Ĉu japanaj anoncoj popularigas Esperanton? de Libera Folio je 2023-01-312023-02-06 La emerita japana entreprenisto Etsuo Miyoshi post multjara paŭzo rekomencis sian grandan reklaman kampanjon por Esperanto en eŭropaj gazetoj. La kostegaj anoncoj tamen estas neprofesie fasonitaj kaj laŭ iuj prijuĝoj povos eĉ malutili.
Biblioteko Hodler iros al Pollando de Libera Folio je 2023-01-162023-01-17 La estonteco de la biblioteka kolekto de UEA nun ŝajne estas sekurigita. La restanta parto de la kolekto de Biblioteko Hector Hodler estos transdonita al la Pola nacia biblioteko en Varsovio.
Kiu aĉetos la Centran Oficejon? de Libera Folio je 2023-01-102023-01-10 Universala Esperanto-Asocio havas tri grandajn defiojn en 2023. Ĉiuj estas ligitaj al la decido vendi la multjaran sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg 176. Ĉiuj restas nesolvitaj.
Rusio ricevas esperantiston kontraŭ korbopilkisto de Libera Folio je 2022-12-082022-12-08 Usono liberigis la mondfaman armil-komerciston kaj esperantiston Viktor But kontraŭ la mondfama korbopilkisto Brittney Griner. La interŝanĝo de malliberuloj estis diskutita dum monatoj, kaj fine oficiale anoncita la 8-an de decembro.
Pli da mono por nova retejo de UEA de Libera Folio je 2022-12-062022-12-06 UEA uzos pliajn 18 000 eŭrojn por la nova retejo dum la venonta jaro. Tion decidis la komitato en sia sabata reta kunveno, kiam estis aprobita la buĝeto por 2023. TEJO ne plu havas monon por pagi la laboron de la programisto.
Eventa Servo havigis novan retadreson de Libera Folio je 2022-12-062022-12-06 Eventa Servo disvastigos informojn pri Esperanto-eventoj per la adreso Esperanto.events.
Cerboj de planlingvistoj skanitaj ĉe MIT de Libera Folio je 2022-11-292022-12-03 Kie en la kapo kaŝiĝas Esperanto? Ĉu aliloke ol la angla – aŭ Klingono? Tion oni esploris per skanado de la cerboj dum kunveno de parolantoj de diversaj planlingvoj en Usono. Ĉeestis ankaŭ la kreintoj de la diversaj lingvoj, kun unu rimarkinda escepto.
Anonimaj rusoj nun nombritaj de Libera Folio je 2022-11-282022-11-28 Almenaŭ 29 rusiaj esperantistoj subtenas la protestan leteron, kiu postulas de UEA penton kaj pardonpeton. Tion asertas la sendinto de la letero. La nomoj de la asertataj subtenantoj tamen restas sekreto.
Azia kaj Oceania kongreso kun juno kaj gajo de Libera Folio je 2022-11-152022-11-18 Pli ol 300 esperantistoj partoprenis la ĵusan Azian-Oceanian Kongreson en Koreio, 172 el ili ĉeeste. Temis pri la unua internacia ĉeesta renkontiĝo post la trijara pandemio en Azio. Nia raportanto CHOE Taesok estis ĝoja revidi la stabile antaŭenirantan Esperanto-movadon de sia unua hejmlando.
Rusiaj esperantistoj postulas pardonpeton de Libera Folio je 2022-11-092022-11-09 Protesta letero sendita nome de “rusiaj esperantistoj” postulas, ke UEA ĝis la 1-a de decembro ree enoficigu la eksigitan ĉefdelegiton Svetlana Smetanina kaj pardonpetu al ŝi pro la eksigo. Laŭ la Estraro de UEA la komentoj de Smetanina subtene al militaj agoj de Rusio damaĝas la publikan bildon de la asocio.