Nova takso: 60.000 parolas Esperanton de Libera Folio je 2017-02-132017-02-13 Kiom da homoj en la mondo parolas ĝin? Tiu estas plej ofta demando pri Esperanto. La respondoj varias laŭ la fantazio de la respondantoj. Nun Svend Vendelbo Nielsen en Danio kalkulis, ke kredeble ne multe pli ol 60.000 homoj scipovas la lingvon.
La revuo de UEA havos du redaktorojn de Libera Folio je 2017-02-052017-02-05 Kiel novaj redaktoroj de la revuo Esperanto estas elektitaj la geedzoj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Tion decidis la estraro de UEA. La novaj redaktoroj starigos apartan retejon por la revuo.
TEJO gratulis partianon de Berlusconi de Libera Folio je 2017-02-05 La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, sendis gratulleteron al la nova prezidanto de la Eŭropa parlamento, Antonio Tajani, kiu en sia elektoparolado menciis ankaŭ la problemojn de lingvaj minoritatoj. Tajani estis kunfondinto de la partio de Silvio Berlusconi, Forza Italia.
Forpasis Zbigniew Galor de Libera Folio je 2017-01-272017-01-28 Dum la nokto inter ĵaŭdo kaj vendrede tute neatendite, en la aĝo de 64 jaroj, forpasis la konata pola esperantisto, Zbigniew Galor.
UEA komencas renovigon de sia retejo de Libera Folio je 2017-01-232017-01-23 En 2013 la novelektita estraro de UEA decidis elspezi 100.000 eŭrojn por renovigi la retejon de la asocio. De tiam malmulto okazis, sed nun UEA anoncis konkurson por renovigo de la retejo kaj de la tuta administra sistemo de la asocio.
Rusia Esperantista Unio aneksis Krimeon de Libera Folio je 2017-01-142017-01-14 La landa asocio de UEA en Rusio elektis loĝanton de Krimeo “la Rusia esperantisto de la jaro 2016” kaj tiel agnoskis la anekson de la duoninsulo, kiu laŭ internacia juro apartenas al Ukrainio.
Pasporta Servo denove aperos papere de Libera Folio je 2016-12-302017-01-03 La plej grava servo de TEJO post la demisio de la multjara prizorganto en 2008 ekhavis grandajn problemojn, sed nun la aferoj ŝajnas ordiĝi. Post kvinjara paŭzo, la listo de gastigantoj de Pasporta Servo denove aperos en presita formo.
TEJO ekamikas kun la Civito de Libera Folio je 2016-12-262016-12-29 La estraro de TEJO, la sendependiĝanta junulara sekcio de UEA, decidis oficiale aŭspicii aranĝon de la Esperanta Civito. “UEA restas nia plej grava esperanta partnera organizo”, klarigas la prezidanto de TEJO.
UEA fidas ke subvencioj savos la buĝeton de Libera Folio je 2016-12-202016-12-21 La buĝeto de UEA por la venonta jaro estis akceptita lastmomente per reta voĉdonado, kaj antaŭvidas deficiton de 9.450 eŭroj. La efektiva deficito verŝajne estos multe pli granda, ĉar la enspezoj supozeble estos klare malpli altaj ol oni antaŭvidas.
Zamenhof-urbo sen Zamenhof? de Libera Folio je 2016-12-182016-12-20 La 12-an de decembro la urba konsilio de Bjalistoko post longa kaj stranga diskuto per unuvoĉa majoritato decidis, ke 2017 ne estos ”Jaro de Zamenhof” en la urbo. Pri la decido amplekse raportis ne nur polaj, sed ankaŭ alilandaj amaskomunikiloj. En sia artikolo Przemysław Wierzbowski rakontas pri la fono de la afero.