Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2018 de Libera Folio je 2018-08-022018-08-07 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj estis diskonigitaj dum la Universala Kongreso en Lisbono ĵaŭde, la 2-an de aŭgusto 2018.
Pomego proksimiĝadas al papera reapero de Libera Folio je 2018-05-092018-05-09 Komence de majo aperis ĝisdatigita reta versio de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG. Ni petis la aŭtoron, Bertilon Wennergren, rakonti, kial li okupiĝas pri tia senfina projekto jam de 27 jaroj.
Generalo Franco trovis Esperanton framasona de Libera Folio je 2018-05-022018-05-04 Generalo Francisco Franco en artikolo verkita sub plumnomo faris ligon inter “jud-framasona komploto” kaj Esperanto. Tion malkovris José Antonio del Barrio, kiam li esploris menciojn de Esperanto en hispanaj tekstoj pri framasonismo.
Opero en Esperanto sur la ĉeĥa nacia scenejo de Libera Folio je 2018-04-102018-04-12 En la ĉeĥa Nacia Teatro en Prago la 7-an de aprilo havis premieron la opero “La suferoj de la princo Sternenhoch”, plene en Esperanto. La aŭtoro de la teksto deziris, ke la teksto estu en nekomprenebla lingvo simila al la itala.
La redaktoro de Libera Folio premiita pro kontribuo al la Esperanta fakliteraturo de Libera Folio je 2018-03-282018-07-25 La Finnlanda Fondumo Esperanto en februaro 2018 decidis doni al Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio, premion pro lia valora kontribuo al la Esperanta fakliteraturo. Lige kun tio Nicola Ruggiero faris kun li intervjuon por Beletra Almanako, kiun ni republikigas.
Esperanto sur la scenejo en nederlanda teatro de Libera Folio je 2018-03-232018-03-27 “House of Nouws”, nederlanda teatrogrupo de junuloj, kreis teatraĵon pri Esperanto kaj kvarfoje prezentis ĝin kun plena salono de 80 homoj en prestiĝa tutsemajna kultura festivalo en la urbo Den Bosch.
Evildea ĉesas fari filmetojn de Libera Folio je 2018-03-092018-03-10 La plej populara videoblogisto en Esperantujo, Richard Delamore (Evildea), ĉesas fari filmetojn pro tempomanko. Tion li klarigas en mesaĝo al siaj subtenantoj en la monkolekta retejo Patreon.
La lasta adreso de Nikolaj Incertov de Libera Folio je 2018-02-062018-02-06 Nikolaj Incertov estis unu el la esperantistoj, kiuj pereis dum la Stalinaj persekutoj. Fine de januaro, kadre de projekto kiu celas eternigi la memoron de la viktimoj, sur la muro de lia lasta loĝdomo en Moskvo estis fiksita memortabulo. Nun rusiaj esperantistoj intencas serĉi la lastajn adresojn de pliaj persekutitoj, rakontas Nikolao Gudskov.
Kancerkroniko de Libera Folio je 2018-01-312018-03-24 La 27-an de januaro 2018, en la aĝo de nur 52 jaroj, forpasis Fabienne Berthelot. Ŝi estis la edzino de István Ertl – kunfondinto de Libera Folio – kaj la patrino de iliaj tri infanoj, Klára, Ruben kaj Dorián. En 2013 en Beletra Almanako aperis ŝia jena teksto kun la titolo “Kancerkroniko”. Libera Folio republikigas ĝin memore al ŝi.
Esperanto en la Granda Milito de Libera Folio je 2018-01-242018-01-25 En 2018 estos pasintaj cent jaroj post la fino de La Granda Milito, kiel la unua mondmilito estis konata ĝis okazis milito eĉ pli granda. Lige kun tio aperis la ampleksa, multfaceta verko “Antaŭ unu jarcento – La granda milito kaj Esperanto”. Ni petis la redaktorojn Javier Alcalde kaj José Salguero rakonti pri la libro.