TEJO sen buĝeto “pro sabotado de UEA” de Libera Folio je 2017-04-192017-04-21 La estraro de TEJO dum ĵusa komitata kunsido daŭre ne povis prezenti financan raporton pri la jaro 2016, nek buĝeton por la jaro 2017. Laŭ la estraro la problemo estas kaŭzita de la fakto, ke la Centra Oficejo ne donas al la kasisto de TEJO la bezonatajn informojn.
TEJO eksigas neaktivajn komitatanojn de Libera Folio je 2017-04-042017-04-04 TEJO ĵus eksigis el sia komitato la reprezentantojn de kvin landaj sekcioj, ĉar ili maltrafis tri voĉdonadojn. La decido ŝajnas kontraŭi la statuton de TEJO.
TEJO daŭre sen buĝeto de Libera Folio je 2017-03-292017-03-29 TEJO daŭre ne havas buĝeton por la jaro 2017. La kasisto de la sendependiĝanta asocio eĉ ne ŝajnas bone kompreni, kial necesus havi planon antaŭ ol komenci elspezi monon por diversaj agadoj.
Monkolekto de TEJO sukcesis duone de Libera Folio je 2017-02-212017-02-21 En decembro TEJO diskonigis monkolektan kampanjon por subteni la planatan IJK-n en Afriko. La kampanjo tuj finiĝos, sed oni sukcesis kolekti nur duonon de la celita sumo. Tio signifas, ke TEJO devos preni pli da mono por la kongreso el sia propra poŝo.
TEJO gratulis partianon de Berlusconi de Libera Folio je 2017-02-05 La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, sendis gratulleteron al la nova prezidanto de la Eŭropa parlamento, Antonio Tajani, kiu en sia elektoparolado menciis ankaŭ la problemojn de lingvaj minoritatoj. Tajani estis kunfondinto de la partio de Silvio Berlusconi, Forza Italia.
Pasporta Servo denove aperos papere de Libera Folio je 2016-12-302017-01-03 La plej grava servo de TEJO post la demisio de la multjara prizorganto en 2008 ekhavis grandajn problemojn, sed nun la aferoj ŝajnas ordiĝi. Post kvinjara paŭzo, la listo de gastigantoj de Pasporta Servo denove aperos en presita formo.
TEJO ekamikas kun la Civito de Libera Folio je 2016-12-262016-12-29 La estraro de TEJO, la sendependiĝanta junulara sekcio de UEA, decidis oficiale aŭspicii aranĝon de la Esperanta Civito. “UEA restas nia plej grava esperanta partnera organizo”, klarigas la prezidanto de TEJO.
La membrokvanto de UEA falegis de Libera Folio je 2016-12-162016-12-20 La gvidantaro de UEA strikte sekretumas pri la nuna membrokvanto de la asocio, sed Libera Folio sukcesis ricevi aktualajn informojn. Kompare kun la pasinta jaro la individua membraro malkreskis je 23 procentoj. TEJO havas malpli ol 300 individuajn membrojn.
TEJO kolektas donacojn por afrika IJK de Libera Folio je 2016-12-032017-02-20 TEJO kolektas monon por realigi la planatan venontjaran afrikan IJK-n. La unuavica celo estas havigi la monon por la deviga propra kontribuo de TEJO por projekto financata de EU. Ni petis al Łukasz Żebrowski, la kunordiganton de la monkolekta kampanjo, rakonti pri la afero.
Novaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afrika IJK de Libera Folio je 2016-12-012016-12-15 TEJO ricevis eŭropan subvencion de 130.000 eŭroj por projekto, kadre de kiu okazu IJK en Afriko. Kiel oficiala partnera organizaĵo en la projekto estis trompe anoncita Unuiĝo Togolanda por Esperanto. La gvidorganoj de UTE ne estis informitaj pri la “partnereco” kaj nun planas oficiale protesti ĉe EU-organoj.