La komitato de UEA havas nenion por diri de Libera Folio je 2023-05-092023-05-09 Grandaj defioj staras antaŭ UEA, sed la supera organo de la asocio preskaŭ plene silentiĝis. Ajna diskuto mankas, en aprilo aperis nur manpleno da rutinaj diskonigoj en la komitata retlisto. ”Ĝi atendas, sed ne havos kialon ne aktivi post nelonge”, klarigas la prezidanto de UEA.
IJK 2024 okazos en Litovio de Libera Folio je 2023-04-232023-04-24 TEJO elektis Litovion anstataŭ Tanzanio kiel landon por la Internacia Junulara Kongreso 2024. La respondeculoj ne klarigis, kial oni ne volis kongresi en Afriko.
UEA lanĉis sian novan retejon de Libera Folio je 2023-04-012023-04-02 Sojle al la dekjara jubileo, UEA nun fine povas lanĉi sian novan retejon, kiu estis anoncita en 2013. Ne ĉio jam pretas, kaj la videblaj ŝanĝoj estas malpli grandaj ol multaj atendis, sed laŭ la estraro de UEA temas pri grava progreso. ”Cetere AKSO ne estas la nura reta projekto de UEA”, atentigas ĝenerala sekretario Aleks Kadar.
Mortkondamno de Billy Waldon nuligita de Libera Folio je 2023-03-282023-03-28 Billy Waldon (Noiĉjo Sekvojo) estas konata ĉeroka esperantisto, kiu en 1991 estis kondamnita je mortpuno interalie pro tri murdoj. Lastatempe la Supera kortumo de Kalifornio nuligis la kondamnon kaj la tutan proceson kontraŭ li, raportas Brandon Sowers.
EU-subvencio savas la financojn de TEJO de Libera Folio je 2023-03-272023-03-28 TEJO ricevos subvencion de 125 000 eŭroj de EU. Tiu subvencio kovros pli ol 90 procentojn de la buĝetitaj elspezoj de TEJO ĉi-jare. Nun oni denove dungos oficistojn.
Burundo retiris sian kandidatiĝon por IJK 2024 de Libera Folio je 2023-03-162023-03-16 La komitato de TEJO vigle debatis ĉu okazu IJK 2024 en Eŭropo aŭ Afriko kaj ĉu TEJO estas tro eŭropcentra. Oni diskutis ankaŭ, ĉu IJK okazu kune kun la UK, aŭ ĉu tio malfortigus la etoson de la renkontiĝo. Meze de la debato, unu el la tri kandidatoj, Burundo retiris sian kandidatiĝon. Oni nun decidos inter Tanzanio kaj Litovio.
Duolingo nur por anglalingvanoj de Libera Folio je 2023-03-132023-03-13 Estonte nur tiuj, kiuj jam scias la anglan, povos lerni Esperanton per Duolingo. La kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis en la retejo, kaj la longe preparita kurso de Esperanto en la ĉina neniam estis funkciigita.
Nederlanda gazeto pri konfliktoj en Esperantujo de Libera Folio je 2023-03-072023-03-07 “Ukrainio kaj japana magnato dividas Esperantujon”. Tiu estas la titolo de dupaĝa artikolo ĵus aperinta en la nederlanda dusemajna gazeto Argus. La atenton de la aŭtoro vekis strange sektecaj anoncoj pri Esperanto en la prestiĝa germana gazeto Die Zeit.
UEA: IJK okazu en Tanzanio samtempe kun la UK de Libera Folio je 2023-03-062023-03-07 La decido pri la loko de la venontjara IJK estis prokrastita, ĉar UEA lastmomente proponis, ke TEJO organizu ĝin en Tanzanio samtempe kun la UK. Tamen eĉ ne venis invito de Tanzanio. Laŭ la jara raporto de TEJO la asocio havas 50 landajn sekciojn. El tiuj 32 ŝajnas ne plu aktivi.
UEA decidis kongresi en Tanzanio en 2024 de Libera Folio je 2023-03-022023-03-03 La Universala Kongreso de Esperanto en 2024 okazos en Arusha, Tanzanio. Tion decidis la estraro de UEA. Tio estos la unua Universala Kongreso en Afriko. La plano kongresi en Tanzanio estas kritikata interalie de Ligo de Samseksamaj Esperantistoj.