Politika movado de Varoufakis uzas Esperanton de Libera Folio je 2024-02-132024-02-13 Eŭropon regas oligarkoj. Tion asertas politika movado fondita de Yanis Varoufakis, iama financministro de Grekio. La movado, kiu aktive uzas Esperanton, interalie kampanjas por liberigo de sia membro Julian Assange, sporta bojkoto de Israelo kaj ”demokratia revolucio”.
Spacveturo kaj vortordo de Libera Folio je 2024-02-112024-04-22 Forpasis Wim Jansen, multjara dungito de Eŭropa Kosma Agentejo (ESA), kiu poste doktoriĝis pri la vort-ordo en Esperanto kaj gvidis la katedron pri interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo. Ulrich Lins rakontas pri kolego, kiun li konis de jardekoj.
Esperantistoj kolektas monon por Palestino de Libera Folio je 2024-02-062024-02-06 La esperantista volontula teamo de la muzikfestivalo en Roskilde, Danio, pli frue kolektis monon por helpi al esperantistoj en Ukrainio, kiuj suferas pro la atako de Rusio. Nun la teamanoj decidis kolekti monon ankaŭ por palestinanoj, kiuj suferas pro la milito en Gazao.
Tial TEJO dungas pliajn oficistojn de Libera Folio je 2024-01-302024-01-30 Antaŭ dek jaroj TEJO havis unu plentempan laboranton. Nun ĝi havas sep, kaj planas dungi du pliajn. Ankaŭ la kvanto de individuaj membroj dum la sama periodo kreskis, sed tute ne same multe. La prezidanto de TEJO klarigas, kial la asocio bezonas pliajn laborfortojn kaj kiel oni financos la planatajn dungojn.
Eksigoj kaj demisioj en gvidorganoj de TEJO de Libera Folio je 2024-01-092024-01-09 Estrarano kaj kvar komitatanoj de TEJO perdis siajn postenojn pro neaktivado. Krome unu komitatano anoncis sian demision kaj eĉ kabeon pro seksĝenado. Nova estrarano estis baldaŭ trovita, sed la komitato de TEJO ekdiskutis, ĉu necesus estonte postuli de estraraj kandidatoj almenaŭ bazajn spertojn pri la funkciado de la asocio.
Grégoire Maertens 100-jara de Libera Folio je 2024-01-012024-01-01 La 1-an de januaro 2024 centjariĝas Grégoire Maertens, kiu estis prezidanto de UEA dum la 1980-aj jaroj. Li iĝis esperantisto en la aĝo de 16 jaroj kaj dum la nazia okupacio de Belgio spite la riskojn ekaktivis en loka Esperanto-grupo.
UEA aprobis deficitan buĝeton sen protokolo de Libera Folio je 2023-12-192023-12-20 La komitato de UEA en reta kunsido dum dimanĉo la 17-a de decembro aprobis buĝeton, kiu antaŭvidas deficiton de 45 000 eŭroj. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer tamen antaŭvidas, ke ne estos deficito. Protokolo de la antaŭa kunsido daŭre mankas, do ne klaras kio estis decidita tie.
UEA antaŭvidas plian ŝrumpon de kotizoj de Libera Folio je 2023-12-122023-12-20 La membraro de UEA kresketas, sed la enspezoj de kotizoj ŝrumpas. La malkresko plej evidentas en la kategorio membroj-abonantoj. Laŭ la buĝeta propono por 2024 la domo en Roterdamo ne estos vendita venontjare kaj nenio ŝanĝiĝos pri la libroservo. La salajraj kostoj altiĝos kaj UEA havos deficiton.
Daŭre mankas solvo por la libroservo de UEA de Libera Folio je 2023-12-052023-12-05 Granda majoritato el la membroj de UEA opinias la libroservon tre grava servo. Tamen daŭre malklaras, kio okazos pri la libroservo de UEA, kiam la domo de la Centra Oficejo estos vendita. Aliflanke la vendo de la domo prokrastiĝas. Pri tio rakontis estraranoj dum la Virtuala Kongreso.
UEA rekorde malfruas pri sia buĝeto de Libera Folio je 2023-11-212023-11-21 Sabate la 18-an de novembro devis okazi kunsido de la supera decidorgano de UEA, la komitato, por aprobi la buĝeton de la asocio por la venonta jaro. En pli ordaj tempoj la buĝeto estis akceptata dum la Universala Kongreso. Nun mankas eĉ propono pri buĝeto, kaj la grava kunsido estis senklarige nuligita kun kelktaga antaŭaverto.