TEJO ne havas informojn pri siaj financoj de Libera Folio je 2018-08-142018-08-14 La financoj de TEJO estis unu el la plej gravaj aferoj, kiujn pritraktis la komitato de la asocio dum la IJK. Tamen malmulto povis esti decidita, ĉar mankis propono de buĝeto por la venonta jaro, kaj eĉ bilanco de la pasinta jaro. Laŭ la estraro de TEJO pri la problemoj kulpas UEA.
TEJO havas novan estraron de Libera Folio je 2018-08-132018-08-13 Hoan Tran Thi (Ĝojo) daŭrigos kiel prezidanto de TEJO. Dum diskuto pri volontuloj oni kritikis la negativan sintenon al la angla en la Centra Oficejo.
IJK-ano forpelita post seksa agreso de Libera Folio je 2018-08-092018-08-10 Programero pri “genra perforto” dum la IJK iĝis neatendite konkreta, kiam lernanto de Esperanto anoncis pri seksa perforto okazinta en ŝia propra ĉambro la antaŭan nokton.
La Komitato nuligis la Jarlibron sen diskuto de Libera Folio je 2018-08-032020-10-25 En sia vendreda kunsido la Komitato de UEA senŝanĝe akceptis la buĝeton por 2019, kio signifas ke venontjare la Jarlibro ne aperos. Kiel nova estrarano estis elektita Fernando Maia el Brazilo. Dum la elekto de nova C-komitatano la voĉoj estis unue fuŝe kalkulitaj.
Centra Oficejo respondis pri robotoj de Libera Folio je 2018-08-022018-08-04 Robotoj povus solvi la problemon pri tro malrapidaj aŭ mankantaj respondoj de Centra Oficejo. Tion proponis ĝenerala sekretario Aleks Kadar dum la programero “Centra Oficejo respondas”. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer ne entuziasmiĝis.
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2018 de Libera Folio je 2018-08-022018-08-07 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj estis diskonigitaj dum la Universala Kongreso en Lisbono ĵaŭde, la 2-an de aŭgusto 2018.
Legantoj de la revuo Esperanto kontentas de Libera Folio je 2018-07-312018-08-02 Neniuj akraj kritikoj aŭdiĝis, kiam legantoj de la revuo Esperanto renkontis la redaktoran paron marde posttagmeze. Ĉefe zorgigis la publikon la risko, ke la papera revuo povos malaperi.
UEA-membreco kostos 74 eŭrojn jare de Libera Folio je 2018-07-302018-07-31 En ekstra kunsido en lundo la komitato de UEA altigis la kotizon de membro-abonanto en riĉaj landoj de 64 eŭroj al 74 eŭroj. Por nura reta membreco oni pagos 44 eŭrojn jare. Kiom pagos loĝantoj de malpli riĉaj landoj ne tute klaras.
La Centra Oficejo restos en Roterdamo de Libera Folio je 2018-07-292018-08-01 La demando pri la situo de la Centra Oficejo regule reaperadas, ĉar iuj asertas, ke UEA povus atingi gravajn ŝparojn, se la oficejo troviĝus en malpli kosta lando. La estraro tamen almenaŭ momente ne planas tian drastan ŝanĝon.
La komitato ne kontraŭis Trezoron de Libera Folio je 2018-07-282018-07-30 La 103-a Universala Kongreso en Lisbono komenciĝis sabate posttagmeze per komitata kunsido. La elekto de Trezoro Huang Yinbao kiel estrarano estis aprobita, sed la demando pri la elekto de pliaj novaj estraranoj estis prokrastita ĝis vendredo. Ĝis nun aliĝis al la kongreso proksimume 1.500 homoj el 73 landoj.