Eroŝenko reviviĝas en angla traduko de Libera Folio je 2023-04-042023-04-04 Dum multaj jaroj la blinda esperantista verkisto Vasil Eroŝenko krom Rusio, Ukrainio kaj orienta Azio, kie diverslingve aperis lia verkaro, estis konata ĉefe en Esperantujo. Ĵus tamen Clemens J. Setz konigis lin en la germana, kaj nun aperis antologio de verkoj de Eroŝenko en la angla.
Metropoliteno reveturis al Nederlando de Libera Folio je 2023-03-212023-03-21 En 1933 en Amsterdamo estis eldonita unu el la klasikaĵoj de la originala Esperanta literaturo: Metropoliteno de Vladimir Varankin. Post 90 jaroj la libro denove aperas samlande, nun en nederlanda traduko.
Tri usonanoj diskutas persone de Libera Folio je 2023-01-24 Ĉu Esperanto estas sekto? Ĉu tradukado estas mensogado? Kaj kiuj libroj en la ”Baza legolisto” efektive estas legindaj? Jen kelkaj demandoj, kiujn starigas la podkasto ”Usone persone”. Ni petis Hans Becklin rakonti pri la elsendo.
La milito en Ukrainio plej interesis legantojn de Libera Folio je 2022-12-312023-01-04 La milito en Ukrainio estis la temo, kiu plej interesis la legantojn de Libera Folio dum la pasinta jaro. Multe malpli aktive oni legis artikolojn pri la sorto de la Centra Oficejo, de TEJO kaj la nova retejo de UEA. Libera Folio atingis novan rekordon de paĝomontroj.
Unukornuloj parolas Esperanton de Libera Folio je 2022-12-182022-12-19 Ne nur homoj scias konversacii en Esperanto. La babil-roboto ChatGPT kapablas ne nur retbabili kun homoj en diversaj lingvoj – ankaŭ en Esperanto – sed eĉ verki artikolojn kaj kantotekstojn, kun impresaj rezultoj. Marc van Oostendorp petis la roboton krei tekstojn pri mondo, en kiu Esperanton parolas ankaŭ unukornuloj.
Kjara gajnis alternativan Eŭrovidan konkurson de Libera Folio je 2022-12-122022-12-12 La itala kantisto Kjara (Chiara Raggi) gajnis la alternativan Eŭrovidan kantokonkurson por muzikaĵoj en minoritataj lingvoj per la kanto Mozaiko en Esperanto. La kanto ricevis kvaroble pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto.
EAB serĉas tradukontojn per konkurso de Libera Folio je 2022-12-092022-12-09 Esperanto-Asocio de Britio lastatempe iĝis granda eldonanto de altkvalitaj, ĉefe tradukitaj libroj en Esperanto. La asocio nun aĉetis la tradukrajtojn de du famaj, anglalingvaj libroj, kaj serĉas tradukantojn por ili per konkurso.
Ĵomart kaj Nataŝa kantas kune dum kvin jardekoj de Libera Folio je 2022-11-222022-11-22 Ĵomart kaj Nataŝa estas supozeble la plej konata muzika duopo en Esperantujo. Sian unuan diskon ili publikigis jam en 1989 en la tiama Sovetio, en tri mil ekzempleroj, kiuj tuj disvendiĝis. Ĵus ili ricevis la plej grandan kulturan distingon en Esperantujo, la FAME-premion. Libera Folio kaptis la okazon intervjui ilin.
La ĉefa kulturpremio en Esperantujo de Libera Folio je 2022-11-222022-11-22 La FAME-premio estas kredeble la plej granda unuopa kulturpremio en Esperantujo. Ĵus estis fine solene transdonita la 17-a premio, kiu estis aljuĝita al Ĵomart kaj Nataŝa jam antaŭ du jaroj – la ceremonio prokrastiĝis pro la pandemio. Ni petis Ulrich Matthias, unu el la estraranoj de la FAME-fondaĵo, rakonti pli pri la premio.
Ŝanco por Esperanto en minoritata Eŭrovido de Libera Folio je 2022-11-222022-11-28 Kanto en Esperanto estas inter la finaj konkurantoj en alternativa Eŭrovida konkurso por minoritataj lingvoj.