Imitinda lingvistika priskribo de Esperanto de Libera Folio je 2022-10-252022-10-25 Nun ekzistas anglalingva libro, kiu povas konvinki profesian lingviston, ke estas fruktodone kaj interese esplori Esperanton kaj precipe ĝian uzon per la ordinaraj lingvistikaj metodoj uzataj por la studo de la tiel nomataj naturaj lingvoj. Tion konstatas en sia recenzo Jouko Lindstedt. Sed la libro evidente estas interesa ankaŭ por esperantistoj.
UEA ne kontentas pri sia nova retejo de Libera Folio je 2022-10-172022-10-18 La longe atendataj nova retejo kaj administra sistemo de UEA laŭ la plej freŝa limdato devis ekfunkcii en septembro, sed tio ne okazis. Laŭ informoj de Libera Folio, la estraro de UEA trovas la sistemon mankohava kaj ne pretas akcepti ĝin en ĝia nuna stato.
UK en 1922 – kulmino de la juna movado de Libera Folio je 2022-10-162022-10-16 Antaŭ cent jaroj en Helsinko okazis Universala Kongreso kun amaso da altnivelaj fakaj kunvenoj. Reprezentantoj de la UK estis akceptitaj de la prezidanto de Finnlando, kiu manpremis ĉiujn gastojn. Dum la kongreso oratoris Privat, deklamis Kalocsay, kaj la tuto ricevis vastan gazetaran atenton. Sed post la kongreso la loka movado kolapsis – kial?
Unika aranĝo sur plurgeneracia fundamento de Libera Folio je 2022-10-132022-10-13 Ĉu eblus okazigi kulturan aranĝon similan al Arkones aliloke, ekzemple en Usono lige kun NASK? Tiu estis unu el la demandoj, kiujn starigis al si Brandon Sowers antaŭ la ĉi-jaraj artaj konfrontoj en Poznano. Serĉante la respondojn li maltrafis eĉ du trajnojn kaj restis en Poznano plian nokton.
TEJO maldungos oficistojn pro monomanko de Libera Folio je 2022-09-022022-09-05 Dum fermita kunsido, la komitato de TEJO decidis maldungi siajn oficistojn je la fino de la jaro, ĉar la buĝeta deficito estos eĉ pli granda ol atendite. La komitato decidis ankaŭ, ke TEJO en 2023 ne plu okupiĝos pri la nova retejo de UEA.
Muzikalo kronis la unuan postpandemian IJK de Libera Folio je 2022-09-012022-09-01 La unua ĉeesta IJK post 2019 ĵus okazis en Westelbeers, Nederlando. 233 partoprenantoj kun la averaĝa aĝo de 32 jaroj venis el 30 landoj. Libera Folio petis la ĉef-organizanton, Rogier ”Roĉjo” Huurman, rakonti pri la renkontiĝo.
UEA eksigis la ĉefdelegiton en Rusio de Libera Folio je 2022-08-302022-08-31 La Estraro de UEA decidis “provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio”. Tio signifas, ke la nuna ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdas sian postenon. Ŝi estis forte kritikata pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio.
Osmo Buller: ”Tiu ĉi UEA ne plu estas mia UEA” de Libera Folio je 2022-08-232022-08-23 Osmo Buller, la multjara ĝenerala direktoro kaj dumviva membro de UEA, anoncis ke li monatŝanĝe forlasos la asocion. En intervjuo de Libera Folio li klarigas, kial li postulis eksigon de la ĉefdelegito de UEA en Rusio, kaj kion li nun sentas pri la asocio.
Estraro traktos eksigon de la rusia ĉefdelegito de Libera Folio je 2022-08-132022-08-13 La Estraro de UEA ĝis la fino de septembro raportos al la Komitato pri sia decido rilate la eksigon de la ĉefdelegito por Rusio. Tion decidis la Komitato post longa… [Legu plu]
Kovtonjuk rakontis pri la milito en Ukrainio de Libera Folio je 2022-08-132022-08-13 Jevhen Kovtonjuk, la komitatano A por Ukrainio, rakontis pri la milito en Ukrainio en aparta programero dum la Universala Kongreso en Montrealo. En la komitato de UEA li levis la demandon pri la eksigo de la ĉefdelegito de Rusio.