Simo Milojević – la bonkora aŭtoritato de Libera Folio je 2022-02-082022-02-10 Simo mortis, sed pli gravas, ke li vivis. La multjara redaktoro kaj ĝenerala direktoro de UEA estis populara inter ordinaraj esperantistoj, pro sia ĝentilo kaj humoro, precipe pro sia bonkoreco, skribas Ulrich Lins. ”Iom da petolo necesas, por povi digesti la seriozan movadan laboron”, li opiniis.
La komitato decidas pri la vendo de la CO de Libera Folio je 2022-02-072022-02-08 La komitato de UEA nun voĉdonas pri la propono vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176. Post studvizito en la Centra Oficejo komitatano François Lo Jacomo konkludis, ke la proponata vendo povos havi katastrofajn sekvojn.
Matheus Pacheco eksigita el la estraro de TEJO de Libera Folio je 2022-02-042022-02-04 Matheus Pacheco perdis sian postenon kiel estrarano de TEJO, ĉar li maltrafis tri sinsekvajn voĉdonojn. La komitato maltrankvilas, ĉar ankaŭ aliaj estraranoj ade maltrafas voĉdonojn kaj kunsidojn. Ĉu malaktiveco iĝas serioza problemo por la estraro?
IJK 2023 okazos en Italio de Libera Folio je 2022-02-022022-02-03 Internacia Junulara Kongreso 2023 okazos en Marina di Massa, Italio. Tion anoncis TEJO la 2-an de februaro. Ĉi-jare la IJK okazos en Nederlando.
Esperantistoj: ĉu revoluciuloj aŭ stranguloj? de Libera Folio je 2022-01-302022-01-30 Kio estas Esperantujo kaj kion signifas esti esperantisto? Ĉu la lingvo estas politika vidpunkto? Kiel la interreto ŝanĝis la movadon? Oni delonge diskutis tiujn demandojn, sed nun aperas scienca studo pri la temo. Guilherme Fians verkis la unuan antropologian libron pri la Esperanto-komunumo, politiko kaj la interreto.
Plena konfuzo en elektoj de TEJO de Libera Folio je 2022-01-242022-01-24 Kiu rajtas voĉdoni? Kiom da komitatanoj B oni elektu? Kiuj estas la kandidatoj kaj kial ne aperis sinprezentoj? Kompleta konfuzo pri ĉio ĉi kaŭzis, ke fine nur 46 membroj de TEJO voĉdonis por alelekti tri komitatanojn, kiuj oficos nur ĝis la fino de majo.
La komitato de UEA decidis decidi mem de Libera Folio je 2022-01-102022-01-10 Ne okazos ĝenerala voĉdonado pri la vendo de la Centra Oficejo de UEA. Tion decidis la komitato de UEA per 35 voĉoj kontraŭ 15. Nun la komitato baldaŭ mem decidos pri la planata vendo.
EU kunfinancas la novan retejon de UEA de Libera Folio je 2022-01-072022-01-07 En la nova jaro 2022 UEA ŝajne decidos pri la vendo de la Centra Oficejo, sed kompense eble ekhavos novan retejon en majo. Nun montriĝas, ke la laboro pri la retejo estas parte financata per administra subvencio de EU al TEJO.
Cent jaroj da sennaciismo de Libera Folio je 2021-12-312022-01-26 En la finiĝanta jaro festis sian centjariĝon la ĉefa konkuranto de UEA – Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu fine de la 1920-aj jaroj havis pli ol 6 000 membrojn. Nun restas malpli ol 500. La asocio estas sentabua kunvenejo de malsamideanoj, kiuj kontraŭas ĉian ekspluatadon, rakontas Vinko Markovo.
Ĉu membroj decidu pri la vendo de la domo? de Libera Folio je 2021-12-292021-12-29 Eventuala decido pri la vendo de la Centra Oficejo de UEA estu aprobita de la membraro en ĝenerala voĉdonado. Tiu propono de Dietrich Weidmann ricevis subtenon de multaj komitatanoj de UEA, sed ankaŭ akran kritikon. Nun la komitato rete voĉdonas pri ĝi.