UEA kresketas kaj ŝrumpas de Libera Folio je 2021-03-292021-03-31 La kvanto de individuaj membroj de UEA pasintjare kreskis je iom pli ol 3 procentoj. La kresko tamen ĉefe okazis en la kategorio de ”baza membreco”, kiu donas malmultan enspezon al la asocio. La kvanto de ordinaraj membroj-abonantoj unuafoje falis sub mil. La kvanto de individuaj membroj de TEJO klare kreskis.
Rasismaj afiŝoj en retejo de UEA de Libera Folio je 2021-03-232021-03-29 Du krude rasismaj tekstoj dum pluraj semajnoj estis videblaj en la Forumo de UEA, kie ili estis legitaj de dekoj da homoj. La estraro de UEA tamen evidente ne sekvas, kio okazas en tiu ĝenerale ne tre vigla diskutejo de la asocio. Tuj post atentigo en la komitata diskutejo, vicprezidanto Fernando Maia aranĝis, ke la afiŝoj malaperu senspure.
Fabrício Valle refoje provos eldoni Heroldon de Libera Folio je 2021-03-222021-03-22 Fabrício Valle ne rezignas pri la ideo eldoni Heroldon de Esperanto. Li aĉetis ĝin de LF-koop en 2016, sed sukcesis eldoni nur malmultajn numerojn. En 2018 LF-koop reprenis ĝin, kaj de tiam ĝi denove en la praktiko funkcias kiel organo de la Esperanta Civito. Nun Fabrício Valle faras novan provon eldoni sian propran version de la gazeto kaj esperas vendi akciojn.
La retejo de UEA troviĝas en neraportebla stato de Libera Folio je 2021-03-122021-03-12 La laboro pri la nova retejo de UEA eble signife progresis, sed ial ne eblas facile raporti pri tiu progreso. La novan strategian planon ekde la jaro 2017 oni havos iam en 2021. Jen novaĵoj el la freŝa progres-raporto de la estraro de UEA.
Ĉu la ĉina por hungaroj pli facilas ol Esperanto? de Libera Folio je 2021-03-052021-03-05 La serba estas la plej facila lingvo por hungaroj, dum Esperanto estas la plej malfacila. Tion eblus konkludi laŭ la statistiko de la ekzamen-rezultoj en Hungario dum la pasinta jaro. Sed vere la ciferoj montras ion alian, laŭ László Szilvási, kiu profundiĝis en la temon.
Reta ŝerco iĝis delikto kontraŭ la Civito de Libera Folio je 2021-03-022021-03-02 La Esperanta flago jure apartenas al la Esperanta Civito, kaj tiu kiu metas ĝin sur seĝo en sia dormoĉambro kulpas pri insulta delikto kontraŭ la Civito. Tion rezoluciis la Kapitulo de la Esperanta Civito post kiam ŝerca redakto en Vikipedio estis denuncita al ĝi.
UN rimarkis Esperanton en la lingvotago de Libera Folio je 2021-02-212021-02-23 UEA de jardekoj havas formalajn rilatojn kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN, sed malofte Esperanto ricevas atenton de la UN-instancoj. Sojle al la hodiaŭa Tago de la Gepatra… [Legu plu]
Cent jaroj da esperoj pri nova mondo de Libera Folio je 2021-02-202021-02-21 Antaŭ cent jaroj, post la detrua mondmilito, ne nur esperantistoj esperis ke internaciismo kune kun laboro kontraŭ rasaj kaj naciaj antagonismoj preventos la ripetiĝon de tia katastrofo. En sia artikolo Ulrich Lins rakontas pri la evoluo de la movado en epoko, kiun multaj nuntempaj esperantistoj apenaŭ konas.
TEJO ree eventos rete – IJK plu malcertas de Libera Folio je 2021-02-16 TEJO anoncas novan retan renkontiĝon, kiu okazos komence de aprilo. La sorto de la ĉi-jara IJK, kiu laŭplane devus okazi en la ĉefurbo de Ukrainio, daŭre malcertas.
Esperantistoj malaperigis Esperanton de Libera Folio je 2021-02-092021-02-09 Post amasaj protestoj de esperantistoj, la japana anglalingva kultura magazino ”Esperanto” ne plu nomiĝos ”Esperanto”. Laŭ la prezidanto de UEA tio estas sukceso. La eldonantoj deklaras, ke ili ankaŭ post la nomŝanĝo ”vartos amikan kaj kunlaboreman rilaton” kun Japana Esperanto-Instituto.