La estraro de TEJO eksigis la prezidanton de Libera Folio je 2025-02-112025-02-11 La estraranoj de TEJO plenumis sian ribelon kontraŭ la prezidanto kaj eksigis lin. Anstataŭ atendi voĉdonadon de la komitato, la estraro decidis reasigni la rolon de prezidanto al Lucía Fernández Barrera. Matúšov restas en la estraro, almenaŭ por nun.
TEJO-oficisto demisiis pro la prezidanto de Libera Folio je 2025-02-102025-02-10 Pli ol du horojn en dimanĉo daŭris publika komitata forumo de TEJO, dum kiu pluraj estraranoj akre kritikis la prezidanton, kies demision ili postulis. Poste evidentiĝis, ke pro la konflikto jam demisiis la oficisto de TEJO kiu respondecas pri subvencioj. Prezidanto Michal Matúšov insiste defendis sin kontraŭ la akuzoj pri maltaŭga konduto. Li aliflanke aludis, ke li forlasos sian postenon, sed diris ke la estraro traktos la demandon poste.
TEJO-estraranoj volas eksigi la prezidanton de Robert Nielsen je 2025-02-072025-02-08 En verŝajne senprecedenca okazaĵo, kvar el ses estraranoj skribis komunan leteron petante la eksigon de la prezidanto de TEJO. Laŭ ili, li agis en ”malĝentila” kaj ”malrespekta” maniero al oficistoj, ne aŭskultis la estraranojn kaj devas pardonpeti. La komitato nun voĉdonos pri la eksigo de la prezidanto.
Demisio kaŭzas malordon en la TEJO-estraro de Libera Folio je 2025-01-262025-01-26 Pro malaktivado, la dua vicprezidanto de TEJO demisiis. Tamen TEJO momente ne havas elektan komisionon, do ne eblas elekti novan anon al la estraro laŭ la kutima maniero. Provizore la ĝisnuna ĝenerala sekretario anstataŭas la demisiinton. La antaŭa vicprezidanto Snehaja Venkatesh, kiu nun ne membras en la estraro, provizore laŭ decido de la prezidanto transprenis la taskojn de ĝenerala sekretario.
Ĉu la estraro kaj komitato de TEJO dormas? de Libera Folio je 2025-01-072025-01-07 Nova estraro de TEJO ekoficis en septembro, sed la transdono ne estis glata kaj multaj gravaj dokumentoj malfruas. Sed ankaŭ la komitato ne estas aktiva kaj apenaŭ reagis al la malfruo. Ŝajnas ke la malfrueco parte rilatas al disputo kun la ekskasisto, kaj leviĝis akuzoj pri mensogado kaj pri kontraŭleĝaj proponoj.
Ankaŭ la IJK estas prokrastita je semajno de Libera Folio je 2024-12-042024-12-04 Post la neatendita anonco de UEA pri ŝanĝo de la datoj de la venontjara Universala Kongreso, ankaŭ TEJO anoncis pri unusemajna prokrasto de la IJK, kiu okazos en Indonezio. Ĝis nun estas nur 30 aliĝintoj, kaj laŭ TEJO neniu el ili ankoraŭ aĉetis biletojn.
TEJO turnas sin al Unesko de Libera Folio je 2024-10-222024-10-22 Antaŭ 70 jaroj en Montevideo en Urugvajo estis aprobita grava rezolucio de Unesko pri Esperanto. Sojle al la datreveno, la 10-a de decembro, TEJO publikigis Manifeston de Ŝventojo, kiu alvokas la Esperanto-movadon refortigi siajn ligojn kun Unesko. Libera Folio petis pliajn informojn de TEJO pri la afero.
IJK neniel tro enuiga eĉ sen skandaloj de Libera Folio je 2024-09-032024-09-03 Dum la pasintjara IJK en Italio du komencantoj estis trafitaj de seksa ĝenado. Ĉi-jare okazis neniuj skandaloj, kaj iuj eĉ opiniis la IJK-n en Litovio enuiga. Siru Laine trovis la trankvilon agrabla. ”Foje estis plezuro nur klaĉeti kaj manĝi sunflorsemojn en la hamakejo kun amikoj el diversaj kontinentoj”, ŝi skribas en sia raporto.
TEJO prokrastis elekton de nova estraro de Libera Folio je 2024-07-302024-08-01 La komitato de TEJO kuniĝis por elekti novan estraron kaj diskuti la mankon de aktiveco en la komisionoj. Sed pro procedura kialo kaj manko de tempo, oni devis prokrasti la elekton de la estraro. Fine ankaŭ la funkciado de la komisionoj ne estis diskutita.
Post monato komenciĝos la IJK en Litovio de Libera Folio je 2024-07-182024-07-18 La 80-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Šventoji (Litovio), inter la 18-a kaj la 25-a de aŭgusto. Ĝin organizas Litova Esperanta Junulara Organizo, kiu estis fondita en 2022 por daŭrigi la laboron de la malaktiviĝinta antaŭa junulara organizaĵo. Pri la kongresaj preparoj rakontas unu el la ĉefaj aktivuloj, la denaska esperantisto Jogailė Čojūtė.