La Civito eldonis propran Heroldon de Libera Folio je 2017-03-182017-03-24 “Ne estas Heroldo de Esperanto”, tekstas la titolo de la plej nova eldonaĵo de Kultura Centro Esperantista. KCE pasintjare vendis Heroldon al Fabrício Valle, sed nun neatendite aperigis propran informfolion kun la sama aspekto kaj paĝokapo.
UEA ekhavos novan retejon en 2018 de Libera Folio je 2017-03-10 En ĵusa konkurso UEA ricevis unu kontentigan proponon pri projekto de nova retejo. La realigo de la propono daŭros unu jaron, laŭ Veronika Poór. Samtempe UEA okupiĝas pri deko da aliaj retejoj.
La Civito minacas repreni Heroldon de Libera Folio je 2017-02-282017-02-28 La aĉetsumo estas ”eble la plej granda transakcio de la esperantista ekonomio en la tuta historio de Esperanto”, laŭ Fabrício Valle. Sed ĉar la pagoj malfruas kaj la gazeto ne aperas, la vendinto minacas repreni Heroldon.
Monkolekto de TEJO sukcesis duone de Libera Folio je 2017-02-212017-02-21 En decembro TEJO diskonigis monkolektan kampanjon por subteni la planatan IJK-n en Afriko. La kampanjo tuj finiĝos, sed oni sukcesis kolekti nur duonon de la celita sumo. Tio signifas, ke TEJO devos preni pli da mono por la kongreso el sia propra poŝo.
Nova takso: 60.000 parolas Esperanton de Libera Folio je 2017-02-132017-02-13 Kiom da homoj en la mondo parolas ĝin? Tiu estas plej ofta demando pri Esperanto. La respondoj varias laŭ la fantazio de la respondantoj. Nun Svend Vendelbo Nielsen en Danio kalkulis, ke kredeble ne multe pli ol 60.000 homoj scipovas la lingvon.
La revuo de UEA havos du redaktorojn de Libera Folio je 2017-02-052017-02-05 Kiel novaj redaktoroj de la revuo Esperanto estas elektitaj la geedzoj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Tion decidis la estraro de UEA. La novaj redaktoroj starigos apartan retejon por la revuo.
TEJO gratulis partianon de Berlusconi de Libera Folio je 2017-02-05 La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, sendis gratulleteron al la nova prezidanto de la Eŭropa parlamento, Antonio Tajani, kiu en sia elektoparolado menciis ankaŭ la problemojn de lingvaj minoritatoj. Tajani estis kunfondinto de la partio de Silvio Berlusconi, Forza Italia.
Forpasis Zbigniew Galor de Libera Folio je 2017-01-272017-01-28 Dum la nokto inter ĵaŭdo kaj vendrede tute neatendite, en la aĝo de 64 jaroj, forpasis la konata pola esperantisto, Zbigniew Galor.
UEA komencas renovigon de sia retejo de Libera Folio je 2017-01-232017-01-23 En 2013 la novelektita estraro de UEA decidis elspezi 100.000 eŭrojn por renovigi la retejon de la asocio. De tiam malmulto okazis, sed nun UEA anoncis konkurson por renovigo de la retejo kaj de la tuta administra sistemo de la asocio.
Rusia Esperantista Unio aneksis Krimeon de Libera Folio je 2017-01-142017-01-14 La landa asocio de UEA en Rusio elektis loĝanton de Krimeo “la Rusia esperantisto de la jaro 2016” kaj tiel agnoskis la anekson de la duoninsulo, kiu laŭ internacia juro apartenas al Ukrainio.