Prezidanto de REU subtenas la militon de Libera Folio je 2022-03-062022-03-06 La prezidanto de Rusia Esperanto-Unio senkondiĉe subtenas la agadon de Rusio en Ukrainio. Libera Folio malpublikigis deklaron de rusiaj esperantistoj kontraŭ la milito, ĉar ĝi pro nova leĝo povas kaŭzi gravajn problemojn. Iu jam ricevis minacon.
Deklaro de juristoj pri la agreso de Rusio de Libera Folio je 2022-03-042022-03-04 La estraro de Internacia Jurista Esperanto-Asocio diskonigis deklaron pri la agreso de Rusio kontraŭ Ukrainio. Libera Folio publikigas la tekston.
Deklaro de SAT kontraŭ la milito en Ukrainio de Libera Folio je 2022-03-042022-03-04 La plenumkomitato de SAT, kaj la organiza komitato de la 95-a SAT-kongreso, kiu devis okazi ĉi-jare en Moskvo, diskonigis komunan deklaron pro la milito en Ukrainio. Libera Folio publikigas ĝian tekston.
TEJO gajnis unu estraranon kaj perdis du de Libera Folio je 2022-03-042022-03-04 Dum la komitatkunsido de TEJO, Tyron Surmon estis elektita kiel estrarano por anstataŭi Matheus Pacheco, kiu rezignis antaŭ tri semajnoj. Sed la komitato voĉdonis por eksigi Uriel Gurdián pro lia malaktiveco, kaj Alexandre Raymond decidis rezigni. Pri la membroj en la kategorio ”junaj amikoj” oni plu nenion scias.
Kritiko kontraŭ deklaro de UEA pri Ukrainio de Libera Folio je 2022-02-282022-03-01 Post longa pripensado, UEA publikigis deklaron pri la milito en Ukrainio la 27-an de februaro. La deklaro rapide renkontis kritikon de multaj esperantistoj, ĉar ĝi estas ampleksa sed senenhava, kaj eĉ ne mencias Ukrainion aŭ Rusion.
TEJO kondamnas la invadon de Ukrainio de Libera Folio je 2022-02-272022-03-01 La estraro de TEJO publikigis rezolucion kiu kondamnas Rusion pro la invado de Ukrainio. Laŭ la rezolucio la milito estas malrespekto de homaj rajtoj kaj tiele kontraŭ la valoroj de TEJO. Ĝi alvokas por paco kaj esprimas solidarecon al ĉiuj kiuj kontraŭas la militon.
La forumoj en Duolingo malaperos de Libera Folio je 2022-02-172022-02-18 La lingvolerna retejo Duolingo forigas siajn diskutforumojn, ĉar ilia administrado postulas tro da laboro interalie pro robotaj atakoj. Inter la malaperontaj forumoj estas ankaŭ la aktiva Esperanta forumo.
112 esperantistoj subskribis peticion por la CO de Libera Folio je 2022-02-172022-02-17 Dum iom pli ol semajno, 112 homoj subskribis retan peticion kontraŭ la plano vendi la domon en kiu situas la Centra Oficejo de UEA. Tamen la komitato jam faris la decidon. Ni petis la iniciatinton rakonti, kial li starigis la peticion – kaj kial tiom malfrue.
B-komitatanoj elektitaj sen elekto de Libera Folio je 2022-02-142022-02-15 Nur kvar personoj kandidatis en la elekto de komitatanoj B de UEA por la periodo 2022–2025. Ĉar estis kvin liberaj lokoj, ĉiuj kandidatoj estis elektitaj sen voĉdono de la individuaj membroj de UEA, kiujn ili reprezentas.
UEA decidis vendi la domon de la CO de Libera Folio je 2022-02-132022-02-13 La komitato de UEA per reta voĉdonado faris la finan decidon pri la proponita vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg, kie situas la Centra Oficejo de la asocio. 37 komitatanoj voĉdonis por vendo, 13 kontraŭis vendon kaj 4 sin detenis.