencaj temoj en Esperanto. La plej freŝaj afiŝoj temas ekzemple pri la aspekto de bestoj, pri la historio de genetiko kaj pri spacesplorado. Laŭ Frank van Hertrooij oni bezonas pli da ĉiaj tekstoj en Esperanto.
Vikipedio atingos novan rekordon – ĉu gravas? de Libera Folio je 2021-05-25 Tre baldaŭ la Esperanta Vikipedio atingos novan rekordon: 300 000 artikoloj. Sed ĉu plej gravas la kvanto aŭ la kvalito de la artikoloj, kaj ĉu ekzistas rilato inter tiuj du? Sojle al la nova atingo Libera Folio intervjuis Michal Matúšov, unu el la ĉefaj aktivuloj de la Esperanta Vikipedio.
La retejo de UEA estas ”teknike preta” de Libera Folio je 2021-04-302021-04-30 Ĉi-foje ne estas ŝerco. Laŭ la ĵusa progresraporto de la estraro de UEA, la nova retejo de la asocio nun estas ”teknika preta”. La tuta kosto de la reteja projekto laŭ ĝenerala sekretario Aleks Kadar ne superos 100 000 eŭrojn.
TEJO ree eventos rete – IJK plu malcertas de Libera Folio je 2021-02-16 TEJO anoncas novan retan renkontiĝon, kiu okazos komence de aprilo. La sorto de la ĉi-jara IJK, kiu laŭplane devus okazi en la ĉefurbo de Ukrainio, daŭre malcertas.
Ĉu ĉiuj esperantistoj ekuzu Telegram? Kaj kial? de Libera Folio je 2021-01-292021-01-29 Ĉu la retaj gigantoj jam havas tro da potenco? Ĉu esperantistoj devus ekserĉi alternativojn? Tion opinias Yves Nevelsteen, komisiito de UEA pri reta agado, kiu aktive instigas esperantistojn ekuzi Telegram. Ni petis lin klarigi kial Telegram laŭ li estas la plej bona mesaĝilo por esperantistoj – kaj por ĉiuj aliaj.
Du jardekoj kun la Esperanta Vikipedio de Libera Folio je 2021-01-192021-05-24 La 15-an de januaro festis sian naskiĝtagon la anglalingva Vikipedio, kaj jam la 15-an de novembro povos same jubilei la Esperanta Vikipedio. Krome iam en majo 2021 la Esperanta Vikipedio atingos 300 000 artikolojn. Sed kian rolon havas Vikpedio en Esperantujo, kaj kian Esperanton enhavas Vikipedio?
20 000 membroj en reta Esperanto-grupo de Libera Folio je 2021-01-08 La Esperanto-grupo en la usona retejo Reddit nun havas pli ol 20 000 membrojn. En decembro la grupo atingis rekordon pri la kvanto de vizitoj. Ni petis la administranton Robert Nielsen rakonti pri la grupo, kiu ekzistas ekde 2008.
Ĉu Esperanto degeneras? de Libera Folio je 2020-12-202020-12-31 Neniam antaŭe en la monda historio eblis legi tiom da fuŝaj tekstoj en Esperanto. Ĉu degeneris la ĝenerala lingvonivelo de esperantistoj, ĉu aperis pli da eternaj komencantoj, aŭ ĉu simple la reto videbligis ion, kio antaŭe estis kaŝita?
Legorondo logas libremulojn el ĉiuj kontinentoj de Libera Folio je 2020-12-10 Legemuloj el ĉiuj kontinentoj krom Aŭstralio kaj Antarkto partoprenas en la legorondo de TEJO. La sukceso de la libroklubo eble parte ŝuldiĝas al la kronviruso, kiu pliigis la emon renkontiĝi almenaŭ rete, supozas la gvidanto de la legorondo, Hans Becklin.