Nova malrekordo: UEA plu ŝrumpas de Libera Folio je 2020-03-072020-03-09 En 2019 UEA havis entute 4.162 individuajn membrojn. Tio estas nova malrekordo: neniam post la krizo de la 1930-aj jaroj, kiam UEA disfalis en du konkurantajn organizaĵojn, la asocio havis tiel malmultajn membrojn. Tamen laŭ la estraro la “nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA”.
UEA kaŝas informojn pri siaj fondaĵoj de Libera Folio je 2020-02-262020-03-07 UEA ĵus dissendis gazetaran komunikon kun la titolo ”2019: nova rekordo ĉe donacoj por UEA”. Efektive tamen la suma kvanto de donacoj al la asocio ŝrumpis, sed ial la estraro ne raportis pri la fondaĵoj. Ĝenerale ne klaras, kion UEA faras per siaj fondaĵoj, ĉar la komitato ne plu ricevas informojn pri tio.
UEA elspezas milojn por informado sen rezulto de Libera Folio je 2020-02-182020-02-19 De pluraj jaroj UEA regule subvencias sensukcesan informan agadon ĉirkaŭ rokfestivalo en Pollando. Ekzemple en 2017 UEA donis 2.000 eŭrojn al lokaj aktivuloj. Neniu poste kontaktis homojn, kiuj tie registris sin kiel ”amikoj de Esperanto”. Nun la krizanta UEA denove investas monon kaj prestiĝon en Pol’and’Rock.
La Esperanta Civito invitas IJK-n 2021 al si de Libera Folio je 2020-02-022020-02-02 Aperis kvin kandidatoj, pretaj aranĝi la Internacian Junularan Kongreson en 2021. Unu el ili estas la Esperanta Civito, kiu proponas ke la kongreso okazu en Svisio. Ĝis la fino de februaro ĉiuj kandidatoj devos prezenti detalajn proponojn.
Virinaj voĉoj mankas en Esperanta datumaro de Libera Folio je 2020-01-202020-01-20 Pli ol ducent homoj jam partoprenas en projekto, kiu strebas instrui al komputiloj, kiel veraj esperantistoj parolas. Nur sep procentoj el ili estas virinoj. La projekto Common Voice helpas krei parolrekonajn sistemojn, sendependajn de grandaj firmaoj.
Mankas kandidato por organizi IJK-n en 2021 de Libera Folio je 2020-01-152020-01-15 La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso okazos en Nederlando, sed kie okazos la IJK en 2021 tute ne klaras, post kiam Britio retiris sian kandidatiĝon. TEJO nun esperas trovi novan kandidaton ĝis la fino de januaro.
TEJO decidis ne publikigi la membronombron de Libera Folio je 2020-01-032020-01-03 Du estraranoj estis aŭtomate eksigitaj pro pasiveco, sed unu estis tuj reelektita. Estis elektita ankaŭ nova ĝenerala sekretario. La komitato malpermesis al la estraro formalan kunlaboron kun la Civito sen konsultiĝo kun la komitato.
Libera Folio deziras al siaj legantoj feliĉan 2020 de Libera Folio je 2019-12-25 La redakcio de Libera Folio deziras al ĉiuj siaj legantoj kaj aŭtoroj bonajn jarfinajn festojn kaj sukcesan novan jaron!
Forpasis Mila van der Horst-Kolińska de Libera Folio je 2019-12-142019-12-16 La 13-an de decembro en maljunulejo en Hago en la aĝo de 93 jaroj forpasis Mila van der Horst-Kolińska, konata Cseh-instruisto kaj multjara kunlaboranto de Internacia Esperanto-Instituto en Hago.
Monato: 40 jaroj da persisto de Libera Folio je 2019-12-042019-12-04 Nekredeble sed vere: unu el la malmultegaj esperantlingvaj periodaĵoj ne pri la movado, Monato, ĉi-decembre iĝas 40-jara. Lige kun tiu vere elstara evento Libera Folio intervjuis la gvidan redaktoron Paŭl Peeraerts, kiu samtempe estas redakcia sekretario kaj la plej longdaŭra kunlaboranto de la magazino.