Libera Folio en pli bela pakaĵo de Libera Folio je 2016-12-152016-12-15 Ekde la zamenhofa tago 2016 Libera Folio ekloĝas en nova, pli fleksebla kaj pli facile ĝisdatigebla reteja sistemo. Ni kore dankas al nia ĝisnuna teknika respondeculo Jan Ulrich Hasecke, kiu prizorgis nian bultenon en sia servilo dum pli ol 12 jaroj.
TEJO kolektas donacojn por afrika IJK de Libera Folio je 2016-12-032017-02-20 TEJO kolektas monon por realigi la planatan venontjaran afrikan IJK-n. La unuavica celo estas havigi la monon por la deviga propra kontribuo de TEJO por projekto financata de EU. Ni petis al Łukasz Żebrowski, la kunordiganton de la monkolekta kampanjo, rakonti pri la afero.
Novaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afrika IJK de Libera Folio je 2016-12-012016-12-15 TEJO ricevis eŭropan subvencion de 130.000 eŭroj por projekto, kadre de kiu okazu IJK en Afriko. Kiel oficiala partnera organizaĵo en la projekto estis trompe anoncita Unuiĝo Togolanda por Esperanto. La gvidorganoj de UTE ne estis informitaj pri la “partnereco” kaj nun planas oficiale protesti ĉe EU-organoj.
UEA ekmalfermas voĉdonilojn de Libera Folio je 2016-11-162016-12-15 La ĝenerala voĉdonado pri ŝanĝoj en la statuto de UEA daŭros ankoraŭ monaton, sed en la CO oni jam komencis malfermi voĉdonilojn. Laŭ Mark Fettes nova ĝenerala voĉdonado atendeblas baldaŭ.
Ne klaras kiu invitis IJK-n al Afriko de Libera Folio je 2016-09-262016-12-15 Laŭ la TEJO-estrarano pri kongresoj, la venontjara IJK estis invitita al Togolando interalie de la landa sekcio de TEJO. Tamen laŭ Gbeglo Koffi, unu el la gvidantoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, tia invito ne ekzistas.
Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj de Libera Folio je 2016-09-262016-12-28 En la ĵus aperinta nova eldono de “La danĝera lingvo” Ulrich Lins prilumas novajn detalojn pri la persekuto de Esperanto en diktaturoj. La registaroj de nedemokratiaj landoj ofte ligis kun Esperanto pli da potenco, ol ĝi efektive havis, li diras en intervjuo de Libera Folio. La libro ĉi-jare fine aperos ankaŭ en la angla.
Reinhard Selten: Ne nur por vidi la venkon de Libera Folio je 2016-09-062016-12-15 La esperantista nobelpremiito Reinhard Selten forpasis la 23-an de aŭgusto 2016. Por honori lin ni republikigas intervjuon de 1994, en kiu li rakontas interalie pri apliko de ludoteorio en lingvolernado, pri decidoj bazitaj sur ”limigita racieco” kaj pri sia propra esperantistiĝo en 1947.
TEJO devas repagi milojn da eŭroj al EU de Libera Folio je 2016-08-222016-12-30 Eŭropa Unio postulas, ke TEJO repagu grandan parton de la pasintjara administra subvencio de preskaŭ 20.000 eŭroj, ĉar la kondiĉoj de la subvencio ne estis plenumitaj. Por povi laŭregule elspezi la ĉi-jaran subvencion TEJO nun urĝe provas dungi plurajn portempajn oficistojn.
UEA sen buĝeto sed kun eble sendependa TEJO de Libera Folio je 2016-07-302016-12-20 En la vendreda kunsido la komitato de UEA aprobis la sendependigon de la junulara sekcio. Pri aliaj ŝanĝoj proponitaj en la reformo de la statuto la komitato decidos nur venontjare. Statutŝanĝoj ekvalidos nur post ĝenerala voĉdono de la membraro. Pro la grandega prokrasto mankis tempo por trakti la buĝeton por 2017.
Kaosa komitato ne fintraktis la statuton de Libera Folio je 2016-07-262017-07-28 La komitato de UEA en sia lunda kunsido devis pritrakti la proponon de nova statuto por la asocio. La tempo tamen ne sufiĉis kaj parto de la komitatanoj forlasis la longigitan kunsidon, tiel ke validaj voĉdonoj ne plu eblis. La komitato revenos al la temo vendrede.