Centra Oficejo ne plu respondos de Libera Folio je 2022-08-102022-08-10 Ne plu okazos la programero ”Centra Oficejo respondas”, ĉar la CO ne plu povas respondi, klarigis la estraro de UEA en Montrealo. Anstataŭe okazis ”UEA respondas”, kun ĉeesto de estraranoj… [Legu plu]
La prezidanto ne subtenis la buĝeton de TEJO de Libera Folio je 2022-08-102022-08-10 Post diskuto, la komitato de TEJO aprobis novan buĝeton por 2022. Sed tuj post la voĉdonado la eliranta prezidanto de TEJO, Léon Kamenický, agnoskis ke li ne subtenis la buĝeton kaj proponis rekomenci la diskuton. ”Estis foje tre malagrable estri organizon kun tiom da malordo kaj neklareco en financoj”, li skribis.
”La CO estis fakte modelo por la movado” de Libera Folio je 2022-08-092022-08-09 Clay Magalhães ekde 1996 volontulis en la kongresa fako de UEA, en la Centra Oficejo. En 1999 li estis dungita de la asocio – kaj en 2022 maldungita, post longa, sukcesa kariero kiel Konstanta Kongresa Sekretario. En ampleksa intervjuo de Libera Folio li rakontas pri siaj spertoj kaj esperoj.
La komitato de UEA surmetis maskojn de Libera Folio je 2022-08-082022-08-09 Kvarcento da kongresanoj ĉeestis la Nacian Vesperon. La komitato aprobis la jaran raporton kaj petis klarigojn pri la vendo de la domo. Ankoraŭ ne klaras la sorto de la libroservo. Unu komitatano malsaniĝis je KOVIM, kaj oni enkondukis maskodevigon.
UEA havas novan malnovan estraron de Libera Folio je 2022-08-062022-08-07 Unuafoje post 2019 okazas ĉeesta Universala Kongreso. La komitato de UEA en sia unua kunsido en Montrealo elektis novan estraron – sen grandaj ŝanĝoj. Duncan Charters plu prezidos. Gbeglo Koffi ne estis elektita kiel komitatano C.
Batalo pri la rusia ĉefdelegito de Libera Folio je 2022-08-022022-08-02 La ĉefdelegito de UEA en Rusio devas esti eksigita, ĉar ŝi faris publikajn elpaŝojn pri la milito en Ukrainio neakcepteblajn por reprezentanto de UEA. Tion postulis komitatano Osmo Buller. En la posta vigla diskuto la estraro de UEA rifuzis diri sian opinion, dum la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio konsideras, ĉu REU entute restu landa asocio de UEA.
TEJO esperas je mondonaco de ESF aŭ UEA de Libera Folio je 2022-07-272022-07-28 Post la perdo de la ĉefa enspezo, subvencio de EU, TEJO devis krei novan buĝeton por 2022. La nun prezentita buĝeto por la kuranta jaro prognozas deficiton de 31 000 eŭroj kaj nun dependas de nova subvencio de ESF aŭ UEA. Tamen malcertas ĉu TEJO ricevos tiun monon.
La arkivo de UEA nun loĝas en Vieno de Libera Folio je 2022-07-262022-07-26 Entute 158 kestoj da arkivaj kaj bibliotekaj materialoj estis transdonitaj de UEA al la Internacia Esperanto-Muzeo ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko. Krom la tuta historia arkivo de UEA, el la biblioteko de UEA estis transdonitaj tiuj verkoj, kiujn la biblioteko en Aŭstrio ne jam posedis. Almenaŭ 95 procentoj el la enhavo de la biblioteko Hector Hodler tamen plu restas ĉe UEA. Tiu ĉefa parto de la biblioteko ŝajne estos transportita al Slovakio.
Esperantistoj fieras en Berlino de Libera Folio je 2022-07-222022-07-27 La GLAT-a Esperanto-Renkontiĝo FIERU! 2022 okazas la trian fojon inter la 20-a kaj la 24-a de julio en la Esperanto-Stacio ĉe Berlino. La pinto de la renkontiĝo estos la Berlina Pride-parado, en kiu esperantistoj oficiale partoprenos kaj marŝos kun Esperanto-flagoj. Por ekscii pli pri la evento, Libera Folio intervjuis Ralf Froehlich.
UEA kritikata pro troa neŭtraleco de Libera Folio je 2022-07-192022-07-21 UEA devus pli klare kondamni la militan agreson de Rusio kontraŭ Ukrainio. Tion opiniis pluraj partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio. Pro la politika situacio neniu el la aliĝintaj rusianoj povis ĉeesti la aranĝon.