Nova Direktivo de EU pri kopirajto povos damaĝi minoritatajn lingvojn de Libera Folio je 2019-03-122019-03-12 Ne ankoraŭ aprobita nova eŭropa regulo pri kopirajto minacas plurajn lingvojn kaj ankaŭ agadon de multaj aktivuloj. La nova direktivo povus mortigi lingvojn, kiuj ne havas propran televidon, opinias Václav Zouzalík. Agado de esperantistoj ankaŭ estas minacata.
Posedanto de esperanto.com: Ĉiu movado suferas pro egooj kaj manko de kunlaboremo de Libera Folio je 2019-02-122019-02-12 Posedanto de la domajnoj esperanto.com, /.info kaj /.tw, Steve Cobb rakontis en intervjuo al Libera Folio, kiel li sukcesis akiri la domajnojn, pri sia sperto rilate pluvendon kaj administradon de la retejoj. “Mi negocis por esperanto.com, atendante ke ĝin aĉetos UEA. Sed UEA ne interesiĝis”, – asertas Cobb.
Nova redaktoro serĉas kunlaborantojn de Libera Folio je 2018-09-022018-09-03 Ekde la komenco de septembro Jukka Pietiläinen estas la redaktoro de Libera Folio. En nia intervjuo li rakontas kial li konsentis transpreni la taskon kaj pri siaj planoj. Laŭ li Libera Folio daŭre serĉas pliajn kunlaborantojn.
Kalle Kniivilä forlasos Liberan Folion de Libera Folio je 2018-07-272019-04-27 La multjara redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä, pro profesiaj kialoj forlasos sian postenon komence de septembro. Lige kun tio, la teamo de Libera Folio serĉas novajn kunlaborantojn.
Hej Google! Ĉu vi ekkomprenas Esperanton? de Libera Folio je 2018-07-252018-07-25 La granda usona lingvoteknologia entrepreno Lionbridge pagas por voĉlegado de frazoj en Esperanto. UEA kunlaboras pri la projekto, kiu celas plibonigi aŭtomatan parolrekonon en Esperanto. Tio supozeble estas bezonata por novaj servoj de Google.
UEA uzis 33.000 eŭrojn por nova retejo de Libera Folio je 2018-07-192018-07-19 Ĝis nun UEA elspezis proksimume 33.000 eŭrojn por reteja renovigo, kiu estis deklarita ĉefa prioritato de la asocio antaŭ kvin jaroj. La ankoraŭ ne ekzistanta retejo devos anstataŭi la Jarlibron, pri kies nuligo decidos la komitato de UEA post tri semajnoj.
Baldaŭ dek jaroj da anglalingva blogado pri Esperanto de Libera Folio je 2018-07-032018-07-03 Ekde januaro 2009 la usona lingvoinstrua firmao Transparent Language regule aperigas anglalingvajn tekstojn pri Esperanto en sia retejo. De du jaroj la firmao, kies servojn uzas interalie la usona ministerio pri defendo, krome proponas bonkvalitan kurson pri Esperanto.
Esperanto furoras en renkontiĝejo de Duolingo de Libera Folio je 2018-06-272018-06-27 Esperanto jam iĝis la 6-a plej aktiva lingvo en la nova sistemo de Duolingo por fizikaj renkontiĝoj de lernantoj. UEA helpas funkciigi la sistemon en Esperanto, kiu aldoniĝos al la jamaj du lingvoj, la angla kaj la hispana.
Dmitrij Bogatov en intervjuo de Libera Folio de Libera Folio je 2018-06-052018-06-05 La esperantisto Dmitrij Bogatov, kiu estis arestita en Moskvo en aprilo 2017, nun estis liberigita de ĉiuj akuzoj. Libroj en Esperanto ne estis permesitaj en la arestejo, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.
Esperantujo ekprotektas siajn datumojn de Libera Folio je 2018-05-292018-05-29 Dum la lastaj tagoj la retpoŝtujoj de la plej multaj esperantistoj estas inundataj de mesaĝoj pri datumprotekto. Multaj el tiuj mesaĝoj estas senutilaj kaj nebezonataj. Tamen ankaŭ Esperanto-organizaĵoj devas strebi adaptiĝi al la novaj reguloj de EU, por eviti enormajn punpagojn.