Du kazoj de seksa molestado en la IJK en Italio de Libera Folio je 2023-08-122023-08-14 Du kongresanoj estis sekse molestitaj dum la Internacia Junulara Kongreso en Lignano, Italio. Estis elektita nova redaktoro de la revuo Kontakto. La tri novaj volontuloj de TEJO ĉiuj estas neesperantistoj.
Nur ses kandidatoj por la estraro de TEJO de Libera Folio je 2023-07-102023-08-12 TEJO sabate elektos novan estraron, sed la elekta komisiono agnoskas ke estas “krizo” pro manko de aktivuloj. Estas nur ses estraranaj kandidatoj – la plej malgranda kvanto dum almenaŭ dek jaroj. Por la prezidanteco kandidatas Tyron Surmon.
TEJO planas elspezi pli da mono de Libera Folio je 2023-05-272023-05-28 La kvaran fojon en du jaroj, la estraro de TEJO prezentas buĝeton al la komitato. Pro la ricevo de la administra subvencio, oni proponas elspezi pli da mono kaj redungi du oficistojn.
IJK 2024 okazos en Litovio de Libera Folio je 2023-04-232023-04-24 TEJO elektis Litovion anstataŭ Tanzanio kiel landon por la Internacia Junulara Kongreso 2024. La respondeculoj ne klarigis, kial oni ne volis kongresi en Afriko.
EU-subvencio savas la financojn de TEJO de Libera Folio je 2023-03-272023-03-28 TEJO ricevos subvencion de 125 000 eŭroj de EU. Tiu subvencio kovros pli ol 90 procentojn de la buĝetitaj elspezoj de TEJO ĉi-jare. Nun oni denove dungos oficistojn.
UEA: IJK okazu en Tanzanio samtempe kun la UK de Libera Folio je 2023-03-062023-03-07 La decido pri la loko de la venontjara IJK estis prokrastita, ĉar UEA lastmomente proponis, ke TEJO organizu ĝin en Tanzanio samtempe kun la UK. Tamen eĉ ne venis invito de Tanzanio. Laŭ la jara raporto de TEJO la asocio havas 50 landajn sekciojn. El tiuj 32 ŝajnas ne plu aktivi.
TEJO denove esperas je granda EU-subvencio de Libera Folio je 2023-02-142023-02-15 Pasintjare TEJO ne ricevis la buĝetitan administran subvencion de 85 000 eŭroj. Tiu EU-mono devus kovri 58 procentojn de la elspezoj. La perdo kaŭzis grandajn problemojn al la organizo. Ĉi-jare TEJO denove kalkulas je eĉ pli granda EU-subvencio, kiu laŭplane kovros 91 procentojn el la elspezoj de la asocio.
TEJO havas mil membrojn sed neniun AKSO-n de Libera Folio je 2023-02-082023-02-08 TEJO nun havas mil membrojn kaj grandajn planojn por la nova jaro. Tion rakontas Albert Stalin Garrido, la prezidanto de la asocio, en intervjuo de Libera Folio. La projekto por realigi la novan retejon kaj administran sistemon (AKSO), pri kiu TEJO okupiĝas jam plurajn jarojn, proksimiĝas al pretiĝo – sed daŭre ne klaras, kiam AKSO efektive povos esti lanĉita.
Pli da mono por nova retejo de UEA de Libera Folio je 2022-12-062022-12-06 UEA uzos pliajn 18 000 eŭrojn por la nova retejo dum la venonta jaro. Tion decidis la komitato en sia sabata reta kunveno, kiam estis aprobita la buĝeto por 2023. TEJO ne plu havas monon por pagi la laboron de la programisto.
TEJO maldungos oficistojn pro monomanko de Libera Folio je 2022-09-022022-09-05 Dum fermita kunsido, la komitato de TEJO decidis maldungi siajn oficistojn je la fino de la jaro, ĉar la buĝeta deficito estos eĉ pli granda ol atendite. La komitato decidis ankaŭ, ke TEJO en 2023 ne plu okupiĝos pri la nova retejo de UEA.