La retejo de UEA troviĝas en neraportebla stato de Libera Folio je 2021-03-122021-03-12 La laboro pri la nova retejo de UEA eble signife progresis, sed ial ne eblas facile raporti pri tiu progreso. La novan strategian planon ekde la jaro 2017 oni havos iam en 2021. Jen novaĵoj el la freŝa progres-raporto de la estraro de UEA.
UN rimarkis Esperanton en la lingvotago de Libera Folio je 2021-02-212021-02-23 UEA de jardekoj havas formalajn rilatojn kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN, sed malofte Esperanto ricevas atenton de la UN-instancoj. Sojle al la hodiaŭa Tago de la Gepatra… [Legu plu]
Komitatano de UEA demisias proteste de Libera Folio je 2021-01-112021-01-11 Marc Konijnenberg, komitatano A por Nederlando, anoncis sian demision el la komitato de UEA. En sia demisia letero li protestas kontraŭ la nuligo de la pensia aranĝo de la oficistoj de UEA kaj la pasiveco de la komitatanoj, eĉ kiam la estraro ignoras la decidojn de la komitato.
La buĝeto de UEA estis aprobita lastmomente de Libera Folio je 2021-01-012021-01-01 Kvin monatoj ne sufiĉis por ŝanĝi eĉ komon en la buĝeto 2021, kiun la komitato rifuzis aprobi en aŭgusto. UEA pagos neniom por pensiaj aranĝoj de oficistoj. 10 000 eŭroj estos rezervitaj por la sekvoj de ”administra transiro” en la Centra Oficejo, sed ne klaras, kion tio signifas.
Esperantistoj batalas kontraŭ japana revuo de Libera Folio je 2020-12-282020-12-28 Japana firmao volas ŝteli la vorton ”Esperanto” kaj malpermesi al esperantistoj libere uzi ĝin. Tion asertas esperantistoj, kiuj amase protestas kontraŭ la unua numero de anglalingva kultura magazino ”Esperanto”. Japana Esperanto-Instituto tamen esperas je bona kunlaboro kun la nova periodaĵo – se la amashisterio en Esperantujo ne detruos ĉion.
UK en 2023 okazos en Torino, Italio de Libera Folio je 2020-12-202020-12-20 La estraro de UEA decidis, ke la Universala Kongreso en 2023 okazos en Torino, Italio. En 2021 la kongreson gastigos Belfasto, Nord-Irlando. En 2022 sekvos la Montreala UK, kiu ĉi-jare estis nuligita pro la kronvirusa pandemio.
Manko de fido kaj mono ĝenas al UEA kaj TEJO de Libera Folio je 2020-12-08 La membreco de UEA kaj TEJO kostas tro kaj ne utilas sufiĉe. Krome multaj potencialaj membroj ne fidas la gvidantojn de la asocioj kaj ne konsentas pri ilia politiko. Tion montras respondoj en reta enketo farita de UEA kaj TEJO.
Pliaj 23 500 eŭroj por iam kompletigota retejo de Libera Folio je 2020-12-032020-12-03 TEJO dum sia semajnfina komitata kunsido aprobis la buĝeton por 2021. En ĝi eblas legi interalie, ke UEA venontjare pagos pliajn 23 500 eŭrojn por la reteja renovigo, kiun prizorgas dungito de TEJO. La enspezoj de TEJO ĉefe konsistas el kontribuoj de EU kaj UEA. La kotizoj de la membroj kovras nur 2,7 procentojn de la elspezoj.
UEA ne havas monon por pensioj de oficistoj de Libera Folio je 2020-10-252020-10-26 UEA laŭ la estraro ne plu havas monon por pensia programo de la oficistoj. Por havigi subvenciojn la estraro decidis uzi la servojn de la firmao Kosmo, kies posedanto membras en la financa komisiono de la asocio. La buĝeto por 2021 denove estis prokrastita.
UEA planas ludoni almenaŭ parton de la CO de Libera Folio je 2020-09-072020-09-07 La komitato de UEA aprobis planon, laŭ kiu almenaŭ parto de la Centra Oficejo estu luigita. Pli multaj oficistoj laboru ekster Nederlando, kaj ankaŭ la libroservo laŭ la plano estu movita al alia lando. La nova retejo ne estos lanĉita ĉi-jare, kiel la estraro pli frue promesis.