Vizito en Lager Lechfeld 1915 de Libera Folio je 2018-01-242018-02-10 En la libro “Antaŭ unu jarcento – La granda milito kaj Esperanto” estas reproduktitaj pluraj tekstoj el la Esperanta gazetaro, aperintaj dum la unua mondmilito. Libera Folio republikigas tekston el Germana Esperantisto pri vizito de germana UEA-delegito en militkaptitejo en 1915.
La libroj de la jaro 2017 de Libera Folio je 2018-01-172018-01-17 En sia trarigardo de la Esperanta libromerkato Paweł Fischer-Kotowski prezentas la plej atentindajn verkojn eldonitajn dum la pasinta jaro. Inter la atentindaĵoj laŭ li estas ankaŭ la papera libro de Pasporta Servo, kiu reaperis post sesjara paŭzo.
Vizitrekordo ĉe la Esperanto-muzeo en Vieno de Libera Folio je 2018-01-162018-01-16 La Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko pasintjare havis pli ol 20.000 vizitantojn. Tio estas rekordo por la muzeo, kiu estis fondita antaŭ 90 jaroj, rakontas la estro de la muzeo, Bernhard Tuider.
La Civito reprenas Heroldon de Libera Folio je 2017-12-132017-12-13 La Civito anoncis pri repreno de Heroldo de Esperanto, ĉar Fabrício Valle ne pagis la tutan interkonsentitan sumon por la gazeto. Li siavice minacas procesi en svisa kortumo.
La revolucio donis nefinan venkon al Esperanto de Libera Folio je 2017-11-072017-11-07 Antaŭ cent jaroj, la 7-an de novembro 1917 laŭ la moderna kalendaro, en Rusio okazis revolucio kiu ŝanĝis la mondon. En Rusio la revolucio renversis ĉion kaj inter multaj aliaj evoluoj dum kelkaj jaroj enkondukis oran epokon de Esperanto.
Monato disvastigas konspir-teoriojn de Libera Folio je 2017-10-032017-10-03 Multaj abonantoj de Monato ekmiregis, kiam ili ricevis la freŝan numeron de la gazeto. En granda artikolo ĝi kiel faktojn diskonigas konspir-teoriojn, laŭ kiuj Barack Obama ne estas vera usonano kaj murdis homon por ke tio ne estu malkaŝita.
Historiaj periodaĵoj nun rete traserĉeblaj de Libera Folio je 2017-10-022017-10-02 La kompletaj tekstoj de multaj jarkolektoj de pli ol 70 Esperanto-periodaĵoj, ekzemple tiuj de la revuo Esperanto de 1905 ĝis 1946, estas nun plene serĉeblaj en la retejo de la Aŭstria nacia biblioteko. Ni petis Bernhard Tuider, la estron de la kolekto, rakonti pli.
Tur-strato iĝis Turmstrasse de Libera Folio je 2017-09-052017-09-05 La 5-an de septembro venas el la presejo la germana traduko de la originala Esperanta romano Tur-strato 4. La tradukinto Christian Cimpa rakontis al Libera Folio kiel okazis, ke ordinara nacilingva eldonejo volis aperigi tradukon de jam iom aĝa Esperanta klasikaĵo.
Forpasis Marjorie Boulton de Libera Folio je 2017-08-312017-08-31 La 30-an de aŭgusto, en la aĝo de 93 jaroj, forpasis Marjorie Boulton, unu el la plej ŝatataj Esperantaj verkistoj, honora membro de UEA.
Prozo, teatraĵo kaj eseo sen unua premio de Libera Folio je 2017-07-282017-07-28 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis anoncitaj en Seulo en vendredo. La unuan premion en la branĉo poezio ricevis Nicolau Dols el Hispanio pro “Pasio. Poemo en ses stacioj”.