Ĉu la estraro kaj komitato de TEJO dormas? de Libera Folio je 2025-01-072025-01-07 Nova estraro de TEJO ekoficis en septembro, sed la transdono ne estis glata kaj multaj gravaj dokumentoj malfruas. Sed ankaŭ la komitato ne estas aktiva kaj apenaŭ reagis al la malfruo. Ŝajnas ke la malfrueco parte rilatas al disputo kun la ekskasisto, kaj leviĝis akuzoj pri mensogado kaj pri kontraŭleĝaj proponoj.
Ŝtataj Esperanto-ekzamenoj ĉesas en Hungario de Libera Folio je 2024-12-312024-12-31 Dum multaj jaroj studentoj en Hungario povis havi utilon de ekzameno pri Esperanto por ricevi universitatan diplomon. Antaŭ du jaroj la utilo malaperis, kaj nun malaperas ankaŭ la ŝtata ekzameno.
REU pretas aktivi en okupita teritorio de Libera Folio je 2024-12-172024-12-17 Rusia Esperantista Unio agnoskas la kontraŭleĝan anekson de ukraina teritorio kaj pretas aktivi tie, deklaras la prezidanto de REU. La temo reaktualiĝis pro rezolucio de UN pri Israelo. Osmo Buller petis reagon de la estraro de UEA pri la eventuala aktivado de la landaj asocioj de Israelo kaj Rusio en okupitaj teritorioj. UEA laŭkutime silentas.
UEA plu vivos per eŭropaj subvencioj de Libera Folio je 2024-12-102024-12-10 Subvencio de Eŭropa Unio en 2025 kovru du trionojn el la salajroj de UEA. Tion antaŭvidas la ĵus aprobita buĝeto de la asocio. Por certigi la ricevon de la subvencio UEA refondis sian virinan komisionon kaj entreprenis aliajn paŝojn, kiujn eblos raporti al EU, prezidanto Duncan Charters rakontis dum la kunsido.
La triumfo de Esperanto en Montevideo de Libera Folio je 2024-12-102024-12-10 La rezolucio de Montevideo, akceptita la 10-an de decembro 1954 de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo, estas konsiderata unu el la grandaj venkoj de la Esperanto-movado. Ĝi estis la rezulto de multjara lobia laboro de UEA, kaj precipe de Ivo Lapenna. En la 70-a datreveno de la rezolucio ni publikigas raporton de Ivo Lapenna mem. Redaktita versio de la teksto origine aperis en La Praktiko. Ni konservis la originalajn ortografion kaj interpunkcion.
Ankaŭ la IJK estas prokrastita je semajno de Libera Folio je 2024-12-042024-12-04 Post la neatendita anonco de UEA pri ŝanĝo de la datoj de la venontjara Universala Kongreso, ankaŭ TEJO anoncis pri unusemajna prokrasto de la IJK, kiu okazos en Indonezio. Ĝis nun estas nur 30 aliĝintoj, kaj laŭ TEJO neniu el ili ankoraŭ aĉetis biletojn.
UEA subite ŝanĝis la datojn de la UK en Brno de Libera Folio je 2024-11-302024-12-03 La Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio, neatendite estis malfruigita je unu semajno. La subita anonco atingis la kongresanojn en sabato, la 30-a de novembro. Laŭ la kongresa fako de UEA tio necesis, ĉar samtempe en la urbo okazos du aliaj aranĝoj, kaj malfacilus trovi hotelĉambrojn je eltenebla prezo. Tamen ne klaras, kial oni ne bontempe kontrolis la situacion.
Koreoj kaj japanoj komune kongresis kun ĉinoj de Libera Folio je 2024-11-262024-11-26 La ĉefa manko de la 3-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio estis, ke ĝi tro rapide finiĝis, skribas Choe Taesok. Dum la kongreso okazis ankaŭ Esperanto-forumo de Ŝanhajo kaj Seulo. Abundis kunsidoj sed mankis tempo ĉion ĉeesti.
Ne nur en Finnlando aperas filmoj en Esperanto de Libera Folio je 2024-11-182024-11-18 Jam la sesan fojon okazas la Usona Bona Film-Festivalo, konkurso por filmetoj en Esperanto. Lundo estas la lasta tago dum kiu la spektantoj povas voĉdoni. Jam antaŭ la fino de la konkurso grandan sukceson havas unu el la filmoj, kiuj kaptis la atendon de la uzantoj ĉe Youtube kaj ĝis nun estis spektita pli ol 40 000-foje.
Forpasis Claude Gacond de Libera Folio je 2024-11-182024-11-18 La 17-an de novembro, en la aĝo de 93 jaroj, forpasis la konata svisa esperantisto Claude Gacond. Li estis honora membro de UEA, iniciatinto kaj multjara ĉefa aktivulo de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en La Chaux-de-Fonds.