Esperantistoj helpas defendi Odeson de Libera Folio je 2022-04-192022-04-19 Viktor Vilĥa en Odeso kolektas subtenon por la defendo de sia hejmurbo, kaj li jam ricevis kontribuojn de esperantistoj el pluraj landoj. Sed mirigas lin, ke ekzistas ankaŭ esperantistoj, kiuj subtenas la invadon de aliaj landoj. ”Tio estas por mi tute nekomprenebla afero”, li diras.
TEJO ree malaprobis genran kvoton de Libera Folio je 2022-04-182022-04-19 Jam la duan fojon dum ses monatoj la komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono laŭ kiu almenaŭ triono de la kandidatoj por ĉiuj postenoj estu de malsamaj genroj. La komitato krome elektis du novajn estraranojn por anstataŭigi eksigitojn.
Likvido de Ukrainio ne bonvenas en Pollando de Libera Folio je 2022-04-11 Universitato Adam Mickiewicz nuligis la studrajton de la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio pro liaj deklaroj subtenantaj la invadon de Rusujo kontraŭ Ukrainujo. La decido okazis post du leteroj al la universitato: unu sendita de la prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj dua de instruistoj, kunstudantoj kaj diplomitoj de la programo Interlingvistikaj Studoj.
Ukraina esperantisto fuĝis al Amsterdamo de Libera Folio je 2022-04-01 La tagon antaŭ la atako Ihor Jasinskij tute ne kredis, ke Rusio vere povus bombardi lian hejmurbon en orienta Ukrainio. Post semajno en bomboŝirmejo li fine fuĝis al Nederlando, kie li renkontis lokajn esperantistojn.
Anarkiistaj idealoj kongruis kun interna ideo de Libera Folio je 2022-03-232022-03-23 Kiam komenciĝis la rilato inter Esperanto kaj anarkiismo? Kial la ”liberecanoj” ekinteresiĝis pri la internacia lingvo? Javier Alcalde verkis detalan esploron pri tiu temo kaj rakontis pri sia verko en intervjuo de Libera Folio.
TEJO kreskas, UEA stagnas de Libera Folio je 2022-03-192022-03-20 Laŭ freŝa statistiko la membrokvanto de TEJO denove forte kreskis dum la pasinta jaro, kaj la junulara sekcio de UEA nun havas pli da individuaj membroj ol iam ajn dum la lastaj jardekoj. Samtempe la tuta kresketo en la membrokvanto de UEA okazis ĉe la junulara sekcio. De kio tio dependas?
ELI kondamnas la rusian invadon de Ukrainio de Libera Folio je 2022-03-13 La landa asocio de UEA en Israelo, ELI (Esperanto-Ligo en Israelo) publikigis deklaron, en kiu la asocio kondamnas la invadon de Ukrainio. Libera Folio publikigas ĝian tekston.
Prezidanto de REU subtenas la militon de Libera Folio je 2022-03-062022-03-06 La prezidanto de Rusia Esperanto-Unio senkondiĉe subtenas la agadon de Rusio en Ukrainio. Libera Folio malpublikigis deklaron de rusiaj esperantistoj kontraŭ la milito, ĉar ĝi pro nova leĝo povas kaŭzi gravajn problemojn. Iu jam ricevis minacon.
Deklaro de juristoj pri la agreso de Rusio de Libera Folio je 2022-03-042022-03-04 La estraro de Internacia Jurista Esperanto-Asocio diskonigis deklaron pri la agreso de Rusio kontraŭ Ukrainio. Libera Folio publikigas la tekston.
Deklaro de SAT kontraŭ la milito en Ukrainio de Libera Folio je 2022-03-042022-03-04 La plenumkomitato de SAT, kaj la organiza komitato de la 95-a SAT-kongreso, kiu devis okazi ĉi-jare en Moskvo, diskonigis komunan deklaron pro la milito en Ukrainio. Libera Folio publikigas ĝian tekston.