Ĉu UEA kunvenos konstitucie? de Libera Folio je 2025-03-112025-03-12 Universala Esperanto-Asocio aranĝu “konstitucian kunvenon” por ĉion refari desube. Tian ideon prezentas la antaŭa estrarano de la asocio Orlando Raola, responde al la propono de Esperanto-USA pri statutŝanĝo. Duncan Charters opinias ke la ideo venas en konvena momento kaj kredas ke la plimulto de la membroj konsentas pri la bezono.
Usono volas pli da potenco en UEA de Libera Folio je 2025-03-042025-03-04 La landa asocio de UEA en Usono proponas ŝanĝi la statuton de UEA tiel, ke jam ekde 251 membroj landaj asocioj havu ne unu, sed du komitatanojn. Nun la limo estas 1 000 membroj – cifero, kiun Esperanto-USA ne havas ŝancon atingi.
Forpasis Renato Corsetti de Libera Folio je 2025-02-012025-02-01 En la aĝo de 83 jaroj forpasis Renato Corsetti, iama prezidanto de TEJO kaj UEA kaj honora prezidanto de ambaŭ asocioj. Corsetti ĝis sia forpaso restis la plej aktiva ano de la komitato de UEA. Li estis ankaŭ membro de la elekta komisiono de UEA, kiu preparas la elekton de la sekva estraro
REU pretas aktivi en okupita teritorio de Libera Folio je 2024-12-172024-12-17 Rusia Esperantista Unio agnoskas la kontraŭleĝan anekson de ukraina teritorio kaj pretas aktivi tie, deklaras la prezidanto de REU. La temo reaktualiĝis pro rezolucio de UN pri Israelo. Osmo Buller petis reagon de la estraro de UEA pri la eventuala aktivado de la landaj asocioj de Israelo kaj Rusio en okupitaj teritorioj. UEA laŭkutime silentas.
UEA plu vivos per eŭropaj subvencioj de Libera Folio je 2024-12-102024-12-10 Subvencio de Eŭropa Unio en 2025 kovru du trionojn el la salajroj de UEA. Tion antaŭvidas la ĵus aprobita buĝeto de la asocio. Por certigi la ricevon de la subvencio UEA refondis sian virinan komisionon kaj entreprenis aliajn paŝojn, kiujn eblos raporti al EU, prezidanto Duncan Charters rakontis dum la kunsido.
La triumfo de Esperanto en Montevideo de Libera Folio je 2024-12-102024-12-10 La rezolucio de Montevideo, akceptita la 10-an de decembro 1954 de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo, estas konsiderata unu el la grandaj venkoj de la Esperanto-movado. Ĝi estis la rezulto de multjara lobia laboro de UEA, kaj precipe de Ivo Lapenna. En la 70-a datreveno de la rezolucio ni publikigas raporton de Ivo Lapenna mem. Redaktita versio de la teksto origine aperis en La Praktiko. Ni konservis la originalajn ortografion kaj interpunkcion.
UEA subite ŝanĝis la datojn de la UK en Brno de Libera Folio je 2024-11-302024-12-03 La Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio, neatendite estis malfruigita je unu semajno. La subita anonco atingis la kongresanojn en sabato, la 30-a de novembro. Laŭ la kongresa fako de UEA tio necesis, ĉar samtempe en la urbo okazos du aliaj aranĝoj, kaj malfacilus trovi hotelĉambrojn je eltenebla prezo. Tamen ne klaras, kial oni ne bontempe kontrolis la situacion.
En Tanzanio gejoj riskas dumvivan malliberigon de Libera Folio je 2024-08-132024-08-14 Pro la persekuto de seksaj minoritatoj en Tanzanio, LSG jam antaŭ jaro malrekomendis al siaj membroj kaj aliaj GLAT-aj esperantistoj partopreni la kongreseon en Aruŝo. Lige kun la UK la organizaĵo aperigis specialan numeron de Forumo por prilumi la situacion en la lando.
UEA funkcios per volontuloj kaj laborgrupoj de Libera Folio je 2024-08-102024-08-11 La komitato de UEA en Aruŝo dediĉis multe da tempo al diskuto pri la rekomendoj de la komitataj forumoj. Laŭ tiuj rekomendoj, granda parto de la laboro estu farata de volontuloj kaj laborgrupoj. Tiel oni intencas realigi ekzemple la longe atenditan Almanakon, kaj la funkciigon de la administra sistemo Akso. Fine la rekomendoj estis resenditaj al la estraro.
Vendi la domon de UEA ne estas urĝa afero de Libera Folio je 2024-08-072024-08-07 Kvindeko da kongresanoj ĉeestis, kiam estraranoj de UEA respondis al demandoj. Kritikaj demandoj malmultis. Oni eksciis interalie, ke UEA uzis ĝis 80 000 eŭrojn por certigi la partoprenon de afrikanoj en la unua afrika UK. Pri la vendo de la domo la estraro respondis, ke kaze de neceso eblus rapide forigi la libroservon de tie.