Israelaj esperantistoj rakontis pri la milito de Libera Folio je 2023-11-142023-11-15 Neniuj israelaj esperantistoj ĝis nun rekte suferis pro la milito inter Ĥamas kaj Israelo. En Gazao ŝajne mankas esperantistoj. Esperanto-Ligo en Israelo faris deklaron, laŭ kiu la nuna milito estas neevitebla ”por ebligi daŭripovan solvon kaj estontan rekonstruon de Gaza kaj de la ĉirkaŭa regiono en Israelo”.
Deklaro de ELI pri la milito en Gaza de Libera Folio je 2023-11-142023-11-16 Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) diskonigis deklaron pri la milito en Gaza. Libera Folio publikigas la tekston.
Reta kurso de Esperanto nun ankaŭ irlande de Libera Folio je 2023-11-072023-11-07 Jam en 30 lingvoj ekzistas reta kurso de Esperanto, kreita surbaze de la Zagreba metodo de Zlatko Tišljar. La reta kurso estas publikigita kun libera permesilo, do ĉiuj rajtas evoluigi ĝin. Sed kial en la irlanda?
Esperantistoj subtenas ukrainajn samlingvanojn de Libera Folio je 2023-11-012023-11-01 Esperantistoj kolektis milojn da eŭroj subtene al loĝantoj de Ukrainio, kiuj suferas pro la milito. Tamen la mono kolektita ĉe UEA tre malrapide atingas la bezonantojn. Pli rapide transpagis monon dana grupo, kiu gajnis monon ĉe la muzika festivalo en Roskilde.
Nenio klaras pri la retejaj planoj de UEA de Libera Folio je 2023-10-042023-10-05 Kion decidis la komitato de UEA pri la reteja renovigo? Kio okazos nun? Ĉu UEA tute forlasos la administran sistemon AKSO, kiun laŭ mendo de UEA dum pluraj jaroj ellaboris TEJO? Post la publikigo de estrara raporto pri la pasintsemajna neformala kunveno de komitatanoj la afero eĉ malpli klaras ol pli frue.
Decido pri nova retejo denove prokrastita de Libera Folio je 2023-09-262023-09-26 Komitatanoj de UEA konsentis denove prokrasti decidon pri la nova retejo kaj la administra sistemo Akso. La projekto de reteja renovigo daŭras ekde 2013. Dum sabata kunsido estis konsentite, ke la komitato estos informita pri progresoj en januaro 2024.
Malklaras la sorto de la libroservo de UEA de Libera Folio je 2023-09-192023-09-19 Jam antaŭ du jaroj la komitato de UEA decidis, ke la libroservo de la asocio estonte estos prizorgata de la organizaĵo E@I en Slovakio. Tamen ĝis nun la afero pendas, ŝajne ĉar oni ne sukcesis konsenti pri la konkretaj kondiĉoj de la transdono. Provizore la libroservon partatempe prizorgas Ionel Oneț, kiu devus emeritiĝi fine de 2022.
Novaj planoj por Pasporta Servo de Libera Folio je 2023-09-052023-09-05 Pasporta Servo iam estis eble la ĉefa servo de TEJO, sed nun dum pluraj jaroj funkcias preskaŭ sendepende de la organizaĵo al kiu ĝi formale apartenas. En la nova estraro de TEJO pri Pasporta Servo respondecas Patricio Agustín Iglesias, kiu nun volas evoluigi kaj aktualigi la servon.
Forpasis Imre Ferenczy de Libera Folio je 2023-09-042023-09-04 En Hungario en la aĝo de 91 jaroj forpasis Imre Ferenczy, honora membro de UEA kaj de HEA. Li aktivis en Esperantujo ekde 1950, interalie en la radioamatora kaj medicinista organizaĵoj. Profesie li laboris kiel kirurgo kaj sportkuracisto.
La estraro de UEA kontemplas sian AKSO-n de Libera Folio je 2023-08-252023-08-25 Ĝis la fino de aŭgusto UEA devas en iu aŭ alia maniero veni al konkludo pri la reteja renovigo kaj decidi pri nova administra sistemo. Tion decidis la komitato en Torino. Nun la estraro entreprenas paŝojn por plenumi la decidon.