Demisiis TEJO-estrarano Robert Nielsen de Libera Folio je 2020-11-102020-11-11 En mardo la 10-a de novembro anoncis sian demision el la estraro de TEJO Robert Nielsen. Li respondecis pri landa kaj faka agado. La nuna estraro estis elektita en julio kaj ekoficis la 1-an de septembro.
La nova estraro de TEJO strebas al travideblo de Libera Folio je 2020-09-162020-09-16 La nova estraro de TEJO, kiu ĵus ekoficis, dum la semajnfino havis sian unuan ĉeestan kunsidon en Roterdamo. La estraro promesas strebi al malfermeco kaj respondis al demandoj en reta elsendo – sed ankoraŭ ne scias diri, kiom da membroj havas TEJO.
Kritikaj vidpunktoj kaŝitaj post enketo de UEA de Libera Folio je 2020-09-012020-09-01 La nunaj membroj de UEA estas idealismaj. Por logi novajn necesus tamen proponi ion plian, indikas reta enketo. Kritikaj vidpunktoj de respondintoj ne estis publikigitaj, kaj la retejo ŝajne interesas neniun.
TEJO donos ”proksimuman informon” pri la nekonata membronombro de la asocio de Libera Folio je 2020-07-212020-07-21 La komitato de TEJO aparte diskutis la EU-esploron pri troigitaj membronombroj. Post diskuto oni decidis, ke la asocio estonte ĉiam donu ”la saman proksimuman informon pri la membronombroj”. Oni tamen ne diris, pri kiaj nombroj povus temi. Estis akceptita nova landa sekcio en Tanzanio, spite problemajn vortumojn en la teksto de la statuto.
La sekva IJK okazos en Ukrainio de Libera Folio je 2020-07-182020-07-18 La Internacia Junulara Kongreso en 2021 okazos en la ĉefurbo de Ukrainio. Tio estis anoncita dum la fermo de la ĉi-jara reta IJK en vendredo. Sed ĉu ĝi okazos en Kievo aŭ en Kijivo?
Charlotte Scherping Larsson estros en TEJO de Libera Folio je 2020-07-152020-07-15 Charlotte Scherping Larsson ricevis la plej multajn voĉojn en la prezident-elekto de TEJO dum la unua tute reta IJK. La raportoj de la eliranta estraro de TEJO estis akceptitaj sen diskuto.
TEJO: La esploro de EU ne havos konsekvencojn de Libera Folio je 2020-07-142020-07-14 La esploro de EU pri falsaj informoj donitaj de TEJO estas finita, kaj ne havos pluajn konsekvencojn al la asocio, laŭ la eliranta estraro. La estraro nun publikigis dokumenton, laŭ kiu la rezulto de la esploro en januaro estis trandonita al alia EU-instanco, kiu tamen ĝis nun ne petis pliajn klarigojn.
EU esploras la membronombron de TEJO de Libera Folio je 2020-07-122020-07-12 Oficialaj instancoj de Eŭropa Unio pritraktas denuncon, laŭ kiu TEJO donis falsajn informojn pri sia membrokvanto por ricevi subvenciojn. Tion montras EU-dokumento, kiun Libera Folio ricevis el anonima fonto.
Charlotte Scherping Larsson: ”TEJO havu entuziasman kaj laboreman prezidanton” de Libera Folio je 2020-07-092020-07-09 Charlotte Scherping Larsson estas la deka kaj lasta el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de prezidanto kaj estas 33-jara studento magistriĝanta pri edukado kaj esplora asistanto ĉe universitato en Hanovro, norda Germanio.
Konstanze Schönfeld: ”Prioritatas garantii daŭripovecon de nia agado” de Libera Folio je 2020-07-082020-07-08 Konstanze Schönfeld (Tuŝka) estas la naŭa el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario kaj estas 26-jara germana studento pri mondaj studoj. Ĝuste nun ŝi loĝas en Okinavo, Japanio.