Ne nur en Finnlando aperas filmoj en Esperanto de Libera Folio je 2024-11-182024-11-18 Jam la sesan fojon okazas la Usona Bona Film-Festivalo, konkurso por filmetoj en Esperanto. Lundo estas la lasta tago dum kiu la spektantoj povas voĉdoni. Jam antaŭ la fino de la konkurso grandan sukceson havas unu el la filmoj, kiuj kaptis la atendon de la uzantoj ĉe Youtube kaj ĝis nun estis spektita pli ol 40 000-foje.
Forpasis Claude Gacond de Libera Folio je 2024-11-182024-11-18 La 17-an de novembro, en la aĝo de 93 jaroj, forpasis la konata svisa esperantisto Claude Gacond. Li estis honora membro de UEA, iniciatinto kaj multjara ĉefa aktivulo de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en La Chaux-de-Fonds.
La prezidanto de UEA silentas de Libera Folio je 2024-10-31 Kio okazas pri la libroservo de UEA, la vendo de la domo, la nova administra sistemo kaj retejo? Neniu scias. La prezidanto ne respondas al demandoj de Libera Folio, do ni decidis kontroli, ĉu almenaŭ la supera decida organo de UEA estas informata. Tamen, ankaŭ en la komitata diskutejo la prezidanto silentas. Dum la lastaj du monatoj li sendis nur unu mesaĝon, kaj ĝi neniel rilatis al la funkciado de UEA.
TEJO turnas sin al Unesko de Libera Folio je 2024-10-222024-10-22 Antaŭ 70 jaroj en Montevideo en Urugvajo estis aprobita grava rezolucio de Unesko pri Esperanto. Sojle al la datreveno, la 10-a de decembro, TEJO publikigis Manifeston de Ŝventojo, kiu alvokas la Esperanto-movadon refortigi siajn ligojn kun Unesko. Libera Folio petis pliajn informojn de TEJO pri la afero.
”Esperantistoj preferas konvinkadi aliajn” de Libera Folio je 2024-10-082024-10-09 La Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, kredeble la plej ampleksa kaj plej oficiala universitatnivela instruado de Esperanto en la lastaj jardekoj, regule okazadis de 1998 ĝis 2024 sub la gvido de profesoro Ilona Koutny. Laŭ ŝi multaj esperantistoj preferas konvinkadi aliajn lerni Esperanton, sed opinias, ke ili mem ne bezonas plu lerni.
Duobla adiaŭo en Poznano de Libera Folio je 2024-09-25 Post jardekoj da fruktodonaj renkontoj, ĵus disiĝis en Poznano du centraj institucioj de la Esperanta kulturo: la kultura aranĝo Arkones, unuafoje okazinta en 1980, kaj la Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz, fonditaj en 1997. Malklaras kio, se io, povos preni ilian lokon.
Handikapabloj kaj esperantistoj ĉe Unesko de Libera Folio je 2024-09-172024-09-17 “Handikapabloj. Sporto kaj laboro: Ĉiuj gajnas per fizika kaj mensa ekzercado” – impulsis vortluda, sed samtempe serioza titolo de kongreso en la Pariza domo de Unesko, la 9-an de septembro, kun ĉeesto de esperantistoj.
IJK neniel tro enuiga eĉ sen skandaloj de Libera Folio je 2024-09-032024-09-03 Dum la pasintjara IJK en Italio du komencantoj estis trafitaj de seksa ĝenado. Ĉi-jare okazis neniuj skandaloj, kaj iuj eĉ opiniis la IJK-n en Litovio enuiga. Siru Laine trovis la trankvilon agrabla. ”Foje estis plezuro nur klaĉeti kaj manĝi sunflorsemojn en la hamakejo kun amikoj el diversaj kontinentoj”, ŝi skribas en sia raporto.
En Aruŝo venkis idealismo de Libera Folio je 2024-08-152024-08-15 Tim Owen estis skeptika pri la plano organizi Universalan Kongreson en Afriko. Pro la financaj baroj en monda perspektivo UK estas elitisma aranĝo, kaj tial apenaŭ iuj afrikanoj povos ĝin partopreni, li kredis. Sed surloke li devis konstati ke li eraris – kaj publike konfesi sian pekon.
En Tanzanio gejoj riskas dumvivan malliberigon de Libera Folio je 2024-08-132024-08-14 Pro la persekuto de seksaj minoritatoj en Tanzanio, LSG jam antaŭ jaro malrekomendis al siaj membroj kaj aliaj GLAT-aj esperantistoj partopreni la kongreseon en Aruŝo. Lige kun la UK la organizaĵo aperigis specialan numeron de Forumo por prilumi la situacion en la lando.