Kvin oficistoj de UEA trafitaj de la reduktoj de Libera Folio je 2019-06-302019-06-30 dungitoj de UEA en la Centra Oficejo forlasas sian laboron, dum tri pliaj havos reduktitajn laborhorojn. Nur ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães ne estos tuŝitaj de la reduktoj. Ĉar tri oficistoj ne konsentis pri redukto de la laborhoroj, la estraro de UEA turnis sin al la nederlandaj aŭtoritatoj por povi realigi la decidon kontraŭ la volo de la dungitoj.
Komitatanoj B elektitaj, kio pri la estraro? de Libera Folio je 2019-06-292019-06-29 La individuaj membroj de UEA elektis kvin komitatanojn B, kiuj reprezentos ilin en la komitato ĝis 2022. La kandidatoj por la nova estraro ricevis tre malbonajn rezultojn. Inter la tri neelektitoj estas du kandidatoj por la estraraneco, dume elektiĝis nur unu estrara kandidato – kaj eĉ tiu kun la plej malmultaj voĉoj.
La subteno de EDE en la EU-elektoj duoniĝis de Libera Folio je 2019-06-032019-06-03 La politika partio Eŭropo – Demokratio – Esperanto ĵus partoprenis la balotadon por la Eŭropa Parlamento la kvaran fojon ekde 2004. Malgraŭ klopodo, ĝi ne sukcesis aperi ĉe la balotado en Germanio, do nur en Francio eblis voĉdoni por la partio. La partio ricevis je 45% malpli da voĉoj ol en 2014 kaj atingis la plej malbonan rezulton en sia historio. Libera Folio intervjuis Pierre Dieumegard, prezidanton de la franca sekcio de EDE.
Du prezidant-kandidatoj klarigas siajn poziciojn de Libera Folio je 2019-05-212019-05-21 Unuafoje en ĉi tiu jarmilo estas pli ol unu kandidato por la posteno de prezidanto de UEA. Lastfoje elektado kun vera elekto okazis en la jaroj 1986 kaj 1989. Libera Folio intervjuis ambaŭ kandidatojn: Duncan Charters kaj Fernando Maia.
Aleks Kadar kontentas kaj volas daŭrigi de Libera Folio je 2019-05-132019-05-13 La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn B inter ok kandidatoj. Aleks Kadar estas la kvina el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Kiel ĝenerala sekretario li estas kontenta pri la nuna estraro kaj volas daŭrigi tiun laboron. Laŭ li ne eblas malgrandigi la deficiton de UEA alie ol per maldungoj en la CO. Plibonigindas la publika informado.
Duono de la TEJO-estraro ne plu aktivas de Libera Folio je 2019-05-112019-05-11 Dum monatoj, la komitatanoj de TEJO maltrankviliĝis pro manko de aktiveco de la estraro. Oni eltrovis ke duono de la estraro ne estis aktiva kaj ne plenumis siajn rolojn. Dum la pasintaj tri semajnoj, du estraranoj demisiis ĉar ili ne havis sufiĉan tempon por dediĉi al TEJO. Sed eĉ la prezidanto mem estis neaktiva dum preskaŭ ŝia tuta mandato kun apenaŭ iu kontakto kun la komitato.
Michael Boris Mandirola: UEA bezonas pli da junaj voĉoj de Libera Folio je 2019-05-09 La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn B inter ok kandidatoj. Michael Boris Mandirola estas la kvara el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Laŭ li UEA bezonas pli da junaj voĉoj, por solvi la financajn problemojn necesas malpliigi la elspezojn kaj prioritatigi subvencipetadon. La decidon pri la maldungoj en la CO li trovas “matematike neevitebla”.
”Por la bono de la asocio” de Libera Folio je 2019-04-272019-04-28 La planataj tranĉoj en la Centra Oficejo okazos por la bono de la asocio. Tion diris la prezidanto de UEA dum la malferma tago en la Centra Oficejo. Laŭ Mark Fettes la epoko ŝanĝiĝis, la membraro aĝiĝas kaj malkreskas, kaj UEA ne plu povas permesi al si tian oficejon kian ĝi havis antaŭe. Laŭ ĝenerala direktoro Martin Schäffer, sen la tranĉoj la asocion post kelkaj jaroj minacus kompleta bankroto.
Osmo Buller: la defio estas regajni fidon de Libera Folio je 2019-04-242019-04-25 La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn B inter ok kandidatoj. Osmo Buller estas la tria el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li trovas erara la decidon pri la malpliigo de la laborfortoj en la CO. Laŭ li oni devus teni la komitaton informita kaj aktivigi ĝin, kaj por solvi la nunajn problemojn necesas regajni la fidon al la gvidantoj.
Didier Janot volas ke la komitato pli aktivu de Libera Folio je 2019-04-182019-04-25 La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn B inter ok kandidatoj. Didier Janot estas la dua el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Laŭ li la decido pri tranĉoj en la Centra Oficejo estis farita pro la instigo de la komitato ekvilibrigi la buĝeton. Tamen laŭ li necesus pli da komunikado kaj aktiveco flanke de la komitato.