TEJO lernis multon dum la pandemia jaro de Libera Folio je 2021-07-13 Asocioj ne plu estas la plej evidentaj enirvojoj al Esperantujo, diras la eliranta prezidanto de TEJO. ”Tamen, ĉiam restas pluraj aferoj, kiujn eblas fari nur pere de asocia kunlaborado, aŭ almenaŭ tia agadmaniero multon faciligas”, Charlotte Scherping Larsson opinias.
Ne okazos la IJK en Ukrainio de Libera Folio je 2021-04-122021-04-12 TEJO decidis nuligi la Internacian Junularan Kongreson, kiu devis okazi en Ukrainio ekde la 26-a de julio 2021. Laŭ la lokaj organizantoj oni plu planas aranĝi renkontiĝon en la anoncitaj datoj, sed ĝi ne estos nomata IJK.
Reta ŝerco iĝis delikto kontraŭ la Civito de Libera Folio je 2021-03-022021-03-02 La Esperanta flago jure apartenas al la Esperanta Civito, kaj tiu kiu metas ĝin sur seĝo en sia dormoĉambro kulpas pri insulta delikto kontraŭ la Civito. Tion rezoluciis la Kapitulo de la Esperanta Civito post kiam ŝerca redakto en Vikipedio estis denuncita al ĝi.
TEJO ree eventos rete – IJK plu malcertas de Libera Folio je 2021-02-16 TEJO anoncas novan retan renkontiĝon, kiu okazos komence de aprilo. La sorto de la ĉi-jara IJK, kiu laŭplane devus okazi en la ĉefurbo de Ukrainio, daŭre malcertas.
Esperantistoj prelegos angle al esperantistoj de Libera Folio je 2021-02-032021-02-03 TEJO nun serĉas angleparolantajn trejnistojn por projekto kiu ne temas pri Esperanto. En la projekto financata de Konsilio de Eŭropo devos partopreni ankaŭ neesperantistoj, kaj do ne eblas uzi Esperanton. Sed la aranĝo tamen utilos por diskonigi Esperanton, laŭ la prezidanto de TEJO.
Manko de fido kaj mono ĝenas al UEA kaj TEJO de Libera Folio je 2020-12-08 La membreco de UEA kaj TEJO kostas tro kaj ne utilas sufiĉe. Krome multaj potencialaj membroj ne fidas la gvidantojn de la asocioj kaj ne konsentas pri ilia politiko. Tion montras respondoj en reta enketo farita de UEA kaj TEJO.
Pliaj 23 500 eŭroj por iam kompletigota retejo de Libera Folio je 2020-12-032020-12-03 TEJO dum sia semajnfina komitata kunsido aprobis la buĝeton por 2021. En ĝi eblas legi interalie, ke UEA venontjare pagos pliajn 23 500 eŭrojn por la reteja renovigo, kiun prizorgas dungito de TEJO. La enspezoj de TEJO ĉefe konsistas el kontribuoj de EU kaj UEA. La kotizoj de la membroj kovras nur 2,7 procentojn de la elspezoj.
Albert Stalin Garrido elektita estrarano de TEJO de Libera Folio je 2020-11-302020-12-01 Kiel nova estrarano de TEJO por landa kaj faka agado estis elektita Albert Stalin Garrido, la fondinto kaj prezidanto de Filipina Esperanto-Junularo. Li prenas la lokon de Robert Nielsen, kiu demisiis antaŭ kelkaj semajnoj.
TEJO-ano estros ĉe Forumo Junulara Eŭropa de Libera Folio je 2020-11-232020-11-23 Dum venontaj du jaroj TEJO havos sian reprezentanton en la estraro de Forumo Junulara Eŭropa. Al tiu posteno estis elektita Paulína Jalakšová, oficisto de TEJO.
Denuncinto de TEJO strebas al Fina Venko de Libera Folio je 2020-11-16 En 2019 Kévin Morel-Fourrier sendis al EU-instanco denuncon pri troigita membronombro donita de TEJO. Lia celo estis ke la falsa informo estu korektita kaj la vera membronombro de TEJO iĝu konata, li diras en intervjuo de Libera Folio. Li komparas TEJO-n kun rolludo, kaj rakontas ankaŭ, ke li havas propran planon por fina venko de Esperanto.