Tomáš Stano: ”Mi ŝatus helpi pri financa administrado kaj homrimedaj taskoj” de Libera Folio je 2020-07-072020-07-07 Tomáš Stano estas la oka el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiu respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por posteno de ordinara estrarano, kaj estas 25-jara slovako, kiu studas kaj laboras en Prago, Ĉeĥio. Lia studfako estas financoj, kaj krome li duontempe laboras pri homaj rimedoj.
Manuela Burghelea: ”Mi ŝatus krei spacojn por regulaj interŝanĝoj ankaŭ por virinoj” de Libera Folio je 2020-07-06 Manuela Burghelea estas la sepa el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de vicprezidanto, sed pretas ofici ankaŭ kiel ordinara estrarano. Ŝi naskiĝis en 1992 en Vaslui, Rumanio, kaj nun studas antropologion kaj historion en la Universitato de St Andrews, Skotlando.
Klára Ertl: ”Gravas kion ni realigas kune” de Libera Folio je 2020-07-052020-07-05 Klára Ertl estas la sesa el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de ordinara estrarano kaj estas 25-jara universitata helpinstruisto pri psikologio en Amsterdamo.
Nicolas Kasolene Kakule: ”Diverseco de kulturoj estas la plej granda forto” de Libera Folio je 2020-07-04 Nicolas Kasolene Kakule (Nickson) estas la kvina el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por la posteno de ordinara estrarano kaj estas 28-jara informadikisto el Goma en la orienta parto de DR Kongo.
Robert Nielsen: ”Granda problemo de TEJO estas la emo ignori problemojn” de Libera Folio je 2020-07-03 Robert Nielsen estas la kvara el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por posteno de ordinara estrarano kaj estas 28-jara datum-analizisto el Dublino, Irlando.
Rogier Huurman: ”La TEJO-estraro ne estu senvizaĝa institucio” de Libera Folio je 2020-07-022020-07-02 Rogier Huurman (Roĉjo) estas estas la tria el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario. Li estas 30-jara sendependa tradukisto el Utrecht, Nederlando.
Carlos Pesquera Alonso: ”Mi pensas ke indas fortigi la landajn sekciojn” de Libera Folio je 2020-07-012020-07-09 Carlos Pesquera Alonso estas la dua el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por la posteno de prezidanto, sed pretas ankaŭ esti vicprezidanto aŭ ordinara estrarano. Li estas 31-jara hispana socia esploristo kaj doktoriĝa studento, nun loĝanta en Potenco (Potenza), Italio.
Charlotte Burton: ”TEJO bezonas pli da aktivaj estraranoj” de Libera Folio je 2020-06-302020-07-02 Charlotte Burton estas la unua el la 13 kandidatoj al la estraro de TEJO, kiu respondis al demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por posteno de ordinara estrarano.
Ne mankas kandidatoj por la estraro de TEJO de Libera Folio je 2020-06-292020-06-29 Male ol pasintjare, ĉi-jare ne mankas kandidatoj por la gvidaj postenoj de TEJO. Estas du kandidatoj por prezidanteco, du kandidatoj por la posteno de ĝenerala sekretario, kaj entute 13 kandidatoj, el kiuj majoritato estas virinoj.
La reta IJK okazos tutmonde kaj tutdiurne de Libera Folio je 2020-06-102020-06-11 La ĉi-jara IJK okazos ne en Nederlando, sed en la reto. Laŭ informoj nun publikigitaj en la kongresa retejo, dum tri el la kongresaj tagoj programeroj okazos preskaŭ tutdiurne.