Ĉina Radio ne plu elsendas en Esperanto de Libera Folio je 2021-12-20 La regulaj elsendoj de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) en Esperanto ĉesis. Plu funkcios tamen la Esperanto-redakcio, kiu prizorgas la novaĵretejon de ĈRI en Esperanto kaj produktas videojn.
Bronŝtejn ricevis la unuan Laŭron de la Akademio de Libera Folio je 2021-12-162021-12-16 Dum multaj jaroj mankis en Esperantujo prestiĝa literatura premio, donata al jam publikigita verko. Ĉi-jare unuafoje estis aljuĝita la Laŭro de la Akademio, kiun povas ricevi verko aperinta dum la lastaj kvin jaroj. La premion ricevis Mikaelo Bronŝtejn por sia historia romano ”Mi stelojn jungis al revado”.
Ok legindaĵoj – el kiuj kelkaj novaj de Libera Folio je 2021-12-152021-12-15 La 15-a de decembro, la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, ekde 1927 estas la tago de la Esperanta literaturo, la tago de la libro. Tradicie en tiu tago oni aĉetu almenaŭ unu libron en Esperanto, do ni petis Sten Johansson, la prizorganton de la retejo Originala Literaturo Esperanta, rekomendi kelkajn havindajn verkojn.
SAT en Leningrado kaj proleta biciklado tra Azio de Libera Folio je 2021-12-112022-01-26 La SAT-kongreso en Leningrado en 1926 kaj la bicikla vojaĝo de Lucien Péraire al Eŭrazio en 1928-1932 estos du el la temoj de universitata studtago en Parizo. La aranĝo okazas lige kun la 100-jariĝo de SAT kaj celas konigi la historion de la laborista Esperanto-movado al la ekstera publiko.
Forpasis amiko de Esperanto en Bjalistoko de Libera Folio je 2021-11-292021-11-29 La 23an de Novembro en sia domo en Łubniki, apud Bjalistoko, en la aĝo de 71 jaroj forpasis Jan Leończuk, poeto, verkisto, multjara direktoro de la Bjalistoka Regiona Libraro, sincera amiko kaj subtenanto de Esperanto.
En fremda okulo ni vidas ligneron de Libera Folio je 2021-11-082021-11-09 Legantoj ofte plendas, ke en Libera Folio aperas tro malmultaj lingvaj eraroj, kaj sekve malfacilas elpensi, pri kio plendi en la komentoj. Ĉi-foje István Ertl tamen trovis amuzajn lingvajn erarojn ĝuste en la komentoj.
Esperanto-Stacio proponas lokon por kuna agado de Libera Folio je 2021-10-252021-10-25 Dum UEA malmuntas sian Centran Oficejon, apud Berlino Ralf Fröhlich starigas novan ejon por Esperanta aktivado. ”Por la identeco de nia komunumo ni bezonas ankaŭ fizikajn lokojn kie vivas esperantlingva laboretoso”, li diras al Libera Folio. Post kelkaj tagoj oni ludos komputilajn ludojn en la Esperanto-Stacio.
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021 de Libera Folio je 2021-09-202021-09-20 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021 estis prezentitaj en aparta premia festo kadre de la Virtuala Kongreso en dimanĉo la 19-a de septembro. Partoprenis entute 188 verkoj.
Klasikaĵo de Stanisław Lem aperis en Esperanto de Libera Folio je 2021-09-152021-09-15 Polaj amaskomunikiloj favore raportis pri la ĵusa apero de la klasika sciencfikcia romano Solaris en Esperanto. Ni petis la tradukinton Przemysław Wierzbowski klarigi, kial gravas havi tiun verkon en Esperanto, kvankam ĝi jam aperis en kvardeko da aliaj lingvoj.
Katedro en Amsterdamo ŝajne plu vivos de Libera Folio je 2021-09-132021-09-13 La planata ”financa resanigo” de UEA ne tuj trafos la instruadon de Esperanto ĉe la universitato de Amsterdamo, kies speciala katedro estas financata de UEA. Laŭ vicprezidanto Fernando Maia estas mono por pliaj kvar jaroj en la koncerna fondaĵo, kaj la perspektivoj estas bonaj.