UEA rekomendas: ”Lernantoj bone lernu” de Libera Folio je 2024-06-232024-06-24 Dek monatojn post la Universala Kongreso en Torino, en la retejo de UEA aperis rekomendoj de la komitataj forumoj. Tie eblas ekscii, ke al UEA mankas konstanta informpolitiko, sed nun salajrata komunikisto antaŭenigos la agadon. Lernantoj bone lernu, ĉu kun instruisto aŭ ne, rekomendas la forumo pri instruado.
TEJO elektas komitatanon por neesperantistoj de Libera Folio je 2024-06-12 Ĉe TEJO ankaŭ eksmembroj estas membroj: ili estas Junaj Amikoj. Eĉ neesperantistoj povas iĝi Junaj Amikoj, plenigante formularon en retejo. Nun la Junaj Amikoj unuafoje rajtos elekti propran komitatanon de TEJO. Sed kiel oni trovu kandidaton, kaj kiun lingvon parolos la reprezentanto de la neesperantistoj en TEJO?
UEA strategie planas retejon kaj almanakon de Libera Folio je 2024-05-282024-05-28 La multjaraj babiloj pri nova strategia laborplano por UEA naskis unupaĝan resumon. Laŭ ĝi UEA planas interalie modernigi sian retejon kaj aperigi trijaran presitan almanakon kun la informoj, kiuj antaŭe aperis en la Jarlibro. Pretan planon oni promesas por la UK en Aruŝo, realigo okazu poste.
UEA petas pli da pacienco de Libera Folio je 2024-05-212024-05-21 Libera Folio dum longa tempo petis la estraron de UEA respondi al demandoj interalie pri la reteja renovigo kaj la sorto de la libroservo. La prezidanto de UEA nun petas pli da pacienco.
Planado pri laborplano por UEA daŭras de 2017 de Libera Folio je 2024-05-072024-05-07 Kion volas atingi Universala Esperanto-Asocio dum la proksimaj jaroj? Tion oni atendus legi en la strategia laborplano de la asocio – se ĝi ekzistus. En 2017 ĉesis validi la antaŭa plano, el kiu preskaŭ nenio estis realigita. De tiam daŭras babiloj pri nova plano.
Etsuo Miyoshi leteras al eŭropaj parlamentanoj de Libera Folio je 2024-04-302024-04-30 La emerita japana entreprenisto Etsuo Miyoshi daŭrigas sian reklamkampanjon por Esperanto en EU. Li nun sendis leteron kaj anglalingvan libron pri la lingva problemo al germanaj kaj francaj parlamentanoj sur nacia kaj eŭropa niveloj. Jam en 2012 Miyoshi rakontis al Libera Folio, ke li kredas je fina venko de Esperanto en Eŭropa Unio.
UEA dancos por paco de Libera Folio je 2024-04-262024-04-26 Kolekto de duminutaj filmetoj de dancoj por paco estos la celo de projekto, en kiu UEA kunlaboras kadre de Unesko. Tiel UEA sukcesos montri, ke Esperanto estas tutmonda lingvo, diras François Lo Jacomo, estrarano de UEA.
Vikinovaĵoj strebas iĝi pli multflankaj de Libera Folio je 2024-04-162024-04-17 Pro unuflanke putinisma raportado pri la milito en Ukrainio ni antaŭ unu jaro forigis la ligilojn al la freŝaj artikoloj de Vikinovaĵoj en Libera Folio. La projekto tamen plu ekzistas, kaj ĵus aperis la mila artikolo. Unu el la aktivuloj estas Vladimir Perepelica, kiu nun alvokas pli da homoj partopreni, por igi la projekton pli multflanka kaj ekvilibra.
UEA havas novan eksprezidanton de Libera Folio je 2024-04-022024-04-04 Kep Enderby neniam estis prezidanto de UEA. Anstataŭ li tiun postenon en la jaroj 1998–2001 havis Leonardo Popov, posta TEJO-volontulo. Tiel almenaŭ ŝajnas laŭ la portretoj de eksprezidantoj, kiuj nun pendas en la Centra Oficejo.
Trump postulas pagon por la angla de Libera Folio je 2024-04-012024-04-02 Donald Trump, la eksa prezidento de Usono, lige kun sia elektokampanjo subite ekpostulis pagon por la internacia uzo de la angla lingvo. Laŭ li, firmaoj en aliaj landoj ne ricevu profiton de la lingvo, kiun Usono disponigis al la mondo, se ili ne pretas pagi por ĝi.