REU haltigas sian membrecon en UEA de Libera Folio je 2023-08-232023-08-24 Rusia Esperantista Unio dum sia ĵusa konferenco en Tatarstano decidis ”haltigi” sian membrecon en UEA. Tio signifas ke UEA momente ne havas funkciantan landan asocion en la plej granda lando de la mondo.
Du kazoj de seksa molestado en la IJK en Italio de Libera Folio je 2023-08-122023-08-14 Du kongresanoj estis sekse molestitaj dum la Internacia Junulara Kongreso en Lignano, Italio. Estis elektita nova redaktoro de la revuo Kontakto. La tri novaj volontuloj de TEJO ĉiuj estas neesperantistoj.
Kongresa flago transdonita al Afriko de Libera Folio je 2023-08-052023-08-07 UEA ne plu estas en financa krizo, laŭ la ĝenerala direktoro dum la vendreda komitata kunveno. Pro subvencio de EU eblos dungi novajn oficistojn kaj ne altigi la kotizon. Ĝis la fino de aŭgusto la komitato deziras vidi raporton pri la reteja renovigo kaj la nova administra sistemo.
Ukrainio sur la podio en Torino de Libera Folio je 2023-08-032023-08-03 Samkiel pasintjare en Montrealo, ankaŭ en la Universala Kongreso de Torino okazis aparta programero pri la milito en Ukrainio. La programero ne estis anoncita en la Kongresa Libro, kaj okazis jam je la 9-a horo matene en mardo. Spite tion ĝi allogis sesdekon da interesiĝantoj.
UEA respondis malklare de Libera Folio je 2023-08-022023-08-03 Post la buĉo de la Centra Oficejo UEA ne plu havas superrigardon pri la monda Esperanto-movado. Tio evidentiĝis dum la programero “UEA respondas” dum la Universala Kongreso en Torino en mardo. La redaktoroj de la revuo Esperanto en Rusio ricevos helpon de nova estrarano el Ĉinio.
Mondfama kantisto forgesis Esperanton de Libera Folio je 2023-07-302023-07-30 La mondfama blinda kantisto Andrea Bocelli sendis siajn salutojn al la solena inaŭguro de la Universala Kongreso en Torino. Li rakontis, ke li lernis la fundamentojn de Esperanto de sia piana instruisto, sed poste forgesis la lingvon. La komitato de UEA elektis novan honoran prezidanton, sed prokrastis la elekton de nova elekta komisiono, ĉar mankis kandidatoj.
Dek jaroj de reteja renovigo de Libera Folio je 2023-07-262023-07-28 La 26-a de julio markas la dekjaran jubileon de la reteja renovigo de UEA. La projekto estis indikita kiel prioritata jam en 2013, sed ĝis nun rezultoj ne videblas. Laŭ TEJO la sistemo nun pretas, sed daŭras diskutoj inter UEA kaj TEJO pri testado kaj reciprokaj respondecoj.
Nur ses kandidatoj por la estraro de TEJO de Libera Folio je 2023-07-102023-08-12 TEJO sabate elektos novan estraron, sed la elekta komisiono agnoskas ke estas “krizo” pro manko de aktivuloj. Estas nur ses estraranaj kandidatoj – la plej malgranda kvanto dum almenaŭ dek jaroj. Por la prezidanteco kandidatas Tyron Surmon.
UEA forgesis revizoron kaj Centran Oficejon de Libera Folio je 2023-07-042023-07-04 Profesia revizoro de pluraj jaroj ne kontrolis la kontojn de UEA. La komitataj reviziantoj ne povis kontroli, kiel estis aprobitaj la elspezoj de la asocio. La reteja projekto kaj la tuta Centra Oficejo forfalis el la estrara raporto.
UEA denove prokrastas la novan retejon de Libera Folio je 2023-06-282023-06-28 La 26-an de julio 2013 la komitato de UEA decidis rezervi 100 000 eŭrojn por la starigo de nova retejo. La projekto laŭ la estraro estis unu el la ĉefaj prioritatoj de la asocio. Dek jarojn poste, UEA dubas ĉu la sistemo entute estas bezonata kaj denove prokrastas ĝian lanĉon.